Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
+kat
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en [[Bielefeld]] kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en [[Paderborno]]. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso [[Esperanto programita]].
 
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[1969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al [[Paderborn]], estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn]], kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "[[Esperanto programitaProgramita]]". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[RichardRikardo SchulzŜulco]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).
 
En 1995 [[Germana Esperanto-Asocio]] agnoskis liajn atingojn per [[meritmedalo de GEA]].