Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiujn regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Tlustulimu (diskuto) 14:22, 21 Okt. 2012 (UTC)

Viaj artikoloj redakti

Saluton, Eckhard. Mi ĵus ŝanĝis en la artikoloj branĉoflorado kaj trunkoflorado la ŝablonon Botany-stub al {{ĝermo|botaniko}}. La angla ŝablono ne ekzistas en la esperanta vikiipedio. Krome la menciita ŝablono toleras eĉ pli ol unu parametron. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 21 Okt. 2012 (UTC)

Dankon Tlustulimu, mi eksperimentas pri enigo de permane revizitaj WikiTrans-artikoloj en la originalan Vikipediaon, kaj ĝuste pri ŝablonoj estas malcerta pri kiel agi. Malfacilas doni aŭtomatajn proponojn, kaj utilus havi liston de angla-esperantaj ŝablon-paroj. --Eckhard

Saluton. Mi lastajn tagojn korektetis iomete viajn transvikiajn artikolojn. Tio estas bona kontribuo al Vikipedio, sed mi devis trakuri ilin ĉar tre ofte la koncepto en la ligoj maltaŭgas, pluraloj ktp. Mi akceptas de tempo al tempo fari tion sed vi devus mem kontroli kaj poluri iomete la artikolon. Ekzemple tiu lasta lonicero en ties unua paragrafo estas pli volakupaĵo ol akceptebla vikipedia artikolo. Krome ankaŭ en tabeloj oni povas plibonigi: ekzemple tiu familio ekzistas en esperanto kaj en tiu artikolo vi povas trovi la nomon de la ordo. Krome ĉar vi kopias la alilingvajn ligojn el la angla, vi forgesas aldoni precize la ligon al la angla. Mi ne certas ĉu poste roboto faras tion, eble ne.--kani (diskuto) 22:46, 22 Okt. 2012 (UTC)


Jes, temas pri WikiTrans. Mi nun laboris pri WikiTrans dum pluraj jaroj, uzante amason da tempo, salajron por programisto ktp. Kio plej malfacilas al mi, tamen, estas la integrigo al Vikipedio, ĉar tio dependas de kunlaboro inter homoj kiuj malfacile fizike povas renkontiĝi, kaj devas kontribui individuajn specialkapablojn pri kiuj la aliaj malmulton scias (programado, lingvistiko, esperantaj kutimoj, artikola fak-scio, viki-sintakso). Mi do komencis mem redakti WikiTrans-artikolojn por enmeto al la originala Vikipedio, por testi la transigoteknikon. Do, dum la lastaj tagoj mi ĝuste konstatis interalie jenajn problemojn:

(1) Esperanto, kiel fleksia lingvo, ja ne aŭtomate havas la bazformon en ligo, sed ofte -j/-n formon (aŭ eĉ -a anstataŭ -o-formo. Tio estas sufiĉe banala problemo, mi nun komprenis la vikisintakson pri tio, kaj aŭ mi mem kreas lingvistan programon por poluri tion, aŭ mi pagas programiston por fari tion aŭtomate rigardante kiu radikresto ekzistas en la ligilolisto se oni fortranĉas finajn j kaj n.

(2) Vikisintakso estas tre kompleksa, kaj malsufiĉe dokumentita, do de tempo al tempo nia vikiformato-parsilo kaj vikiformato-generilo stumblas pri malkonsistaĵoj aŭ kramp/citilo/bildigo-kompleksaĵoj en la angla originalo. Mi programisto el tio ĉiam de nove havas tasketon.

