Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 212:
:::: Kara Salatonbv! Bonvolu pardoni min, se mi ofendis vin per "policano". Mi ne volis ridi, mi simple provas kompreni vian rolon en la komunumo. Nun mi volus respondi al via demando. Unue mi notu, ke pli taŭgaj fonetikaj transskriboj estas "Daniel Inoŭe", "Ono Joko", "Ŭolt'''e'''r Eljas Dizni" kaj "Bil Gejts", kion vi eble scias. Pri Ono Joko: ŝi devenas el Japanio kaj tio estas ŝia '''japana''' nomo, do, kiel mi komprenis E-vikipediaj reguloj, oni devas alinomigi la paĝon al "Ono Joko" aŭ almenaŭ al "Ono Yoko". Tamen eble multaj usonanoj pensas "Ŝi longe vivis en Usono kaj ŝin ni konas kiel Yoko/Joko Ona" kaj ili povas kontraŭi ŝanĝon de la ordo. Pri la ceteraj: oni povas uzi la fonetikan transskribadon por iliaj nomoj en Esperantaj tekstoj, sed por uzi tion por la titoloj de la artikoloj en E-vivkipedio eble multaj bedaŭrinde estos kontraŭ. Eble vi volis diri: "jen estas homoj, kiujn ĉiuj scias sub iliaj anglalingvaj nomoj". Sed tio ne estas vero. Ekzemple mi, ne sciis ke familinomo de Bil Gejts estas skribata kiel "pordegoj" en la angla. Tio okazis pro tio, ke mi ne tre ofte legas angle. Fakte en la mondo estas pli da homoj, kiuj ne parolas en latinlitera lingvo, ol tiuj, kiu parolas. Do, mi ne estas sola. Ĉiuokaze tio estas alia okazo, ĉar la japana ne estas latinlitera lingvo. Almenaŭ mi pensas, ke na Tajto Kubo ni devas rigardi kiel japano kaj ke lia pseŭdonimo estas origine skribita kiel "久保 帯人" (ankoraŭ ne Esperantigita).
:::: Pardonu, sed mi komprenis vian frazon "Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?". Ĉiaokaze, vi petis min ne krei artikolojn ĝis... Ĝis kio mi komprenas. Ĝis ies decido? Se mi ne estus tiom okupita ekster la vikipedio, mi eble sentus min kvazaŭ arestita. Amike, -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 16:54, 9 Jul. 2013 (UTC)
'''Mi fakte ne vidas en la konkreta kazo, agon, kiu devus esti punita per forbaro!''' La tuta diskuto ja estas tre interesa kaj la diversaj vidpunktoj ĉiuj ĝis certa grado defendeblaj. Mi nur petas, ke oni restu je la nivelo de la arugemtado per faktoj kaj fontoj sed ne transiru al la nivelo de atakoj al personoj. La transkribado de nomoj estas tre malfacila temo kaj temo ne kontentige solvita en la krome ĝenerale facila lingvo Esperanto. Oni diras, ke Svislando estas la nacio de kompromisoj, kaj tial mi same kiel ĉe la debato pri landonomoj emas al vi proponi ''svisan'' kompromison: Se temas pri nomoj de vivantaj personoj oni adaptu la skribmanieron, kiun utiligas tiuj vivantaj personoj mem (tion oni eventuale eĉ povas verifiki pere de letero al la koncerna persono). En aliaj kazoj oni eventuale trovas fonton de la persono mem. Se tia fonto ne ekzistas oni elektu tradician esperantigon se tia ekzistas. En alia kazo la varianton plej ĝenerale uzatan. Se ekzistas pluraj akcepteblaj variantoj oni interkonsentu inter la geredaktantoj pri la titolo (la ĉefverkanto, se temas pri lingve kompetenta homo, havu kvazaŭ inventistan patronecon). Por la aliaj variantoj oni faru alidirektilojn kaj oni ilin menciu en la enkonduka paragrafo, se necese kun klarigoj. Ĉu surbaze de tia kompromiso eblas trovi solvon de la supra konflikto? Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 19:01, 9 Jul. 2013 (UTC)
 
== Vikinovaĵoj ==