Carlo Bourlet: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Carlo BOURLET''' {{prononco|burle}} (naskiĝis la {{daton|25|aprilo|1866}} en [[Strasburgo]], mortis la {{daton|12|aŭgusto|1913}} en [[Annecy]] pro malbonŝanca engluto de fiŝosto) estis [[Francio|franca]] [[profesoro]], [[scienco|sciencisto]] kaj [[esperantisto]].
 
Li estis 4-jara, kiam okazis la bombardado de Strasburgo fare de la germana armeo dum la milito de 1870, kaj tiu terura evento lasis en lia memoro fortan spuron, kiu klarigas lian amon al la paco kaj lian aliĝon al la idealo de Esperanto. Dum la jaroj 1870-aj lia familio forlasis Alzacon kaj instaliĝis en Parizo, kie li studis tiel bone, ke li estis akceptita en la faman ''École Polytechnique'' kun la plej bonaj notoj iam atingitaj ĝis tiam. De [[1906]] li estis profesoro pri mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en [[Parizo]]. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri [[Aritmetiko]], [[Algebro]] kaj [[Geometrio]], uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francio, kaj eĉ alilande; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri biciklo, bremsoj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de "[[Touring Club Francilien|Touring-Club de France]]". De [[1903]] li direktis, kun [[Charles Laisant|Laisant]] kaj [[Raoul Bricard|Bricard]], la revuon ''Nouvelles Annales de Mathematiques''. Bourlet ekinteresiĝis pri Esperanto danke al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj de la unuaj pioniroj, Esperanto estis konata en Francio de apenaŭ kelkcentoj da personoj. Bourlet, tuj post sia aliĝo, danke al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon.
 
Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo [[1901]] komencis en ĝiaj salonoj kurson de Esperanto. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17-an de julio samjare li akceptis la prezidan postenon en la Pariza grupo, kaj de tiam la Esperanta movado rapide disvastiĝis en Francio, kaj ankaŭ eksterlande.
Linio 17:
==Bibliografio==
* [[Ismael Gomes Braga|BRAGA, Ismael Gomes]] (org). [[Monumento de Carlo Bourlet]]. [[Rio de Janeiro]]: [[FEB]], [[1940]]. (Dua eldono, 1987).
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Carlo Bourlet (broŝuro)]]
 
== Eksteraj ligiloj ==