(3) La ĉefproblemo, manko de esperantaj ŝablonoj. WikiTrans ja sufiĉe bone tradukas ekz. datojn aŭ distancojn de la angla al esperanto, kaj kiam mi revizias la artikolojn el la speciala reviziilo farita por tio, mi korektas erarojn, sed ĉio povas malaperi ĉar la angla uzis ŝablonon, kaj esperanto ne havas ĝin. Mi malbone komprenis ŝablonojn ĝis nun, eĉ provis redakti tiun de "mankanta sekcio" el la angla ŝablono, sed ne funkciis, vi povas vidi tion en ĝuste la lonicero-artikolo. Krome, mi timas, ke eĉ se la esperantaj ŝablonoj ekzistas, restas la problemo subteni ilin aŭtomate en la traduko. Kio do mankas, estas Vikipedio-spertulo, kio kreas la mankantajn esperantajn ŝablonojn.

(4) Ekzistas diferencoj inter la angla kaj esperanto, kiuj estas pli stilaj ol gramatikaj (ekz. pasivaĵoj: "has been known to", "is thought to be"), -ing frazoj kaj konstruoj kie Eo normale uzus unu vorton (ekz. "is impossible to buy" -> "ne aĉeteblas"). Tio estas linvistika tradukdefio, kaj dum mi mane revizias la tradukojn por enigo en Vikipedio, mi samtempe notas tiaĵojn kaj klopodas laŭeble adapti la GramTrans-maŝintradukilon. Kiel sistemmasto mi povas tuj uzi ŝanĝojn, kaj do ĉiu artikolotraduko fariĝas iom pli glata ol la antaŭa. Mi povus kompreneble tion fari tute sen enigi artikolojn en Vikipedion, sed mi opinius tion domaĝa, ĉar laŭ mi Vikipedio estas grava por ajna lingvo, kaj Eo aparte bezonas grandan Vikipedion. Krome, mi konstatis sufiĉe da lingvaj eraroj en originalaj artikoloj, kaj anglaj kaj esperantaj, do en la spirito de Vikipedio oni ja povas esperi ke aliaj plupoluras :)

(5) Fontindikoj/referencoj - tre problemas eltrovi kion traduki, kion ne. Dum la jaroj mi movis de traduki pli da referencoj al traduki tre malmultajn, aŭ, seeble, doni tradukon en parentezo. Traduko sen konteksto, de kio kio aspektas por la sistemo kiel nomo (pro la majuskoj), kreas pli da eraroj ol traduko de frazo.

(6) La "formato-kosto" - reteni formatigon, ĉu tekstfluan, ĉu ligilojn, ĉu bildmarkojn ktp, kostas en la lingvistika flanko, ĉar la formatmarkoj rompas la litero/vorto-fluon por la esprimrekona kaj sintaksa analiziloj, kiu pro tio foje malpli bone preparas la tradukilon - plej simpla ekzemplo kiam plurvortaĵo ne estas rekonita, ĉar estas formatigo meze de ĝi. Ni trovis certajn solvojn por tio, sed estas unu el la kialoj por malglataĵoj. Mi povus produkti pli bonajn tradukojn traktante artikolon kiel unu longan tekstpecon sen formatigo, bildoj aŭ ligoj - sed tio aspektus tede .. kvankam pli rapide eblus kreskiki la e-an Vikipedion.

Mi ne volas lacigi vin, mi nur mencias tiujn problemojn, ĉar mi pensas ke povas helpi kompreni la situacion, kaj ĉar vi evidente investas tempon sekvante miajn WikiTrans-laborojn. Sed kie mi vere ŝatus helpon, estas pri (3), kreado de ŝablonoj. Mi lasis la anglajn ŝablonligojn en la artikolo intense, por logi Esperantistojn fari ion pri tio :). Kaj kompreneble helpas rimarkoj kiel tiu via pri la manko de la angla nomligo en la ligolisto, precipe kie eblas trovi aŭtomatan/robotan solvon. En tiu kazo nia propra WikiTrans-roboto ja povas fari tion, ne necesas esti tiu de Vikipedio. -- Eckhard

