La '''laguna-montaraj sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la centramerika [[ekoprovinco]] de la [[neotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj]] de suda [[Malsupra Kalifornio]] en [[Meksiko]]. Temas ankaŭ pri unu el la sekseka-arbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas [[tutmondaj 200]]-unuon, nome la [[Meksikaj sekaj arbaroj|meksikajn sekajn arbarojn]].
==Situo==
La sekaj arbaroj kovras la pli malaltajn altitudojn de [[Sierra de la Laguna-Montaro]], ekde altitudo de 250 metroj ĝis 800 metroj. Ili estas ĉirkaŭataj en pli malaltaj altitudoj de la [[Sankt-lukaj kserofitaroj]], kiuj troviĝas inter la [[marnivelo]] kaj altitudo de 250 metroj. Super 800 metroj, la sekaj arbaroj transiras al subhumidaj kaj mezvarmaj [[Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj de Sierra de la Laguna]].
==Specioj==
La superregantaj [[arbo]][[Specio (biologio)|speciojspecio]]j de la sekaj arbaroj estas ''Lysiloma divaricatum'', ''Lysiloma candida'', [[malgrandfolia bursero]] (''Bursera microphylla'') kaj [[okcidenta hesperalbizio]] (''Hesperalbizia occidentalis'').