Henriko la 2-a (Reuß-Gera): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e ligo al Reuß (nova paĝo)
Linio 2:
'''Henriko la 2-a, postmorta de Reuß (pli juna linio)''' (naskiginta la [[10-an de junio]] [[1572]] en [[Gera]]; mortinta ([[julia kalendaro|jul.:]]) 3-an de decembro / [[gregoria kalendaro|greg.:]] 13-an de decembro 1635 samurbe) estis reganto je Gera, Sinjoro je [[Bad Lobenstein|Lobenstein]] kaj Sinjoro je [[Kranichfeld|Supra Kranichfeld]].
== Vivo ==
Henriko la 2-a estis la ununura kaj postmorta filo de Henriko la 16-a (1-a) Reuß je Gera (1530–1572), fondinto de la pli juna linio de la dinastio [[Reuß]], kaj ties dua edzino grafino Dorotea de Solms-Sonnenwalde (1547–1595).
 
Henriko sukcese progresigis en sia landeto ekonomion kaj lernejan edukadon. Ekzemple en 1608 li fondis la ''Gymnasium Rutheneum'' (Reuß-a Gimnazio) en Gera. Kontraŭ la konsilo de siaj teologiaj konsilantoj li venigis [[kalvinismo|kalvinismajn]] kredorifuĝintojn el [[Flandrujo]] en la landon kaj ekloĝigis ilin en sia loĝurbo Gera. Tio ĉi kaŭzis kreskon de la lanproduktado kaj unuan ekonomian florepokon. Sub lia reganteco Gera ankaŭ evoluis al kultura centro de la reuß-aj teritorioj. Henriko estis konsilanto de tri imperiestroj kaj ofte gastis ĉe la kortegoj en Vieno kaj Dresdeno.