Mi ĵus verkis programon por aŭtomate kontroli fleksiitajn ligovortojn kaj normigi ilin. Pri ŝablonoj mi ankaŭ umis, i.a. forigis la Convert ŝablonon, kaj aldonis [tradukon] al kelkaj aliaj, kiel ekz. "Empty section". Sed kompreneble preferindus se iu kreus verajn ŝablonojn. Mian novan programon mi aplikis al la lonicera-artikolo, kaj ĝi espereble baldaŭ estos parto de la wikitrans-revizio-interfaco. -- Eckhard, 23. Okt 2012

Pro programado kaj ŝablonoj mi neniom scias. Mi faras pli formikecan laboron. Mi volas aldoni nur du detalojn. Vi ne devas respondi sur via propra diskutpaĝo, ĉar la koncernato (mi nun) ne vidos tion se tiu (mi) ne venos ĉi tien. Vi devas sendi la respondon al la koncernata paĝo klakante sur nun mia nomo. Dua afero. Vi parolis pri tio ke "en la spirito de Vikipedio oni ja povas esperi ke aliaj plupoluras", eĉ kiel ŝerco oni povas konsideri ke tio estas sklavigo de vikipediistoj. Multaj metas fuŝajn artikolojn (pro diversaj kialoj: nescio, malalta linvgonivelo, komencantoj, komplika temo ktp.) kaj esperas ke iu poluru. Kiu? la polursklavo? Pli bone poluri mem kaj ne esperi ke alia faru la malalgrablan taskon. Dankon.--kani (diskuto) 22:25, 25 Okt. 2012 (UTC)

lingve reviziita redakti

Saluton. Ne metu tiun markon en viaj artikoloj ĉar Vikipedio jam havas sistemon, nome sube aperas ĉu Aprobi revizion ĉu Malaprobi revizion.--kani (diskuto) 23:04, 5 Nov. 2012 (UTC)

Viaj malĝuste titolitaj ŝablonoj por montoj redakti

Saluton, Eckhard. Mi ĵus forigis la ne funkciintajn ŝablonojn Ŝablono:Infobox-monto kaj Ŝablono:Infobox mountain. Por montoj ni havas jam {{informkesto monto}}. Do, ni ĉikaze ne uzas anglajn titolojn nek anglajn parametrojn por tio. Kaj mi tre dubas, ke havas sencon ŝanĝi tion. --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 13 Nov. 2012 (UTC)

(+) Strangas por mi iomete, ke vi ne trovis la ĉitiean ŝablonon, kvankam la angla ŝablono enhavas eĉ tiel nomatan intervikian ligilon al {{informkesto monto}}. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 13 Nov. 2012 (UTC)
Dankon pro via helpo, Tlustulimu! Mi intertempe krome trovis la ŝablonon Geokesto|monto, ankaŭ taŭga. Mi kreis la neŝanĝitan anglan ŝablonon en la Ea Vikipedio simple por eksperimenti kaj lerni, kaj vidi ĉu ĝi funkcius tia tuj, sed mi faris tion en flughaveno kun malbona retkonekto, kaj sen scii kiel malaperigi la eksperimenton poste. Pardonu! Ĉu cetere ie ekzistas listo de kiu angla ŝablono jam havas esperantan ekvivalenon, kaj kiu(j)n? Eckhard (diskuto) 08:33, 14 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Eckhard. Por eksperimenti vi povas uzi subpaĝon de via uzantopaĝo, kies ligilo kutime devus aperi supre inter Mia diskutopaĝo kaj Miaj preferoj. Do, ĉe vi estus Uzanto:Eckhard/provejo.
Por peti forigon de superflua ŝablono vi povas meti {{forigu}} kun kialo inter <noinclude> kaj </noinclude>. Ĝi devas aperi inter tiuj partoj, por ke la peto je forigo ne estu en la artikoloj. Se <noinclude> kaj </noinclude> ne ekzistas en ŝablono, estas bone aldoni ĝin je la fino, sed antaŭ la kategorioj kaj intervikiaj ligiloj. Aparta aldono de {{forigu}} al la koncerna dokumentado ne necesas, ĉar mi kiel administranto kutime ankaŭ forigas la superfluan dokumentadon. Krome la koncerna ŝablono ne estu malplenigata, precipe se ĝi estas uzata en artikoloj kaj funkcias. Uzatecon vi povas eltrovi per la ligilo Ligiloj ĉi tien, maldekstre sub Iloj.
Bedaŭrinde tia listo ne ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 10:39, 14 Nov. 2012 (UTC)

