Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 59:
 
Saluton, Ulrich. Ĉu vi eble jam vidis la sufiĉe fuŝajn ŝanĝojn de [[:de:Benutzer:Isadso]] en la germana vikipedio. En septembro kelkaj aliaj uzantoj tie eldiskutis ŝanĝojn ĉe kelkaj artikoloj. Mi ĉeestis tion nur iomete, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutojn. Sed la nomita ulo subite reaperis la 30-an de novembro por malfari preskaŭ ĉion. Li diskutis nur post sia faro. Kion vi pensas pri tia agado? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 14:54, 2 Dec. 2012 (UTC)
 
== Atribuo de bildoj ==
 
Saluton, mi hazarde trafis la bildon [[:Dosiero:IKUE-Kongreso_2010_malfermo.JPG]]. Unue, verŝajne estus ideale havigi tiun ankaŭ al uzantoj de alilingvaj Vikipedioj pere de ties lokigo en la Komunejon. Due, estas konsilinde kompletigi ĉe ĉiuj bildoj ties informaron (priskribon, aŭtoron, daton, permesilon ktp.) por evitigi ties forigon – kvankam nun la administrantoj de la Esperanta Vikipedio preskaŭ neniam forigas bildojn pro aŭtorrajta neglekto, la situacio povus draste ŝanĝiĝi en la estonteco kaj estus domaĝe perdi valoran bildaron nur pro tio. --[[Uzanto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] ([[Uzanto-Diskuto:Petrus Adamus|diskuto]]) 19:55, 7 Maj. 2013 (UTC)