Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 292:
# Forigu nur "''Por la Tajvana: Bopomofo''" ĉar tio estas simpla eraro (kaj korektu: ''la Ĉinia'' --> ''la ĉina''), kaj tenu la aliajn priskribojn. Atendu kiam oni kreos detalajn regulojn por kondiĉoj de uzado de la koncernaj skrib-sistemoj.
Se neniu komentos plue, mi elektos (2)-on post alia semajno. Tiukaze, ĉar la forteco de la regularo estas ankoraŭ neklara, mi ne alinomos laŭ tiuj reguloj japanajn aŭ ĉinaj fontajn artikolojn ĝis "kondiĉoj de uzado" aperos estontece. Mi dankas pro via kunlaboro por fini tion.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 00:17, 6 Jul. 2013 (UTC)
 
: Mi pardonpetas, ke mi ankoraŭ ne povas respondi plene pro manko da tempo. Mi nun simple skribos iujn notojn.
: Kara Salatonbv, vi provis pruvi, ke Transskribado Hepburn estas oficiala transskribado en stacidomoj, sed via fonto estas pri transskribado en anglalingva traduko. Por montri prononcon de la stacio fervojaj kompanioj uzas [[hiragana]]on aŭ [[katakana]]on, ili uzas literojn de aliaj lingvoj por traduki al tiuj lingvoj: [[Korea alfabeto|Hangeŭlon]] por korea traduko, latinajn literojn por la angla traduko ktp. Krome via ligilo estis ne al oficiala paĝo (eĉ ne paĝo pri la japania transporto, fervojo aŭ simile; ĝi iam funkciis, sed nun malaperis). En Japanio estas kelk-dek fervojaj kompanioj kaj mi tre dubas, ke ili havas komunan regulon de transskribado por la angla traduko. Eĉ se ĝi estas, ĝi ne funkcias. Mi eĉ vidis skribaĵon "''Nihonbashi''" en la stacio de [[Tokjo Metro]], do la sama kompanio uzas malsamajn transskribojn. Mi ne trovis foton de tiu skribado en la interreto, sed ĉiuokaze oni povas vidi multajn paĝojn, ekzemple [http://www.apahotel.com/~language/en/hotel/nihonbashi-ekimae/sightseeing/kanko001_nihonbashi.html], kie oni skribas "''Nihonbashi''" en la angla traduko de stacio. Do, eĉ por la angla traduko oni uzas diversajn versioj de Transskribado Hepburn. Tio pruvas, ke en Japanio ne estas unueca sistemo de transskribado de la japana eĉ en la anglan, kaj, mi ripetas, ne estas unueca transskribado por la japana lingvo mem (ne por traduko).
:Same pri pasportoj. En japanaj pasportoj oni uzas iun version de Transskribado Hepburn. Tamen, en la pasportoj estas skribita nur japane kaj angle. Do, kompreneble oni uzas Transskribadon Hepburn, kiel anglalingvan transskribon. Mi povas kontraŭargumenti ankaŭ sekve. Ankaŭ la rusoj en sia poreksterlanda pasporto havas latinliteran nomon transskribitan laŭ iu sistemo adaptita por la angla lingvo (aparte kun la litero "y"). Ĉu necesas transskribi iliajn nomojn laŭ tiu sistemo en vikipedio (aŭ almenaŭ skribi "y", kie la rusoj kutime skribas ĝin)? Krome, ne ĉiuj japanoj havas pasporton, ĉar ili ĝin uzas nur (aŭ precipe) eksterlande. Ĉu oni devas transskribi nur nomojn de japanoj, kiuj havas pasporton. Multaj japanaj Esperantistoj malŝatas Transskribadon Hepburn kaj ne uzas ĝin (plejmulte el ili, kompreneble havas pasporton por partopreni en internaciaj Esperantaj eventoj aŭ por iuj aliaj aferoj). Certe malŝato ne estas kialo por ne uzi iun metodon de transskribado, sed tio montras, ke ili ne akceptas la opinion, ke el uzado de Transskribadon Hepburn en japanaj pasportoj sekvas uzado de tiu transskribado en Esperanto.
: Literumo "de vjetnamaj vilaĝoj aŭ malajaj stacidomoj" aŭ iu nomo, kiu originas el iu alia latinlitera lingvo povas esti fonetika kaj eĉ farita "per sia amata (ne-fonta) esperantalfabeta literumo" (mi mem preferas fonetikan literumon kun la plej simila prononco kaj mi povas nur tion proponi al vikipedio). Tiu metodo de transskribado estas vaste uzata en Esperantio kaj ĝia uzado neniam estas konsiderata kiel nekorekta. Ĉiuokaze la japana lingvo ne estas latinlitera, do tio estas alia okazo. Amike, --[[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 19:04, 7 Jul. 2013 (UTC)
 
== El Monato ==