Saluton. Vi ankoraŭ enmetas longajn artikolojn ege utilajn, sed kun multaj plibonigendaĵojn, ĉefe en ligiloj, titolo de la artikolo, anglalingvaĵoj ktp.--kani (diskuto) 22:29, 20 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Vi ankoraŭ enmetas longajn artikolojn ege utilajn, sed kun multaj plibonigendaĵoj, ĉefe en ligiloj, titolo de la artikolo (tiu en latina kiam povas esti esperante), anglalingvaĵoj ktp. Preferindas, ke vi plibonigu kelkajn el tiuj artikoloj ekzemple per bluigado de kelkaj ruĝaj ligiloj: foje jam ekzistas tiu ŝajne neekzistanta artikolo ne laŭ tiu titolo, sed laŭ alia. Mi markas ĉiujn tiujn viajn artikolojn per la ŝablono polurinda, ĉar certe ili estas tiaj.--kani (diskuto) 22:29, 20 Dec. 2012 (UTC)

Saluton Kani, kaj dankon pro la laŭdoj kaj kritikoj. Fakte mi vespere forgesis aktivigi miajn lastajn ŝanĝojn, tial la anglaĵoj en la informkesto. Sed ĝenerale mi faras zorgan lingvan redakton, kaj ĉar mi havas universitatajn diplomojn en multaj fakoj (i.a. medicino), mi ankaŭ fake ĝenerale povas pritaksi kion mi verkas. Do mi esperas ke mia laboro pli utilas ol damaĝas :). Pri latinaj kaj e-aj titoloj, mia preferata solvo estas pluligo - do ĉikaze estas pluligo de "okulmova nervo" al "nervus oculomotorius". Cetere mi ĉiam klopodas fiksi WikiTrans-erarojn ne nur in la artikolo mem, sed ankaŭ en la traduksistemo, kiu tiel iom post iomm pliperfektiĝas. Ekzemple mi ĵus sukcesis trovi (almenaŭ partan) solvon por io kion ni unue ne opiniis solvebla - la tradukadon de ŝablonoj, kie la wikisintakso estas komplikega kaj ne-kongrua trans ŝablonoj kaj lingvoj. Sed mi tute samopinias, ke reastas multe por fari, kaj ligiloj estas unu temo. Mi jam traktas tion per filtrilo pri fleksio (pluralo, akuzativo ktp), sed certe eblas atingi pli per mana kontrolo. Mi dubas ke mi ĉion povas perfekte fari, sed almenaŭ estas amaso da ĝusta kaj legebla informenhavo en miaj artikoloj, kiu post povas iom post iom poluriĝi, ĉu per laboro mia aŭ alies. Feliĉan kristnaskon! --Eckhard 08:53, 21 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ŝanĝis la nomon de tiu specio al la jam ekzistinta en la artikolo pri la familio nome Kriuloj aŭ teknike Anhimedoj, krome familio kiuj finas -idae en latina iĝas -edoj en Esperanto. Same vi skribis bredado anstataŭ reproduktado. En Esperanto bestobredado estas farita de homoj. Bestoj reproduktiĝas. Tiu estis ankaŭ mia eraro iam. La alia titolo ĉauno restas kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 23:13, 3 Jan. 2013 (UTC)

Saluton! Vi pravas, -edoj pli bonas ol -idoj por la biologiaj familinomoj, kaj netransitiva "brediĝi" estas anglismo. Mi ne tre feliĉas pri "kriulo" ĉar kompare trans aliaj lingvoj ĝi ŝajnas pli angla ol universala, kaj tial mi preferis la latin-devenan "cĥaŭno", sed la fakto ke la unua formo jam ekzistis en alia artikolo, estas bona argumento. Eckhard (diskuto) 17:30, 4 Jan. 2013 (UTC)

