Plena Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la [[Faka_Esperanto-vortaro:_Inversa_Vortaro|Inversa Vortaro]] (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" ([[Heroldo de Esperanto]] 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de [[Rudolf Haferkorn]], Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT - Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la [[Esperanta Bildvortaro]] de [[Rüdiger Eichholz]] (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas ne jam trovebla en PV.
 
PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "[[Reta Vortaro]]" (de 1999) kaj per de tiu la [[Simpla Vortaro]], kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.
 
Malgraŭ ĉiuj kritikoj dum la jardekoj (tro "franceca", tro naturalisma, malpreciza redono de la Zamenhofa lingvo-uzo, malmoderna k.a.) PV fariĝis vaste akceptita referenc-verko kaj dum jardekoj la fakta normo de la Esperanta vort-trezoro.