Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 221:
 
:: Kara Salatonbv skribis du demandojn, do mi mallonge respondos. "La teorio, ke oni povas ŝanĝi la literumon el "Yoko" al "Joko", venas el la artikolo de [[Transskribo de la japana lingvo en Esperanton]], ĉu ne?" — NE! "Joko" estas evidenta fonetika transskribo de "ようこ [jōko]". Oni tamen povas malsame transskribi la longan "o", se necesas. Kiel japanaj Esperantistoj diris al mi, la oficiala litero por tio estas "ō". Sed la problemo estas, ke ekster Japanio Esperantistoj ne konas tiun signon. Fakte ili kutime ne povas ankaŭ distingi longan "o" de mallonga "o". Pro tio simpla "o" estas pli bona en la Esperanta vikipedio en tiu okazo. La evidentoj faktoj ne bezonas fontojn. Aparte, "oŭ" evidente ne sonas kiel longa "o", ĉu ne? -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 10:52, 10 Jul. 2013 (UTC)
 
=== Mia kompreno pri la konsento de transskribo ===
Mi tralegis la tutan diskuton kaj opinias, ke ekzistas iu miskompreno (aŭ diversa kompreno) de la aktuala interkonsento pri transskribado de propraj nomoj.
 
Do, sur [[Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Transliterumo|la paĝo pri regularo]] oni povas legi (grasigo de mi): "Nomoj kaj vortoj '''el aliaj skribsistemoj''' estu transliterigataj".
 
Mi komprenas tiujn vortojn tiel (grasigo denove de mi):
 
"Se ne ekzistas iu alia:
# ĉu tradicia Esperanto-lingva (ekz. [[Tokio]]),
# ĉu '''alilingva akceptita''' transskribo en latina alfabeto (kiel [[Yoko Ono]]),
tiam oni transliterigu la nomon. En ĉiuj aliaj okazoj oni uzu la jam etabliĝintan, akceptitan latinan transskribon, eĉ se tiu ne estas tute Esperanto-konformo (kiel [[Yoko Ono]], kiu enhavas la literon Y, ne ekzistantan en Esperanto)".
 
La ĉefideo malantaŭ tiu decido estas, ke Vikipedia estas ja skriba fonto de scioj, ne fonetika, kaj homoj serĉas informon pro homoj kaj nocioj laŭ ties akceptita skriba formo, ne laŭ ilia prononco en la lingvo de origino.
 
Kompreneble oni ne devas blinde sekvi la anglismon kaj tuj transpreni la anglalingvan varianton, se tiu ekzistas. Sed se ĝi jam estas sufiĉe ofte uzata (kion oni povas rapide kontroli en la reto), kaj se la respektiva retpaĝo kun la sama titolo jam ekzistas en Vikipedio en aliaj lingvoj (krom la angla), mi tiam adoptus la anglalingvan nomon.
 
Tio ĉi estas nur mia privata kompreno kaj opinio pri la afero, kiun mi pretas pridiskuti kaj ŝanĝi, se oni trovos bonajn argumentojn. Amike, <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 12:47, 10 Jul. 2013 (UTC)
 
== Vikinovaĵoj ==