Diktamno redakti

Saluton, Eckhard. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon diktamno kaj legis ĝin iomete. Sed pri kio ĝi temas? Ĉu pri specio, ĉu pri la koncerna genro? Vidu ankaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 09:33, 1 Feb. 2013 (UTC)

Nu, temas pri unuspecia genro, do la respondo estas kaj jes kaj ne. Eckhard (diskuto) 14:34, 1 Feb. 2013 (UTC)

Saluton redakti

Mi korektetis artikolojn Butea monosperma kaj Adakso. En ambaŭ mi bluigis multajn ruĝajn ligilojn simple per nur korektado de tajperaroj aŭ per serĉado de la ĝusta nomo en la esperanta vikipedio el la angla versio.--kani (diskuto) 17:00, 2 Feb. 2013 (UTC)

Krome en Rokhirako mi trovis similajn erarojn. Foje nuligi pluralon aŭ konverti adjekton en nomo sufiĉas por bluigi ligilon. Sufiĉas iri pli malrapide kaj detale kontroli ĉiujn ruĝajn ligilojn. Havi pli altan nombron de artikolo ne tiom gravas kiom havi pli bonkvalitajn artikolojn. Krome mi denove konsilas al vi ne tiom "salti de branĉo al branĉo" sed pli konstante sekvi familion aŭ genron. Tiele oni povas profiti ne nur havi kompletan fakon, sed ankaŭ igi profitdona la konon pri tia grupo de vivaj estaĵoj. Nome por Rokhirako vi ne kontrolis, ke jam ekzistis artikolon Prokaviuloj por la ordo kaj familio de tiaj mamuletoj. Eble la nomoj ne estis bonaj en tiu artikolo sed vi povas ordigi ilin, ekzemple anstataŭ prokavio kablanda pli bone Kablanda prokavio, kio jam estas en tiu paĝo. Du ebloj povas resti pere de alidirektiloj. Ĉar vi jam havis la konojn pri tiu besteto, vi povas profiti ilin por fari la aliajn samgenranojn aŭ eĉ samfamilianojn, antaŭ forflugi al aliaj malproksimaj plantoj aŭ bestoj. Ankaŭ mi foje "saltas de branĉo al branĉo" sed preferas ĉe preferata fako birdoj kompletigi fakerojn.--kani (diskuto) 18:20, 2 Feb. 2013 (UTC)
Saluton kaj dankon pro viaj komentoj kaj daŭra postpolurado de miaj ligiloj. Mi samopinias ke ne devus esti tiom da ruĝaj ligiloj - avantaĝo ili vere nur estas kiam temas pri veraj truoj, kaj kiel memorigilo ke indus krei artikolon tie. Mi fakte iom post iom progresas pri programado de aŭtomata trovado de ligiloj (kiel de vi proponite - pluralo/singularo, adjektivo/substantivo), sed eble uzis iom malnovan datumbazon por ekzistantaj ligoj en tiu aŭtomata aliro. Mi promesas ankaŭ mane pli zorgi. Pri la branĉsaltado - jes kaj ne .. mi bezonas la saltadon por terminologiaj celoj, do por garantii pli bonan temkovron de WikiTrans, kaj mi paralele sisteme, simple alfabete laboras pri tio ankaŭ. Sed helpas la konkretaj artikoloj. El pure faka vidpunkto vi kompreneble pravas ke indas fokusi. Mi devas trovi iun kompromison. Eckhard (diskuto) 08:16, 3 Feb. 2013 (UTC)
Por trovi bonan ligilon vi povas uzi intervikiojn. De la angla paĝo la programo ekscias ĉu entute ekzistas la Esperanta paĝo kaj se jes - jen la titolo. Simile pri kategorioj.
Tamen, konsciu ke nuntempe estas lanĉata nova projekto Vikidatumoj, kiu ka. stokos tiujn intervikiojn. Nuntempe 3 Vikipedioj ruliĝas je Vikidatumoj, se ĉio glitos glato ĉiuj Vikipedioj transprenos ĝin ĝis fino de ĉi Februaro. --KuboF (diskuto) 10:11, 3 Feb. 2013 (UTC)

