Projekto:WikiTrans/Oftaj demandoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eckhard (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
→‎Kiu/Kiam: Kreado kaj Evoluo de WikiTrans: GrammarSoft ne respondecas pri la vikipedia interfaco (tiu estas kreata de E@I); indus aldoni ligilon al detalaj informoj pri la aludata esploro, por aspekti pli fidinda
Linio 35:
 
* Kiu kulpas pri WikiTrans?
** WikiTrans estas projekto de la malgranda dana lingvoteknologio-firmao [[GrammarSoft]], kadre de ĝia traduksekcio [http://gramtrans.com GramTrans], kiu ofertas maŝintradukadon inter la skandinavaj lingvoj, la angla, germana kaj Esperanto. Plejparton de la lingvistika kaj vortara laboro faras [[Eckhard Bick]] (GrammarSoft, Suddana Universitato), kiu ankaŭ programis la kernajn tradukalgoritmojn. La retejon, reviziilon kaj serĉilon programis Tino Didriksen (GrammarSoft), kiu ankaŭ respondecas pri la importado/eksportado de formatoj inter GramTrans kaj la Vikipedio-sintakso. Interfacon kiu ebligas senperan legadon kaj reviziado de artikoloj el WikiTrans en la Esperanta Vikipedio ([http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Preferoj#mw-prefsection-gadgets aldonaĵo WikiTrans]) kreis [[Marek Blahuš]] nome de [[E@I]].
 
* Kio estas la historio de WikiTrans?
Linio 44:
 
* Ĉu ne ekzistas risko ke homoj amase alŝutas nekorektitajn, lingve erarajn MT-aĵojn al la originala (esperanta) Vikipedio?
** Ne, unu paŝo en la alŝutoprocezo estas revizia interfaco, kie oni frazon post frazo akceptas aŭ korektas la tradukojn. Do krom en okazo de malica intenco, la novaj artikoloj jam estas lingve kontrolitaj. Komparoj montris ke fakte originalaj artikoloj (aŭ homtradukitaj) ofte enhavas pli da gramatikaj kaj leksikaj eraroj ol reviziita WikiTrans-artikolo, kaj ofte eĉ nereviziita WikiTrans-artikolo havas sufiĉe altan lingvonivelon, depende de domajno kaj tradukdato.{{mankas fonto}}
 
=== Kie: WikiTrans kaj Esperantujo ===