Loko de WikiTrans-ŝablono redakti

Sal Eckhard. Ĉu vi povus agordi WikiTranson tiel ke ĝi enmetu la ŝablonon WikiTrans(-traduko)(-lingve-reviziita) suben kaj ne supren? Iel tiel.

Alia afero, kiel mi jam skribis al vi retpoŝte, mi interesiĝas pri laboro por WikiTrans; nun mi aldonas ke precipe pri kreado kaj prizorgado de ŝablonoj ĉi tie. Amike. --KuboF (diskuto) 21:56, 2 Feb. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon pro via helpemo. Mi jes ege aprecus helpon pri ŝablonoj, precipe kreado de esperantaj ekvivalentoj por anglaj ŝablonoj. Nun mi ofte simple forigas el-anglajn ŝablonojn el tradukaĵoj, kiam ili ne ekzistas en la esperanta Vikipedio, sed anstataŭe mi povus lasi ilin ruĝaj kaj informi vin. Ĉu bone? Pri kien meti la WikiTrans-ŝablonon - jes, ĝi estas iom dika :), mi provos ĉu mi povas aŭtomate ŝovi ĝin al la fino de la artikoloj. Elkore. Eckhard (diskuto) 08:25, 3 Feb. 2013 (UTC)
Mi cerbumas pri pli efika maniero por kreado de ŝablonoj, pri sistemo kiu dependus ne de unu-du homoj. Jam ekzistas Vikipedio:WikiTrans sed mi preferas krei pli projektocelan, laborkunigan paĝon Projekto:WikiTrans, en kiu oni poste povus peti kreon de ŝablonoj kaj interesiĝantoj povas helpi (mi persone ne spertas pri ĉiuj fakoj kaj por krei vere bonan ŝablonon oni bezonas fakan terminaron). Mi certe iujn kreos, ja mi jam faris tion.
Pri la WikiTrans-ŝablonaro: Laŭ mi bonus dividi uzadon en du partojn, ja nuntempa ŝablono miksas du diversajn (kaj disigindajn) aferojn. Nome indiko pri fonto (bezonata pro aŭtorrajtaj kialoj; la informo bezonas resti en artikolo) kaj averto pri uzita lingvaĵo (por instigi redaktantojn helpi; post korekto de lingvaĵo estas ŝablono forigenda). Nuntempe por tio funkcias duopo {{Tradukita}} kaj {{Polurinda|la artikolo devenas de maŝina traduko kaj sekve la lingvaĵo povas enhavi mankojn}}. Mi povas prilabori la unuan ŝablonon por ke ĝi montru la informon, ke la traduko estis farita de WikiTrans; alternative mi povas prilabori nuntempajn WT-ŝablonojn. Kion vi opinias pri tio? --KuboF (diskuto) 09:58, 3 Feb. 2013 (UTC)
Pri ŝablonoj: Laŭ mi ofte ne necesa tute reinventi ŝablonon - eblus uzi la anglan skemon, kaj nur decidi la nomojn de la kategorioj en esperanto. Kompreneble eblus plibonigi la anglan modelon, sed la esperanta ekvivalento enhavu minimume la anglajn kategoriojn. Ĉiukaze ja nur montriĝas la uzitaj, do kaze de WT-uzo la eks-anglaj, kaze de mana uzo io elektita kategoriaro, eble eĉ pli bona. Gravas ankaŭ krei kaj aktualigi du-lingvan liston de kiuj ŝablonoj estas en tiu senco ekvivalentaj en en kaj eo, eble ankaŭ terminaro kun dulingva listo de kategorioj uzataj en ŝablonoj. Mi ekis tiaĵon en la WT vortaro, sed nun uzas mezĝeneralan solvon, bazitan sur Informkesto kun priskibo/dato (feature/attribute) sistemo, al kiu eblas traduki multajn aliajn ŝablonojn. Sed ne estas la plej bona solvo, eble.
Pri la disigo de WT ŝablono en 2, mi konsentas, sed devas iom pripensi. La kialo kial mi kreis la "Lingve reviziitan" version de WT-ŝablono estis ke la alia ŝajne kaŭzas tro negativajn sintenojn ĉe multaj homoj, kiuj timas ke el maŝina traduko nenio bona povas veni ... Do necesas substreki ke temas pri "lingve reviziita" WT-teksto, eĉ kiam ĝi estas (lingve) perfekta. Tial eble ne estas bone iam entute forigi tiun duan informon kaj nur havi WT-MT ŝablonon sen la reviziiteco-informo. Ĉar ĉi-lasta ŝablono ja restu porĉiame pro aŭtorinformaj (kaj originaj kaj reviziaj homaj kaj maŝinaj WT'aj), laŭ mi devus enesti informo pri lingvo-kvalite en ĝi, do reviziiteco. Mi iam proponis kolormarkojn, ruĝa, flava, verda pro grado de reviziiteco, sed nun decidis nur enmeti plene reviziitajn versiojn, jam sufiĉe poluritajn, por eviti diskutojn. Aliflanke mi imagas ke ne necese devas esti tiel, kaj ne por ĉiuj, do necesas havi "polurindeco"-ŝablonon. Eble do havi unu ĝeneralan WT (adapton de la nuna kun reviziomarko), kaj duan, uzenda ne ĉiam sed kun pli problemaj artikoloj, kiu markas polurindecon. Mi esperas ke mia pensotorento ne fariĝis konfuziga ... 93.160.65.38 19:18, 3 Feb. 2013 (UTC)
Pri rekta transprenado de ŝablonoj mi konsentas. Tamen, por povi traduki parametrojn oni bezonas havi almenaŭ bazan nivelon en koncerna fako.
Kutime ĉi tie estas artikoloj markataj se ili estas aparte malbonaj aŭ aparte bonaj - do dualismo inter polurinda kaj elstara. Tiuj ie inter estas sen marko. Do post lingva poluro estas kutimo ne indiki tion; iam estis proponita Ŝablono:Lingve patrolita sed ĝi efektive ne estas uzata. Pri homa pensado, ke "artikolo de maŝina tradukilo ne povas esti bona" mi konscias, tamen mi ne trovas pli bonan solvon ol lingve poluri la artikolon... --KuboF (diskuto) 20:09,3 Feb. 2013 (UTC)
Do, miakonklude, se oni frazon-post-frazo revizias, la nuna "lingve-reviziita" WT ŝablono fakte bone uzeblas (temas ĝuste pri "meza" nivelo), kaj se oni nur supraĵe revizias, oni uzu la alian WT-ŝablonon. Eble la unuan sube (por ne ĝeni) kaj la duan supre (por averti). Kaj jes, oni havu ioman fakan scion, aŭ helpon de fakulo, por traduki aŭ eĉ aldoni parametrojn. Tamen mi supozas ke profesia leksikografo aŭ terminologo ankaŭ elmontrus la necesan singardon, eĉ se li ne estas fakulo pri la artikolotemo. Eckhard (diskuto) 08:33, 4 Feb. 2013 (UTC)

Ŝablono Taxobox redakti

En Esperanta Vikipedio ekzistas Ŝablono:Taxobox, kiu estis projektita por facila transprenado de la angla Vikipedio. Per ĝi eblas facile krei Esperantlingvan Ŝablono:Taksonomio, detalojn vide en la paĝo de Taxobox. --KuboF (diskuto) 17:41, 3 Feb. 2013 (UTC)

Bluaj ligiloj redakti

Mi plue korektetas viajn artikolojn ĉefe en la senco ke tro ofte granda kvanto de ruĝaj ligiloj malbeligas la artikolon, dum vere multaj el ili (kompreneble ne ĉiam) estas bluigeblaj, kiel vi povas konstati se vi rerigardas kelkajn el viajn lastajn artikolojn. Tre ofte simple oni povas serĉi en la angla versio kaj ĝi direktas al la esperantaj artikoloj kun foje nu unu itero de diferenco: pluraloj ktp. Havi multajn artikolojn en la esperanta vikipedio vere bonas: ni povas propagandi, sed tio okazigas, ke kelkaj devas iri korektetante. En unu el viaj lastaj mesaĝoj vi aludis ke la artikoloj estas plibonigendaj de aliaj kiuj venos. Bonvolu ne pensi tion. Imagu ke neniu venos por korekti aŭ plibonigi kaj nur por konstati kia aĉa estas Vikipedio. Do, ni faru nian plej bonan eblon. Imagu, ke dum la tempo kiun mi dediĉas al plibonigado de viaj (tre interesaj kaj necesaj) artikoloj, mi ne povas fari miajn proprajn aŭ korekti aliajn. Detaloj: atentu la prepoziciojn; vi foje uzas per anstataŭ fare de aŭ simple de, ekzemple malkovrita per iu aŭ por anstataŭ pro, ekzemple tiu specio nomiĝas tiel por la malkovrinto ktp. Krome mi ege gratulas kaj bonvenigas vian laboremon.--kani (diskuto) 18:59, 8 Feb. 2013 (UTC)

Bone, mi zorgos ke restu kiel eble plej da ruĝaj ligiloj, imagante ke eble neniu postpoluros. Mi tamen ne volas tute forigi ruĝajn ligilojn, ĉar ili restas "videbla" memorigo al mi mem por krei la eble mankantajn artikolojn. Precipe pri botaniko mi esperas ke iom post iom malruĝiĝos la ligiloj de terminoj super la nivelo de specio. Eckhard (diskuto) 10:31, 9 Feb. 2013 (UTC)
Mi supozas, ke ĉisupre vi celis malplej da ruĝaj ligiloj anstataŭ plej da ruĝaj ligiloj. Ja lasi ruĝe la ligilojn kiujn poste oni intencas bluigi estas bonega ideo.--kani (diskuto) 15:56, 10 Feb. 2013 (UTC)

Mi korektis jam en kelkaj viaj artikoloj strangan eraron. La priskribo de bildo iel kunfandiĝas kun la teksto, kutime kun la lasta vorto de paragrafo, tiele ke la bildo malaperas aŭ malaperas la teksto de la bildo kaj anstataŭe tie aperas la lasta vorto de la paragrafo kiu siavice malaperis. Mi ne scias ĉu mi bone klarigis la konsekvencon de la eraro, pri kiu mi ne scias kion vi faris. Tio ekzemple okzis en Iris foetidissima. Krome kutime en la esperanta Vikipedio kutime oni uzas la tradukitan komunan nomon anstataŭ la latinlingvan sciencan nomon, kvankam mi ne scias ĉu estas io skribita ie kiel regulo. Tamen la latinaĵo ne estas la kutimo; ja ĝi estas en la hispanlingva vikipedio, kaj ne en la germana aŭ franca. Ekzemple por Iris foetidissima estis jam en la artikolo pri la genro la traduko Fetora irido, kiu eble devis esti iĝante ĉefa titolo, nun estas alidirektilo.--kani (diskuto) 15:56, 10 Feb. 2013 (UTC)

Post la fino de la bildopriskribo nome ]] foje vi restigas punkton kio iĝas stranga spaco malplena en la artikolo.--kani (diskuto) 16:02, 10 Feb. 2013 (UTC)