Helena mitologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
e korekto
Linio 71:
La «mitoj pri origino» aŭ «kreadaj mitoj» simbolas la klopodon komprenigi la universon laŭ homa pensmaniero, kaj klarigi la devenon de la mondo<ref name="Brazouskix">Brazouski, A. kaj Klatt, M.J., ''Children´s Books on Ancient Greek and Roman Mythologhy: An Annotated Bibliography''. Eld. Greenwook Publishing, 1994. ISBN 0-313-28973-5. paĝ. x</ref>. La plej divastigita tiama versio, kvankam filosofa rakonto pri la origino de la kreaĵoj, estis tiu kiu [[Heziodo]] detalis en sia ''Teogonio''. Ĝi komencis per [[Ĥaoso]], senlima malpleno. el ĝi spruĉis [[Geo]]n (la Tero) kaj aliaj bazaj diaĵoj: [[Eroso]] (Amo), [[Tartaro]] (Abismo) kaj [[Erebo]] (Mallumo)<ref name="Theogony116-138">Heziodo, ''Teogonio'' [[s:Teogonía|116–38]].</ref>. Sen vira bezono, Geo naskis [[Urano (dio)|Uranon]] (Ĉielo), kiu fekundigis ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis la [[Titanoj]] ([[Oceano (mitologio)|Oceano]], [[Kojo]], [[Krejo]], [[Hiperiono]], [[Japeto (titano)|Japeto]], [[Teja]], [[Rea (diino)|Rea]], [[Temiso]], [[Mnemozina]], [[Feba]], [[Tetiso (titanino)|Tetiso]] kaj [[Krono (dio)|Krono]]), poste la unuokulaj [[Ciklopo]]j kaj la centmanaj [[Hekatonkiroj]]. Krono («la plej juna, kun malica menso kaj la plej terura el la filoj de Geo»)<ref name="Theogony116-138" /> kastris sian patron kaj tiel akiris la povon sur la ceteraj diaĵoj, kun sia fratino Rea kiel edzino kaj la ceteraj Titanoj kiel kortego.
 
La temo pri patra-fila konflikto reaperis kiam Krono estis siavice alfrontita de sia filo [[Zeŭso]]. Post perfidi sian patron, la titano pensis ke sia idaro agos same, kaj pro tio li forkaptadis kaj manĝadis ĉiujn iliajn gefilojn tuj post ilia naskiĝo. Rea ekmalamis lin pro tio, kaj kiam ŝi naskis Zeŭson, ŝi anstataŭis lin per ŝtono, kiun Krono manĝis, kaj kaŝigis la infanon. Kiam Zeŭso plenaĝis, li servis al sia patro magian trinkaĵon, danke al kiu la titano vomis sian tutan idaron (kaj la ŝtonon), kiuj restadis ĝis tiam en ilia patra stomako. Tiam ekkomenciskomenciĝis la [[titanomakio]], granda batalo inter dioj kaj titanoj kiu simbolas la alvenon de nova panteono fare de la invadintaj popoloj, kaj la anstataŭo de la antikvaj animismaj lokaj dioj. Dum tiu lukto, Zeŭso liberigis la ciklopojn el Tartaro, kaj kun ilia helpo la olimpanoj venkis kaj punis la titanojn per mallibero en la [[Hadeso|subtera mondo]]<ref name="Theogony713-735"> Heziodo, ''Teogonio'' [[s:Teogonía|713–35]].</ref>.
[[Dosiero:William-Adolphe Bouguereau (1825-1905) - La Nuit (1883).jpg|thumb|200px|left|''Nokto'' de [[William Adolphe Bouguereau]] ([[1883]]). [[Nikso (mitologio)|Nikso]] ĉefrolis ĉe la [[Orfeismo|orfea]] teogonio.]]
 
Linio 103:
La dua grupo da rakontoj (tiuj pri punoj) kutime temas pri alpropiĝo aŭ elpensado de iu grava kultura progresaĵo, ekzemple kiam [[Prometeo]] ŝtelis la fajron al la dioj, aŭ kiam li aŭ [[Likaono]] stablis la [[ofero|oferan ritaron]], [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]] prenis dian nektaron kaj [[ambrozio]]n el la tablo de Zeŭso kaj disdonis ĝin al liaj regatoj, scigante tiel la diajn sekretojn. Same kiam [[Demetro]] instruis [[agrokulturo]]n kaj la [[Eleŭzisaj Misteroj|Eleŭzajn Misterojn]] al [[Triptolemo]], aŭ kiam [[Marzio]] elpensis la [[aŭlo]]n kaj konkuris kun Apolono en muzika konkurso. Laŭ tiu vidpunkto, [[Ian Morris]] interpretas la prodaĵojn de [[Tezeo]] kiel la meza punkto inter la dia historio kaj tiu de la homaro<ref name="Morris291"> Morris, I. ''Archaelogy As Cultural History: Words and Things in Iron Age Greece''. Eld. Blackwell Publishing, 1999. ISBN 0-631-19602-1. paĝ. 291.</ref>. Fragmento de anonima papiro el la [[3-a jarcento a.K.]] detale priskribas la punon al [[Likurgo]], reĝo de [[Trakio]], pro agnoski la diecon de [[Dionizo]] tro malfrue: li suferis terurajn turmentojn eĉ dum sia sekvanta vivo en Hadeso<ref name="Weaver335">Weaver, J.B. ''Plots Of Epiphany: Prison-escape In Acts Of The Apostles''. Eld. Walter de Gruyter, 1998. ISBN 3-11-018266-1. paĝ. 50.</ref>. La historio pri la alveno de Dionizo por stabli sian kultadon en Trakio estis ankaŭ ĉefa intrigo de [[Esĥilo|esĥila]] trilogio<ref name"Bushnell28">Bushnell, R.W. ''A Companion To Tragedy''. Eld. Blackwell Publishing, 2005. ISBN 1-4051-0735-9. paĝ. 28.</ref>. Laŭ aliaj tragedio, ''Bakĥantinoj'' de [[Eŭripido]], Dionizo ankaŭ punis la [[Tebo (Grekio)|teban]] reĝon [[Penteo]]n, pro malrespekteme trakti la dion kaj spioni liajn adorintinojn, la [[Menadoj]]n<ref name="Trobe195">Trobe, K. ''Invoke the Gods: Exploring the Power of Male Archetypes''. Eld. Llewellyn Worldwide, 2001. ISBN 0-7387-0096-7. paĝ. 195.</ref>
 
Kroma rakonto, bazita sur antikva folklora legendo<ref name="Nilsson50">Nilsson, M.P. ''Greek popular religion''. Eld. Columbia University Press, Novjorko, 1940. LCCN|40036194. ĉap. ''The Religion of Eleusis'', [http://www.sacred-texts.com/cla/gpr/gpr07.htm], paĝ. 50.</ref> kaj poste versiita per simila historio, Demetro serĉadis sian filinon [[Persefono]]n laŭ la formo de maljunulino nomita [[Doso]], kaj gastis ĉe [[Celeo]], afabla kaj sindonema reĝo de [[Eleŭzo]] ([[Atiko]]). Dankeme, ŝi klopodis senmortigi lian filon [[Demofonto]], sed ne sukcesis fini la ceremonion ĉar subite eniris [[Metaniro]], kiu trovis ŝin bruligante la infanon kaj ekkomencis kriiekkriis. Tio ĉagrenis la diinon, kiu bedaŭris ke la stultaj mortemuloj ne komprenis la ritaron<ref name"Demeter">''Homera Himno al Demetro'' [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0138;query=card%3D%237;layout=;loc=2.213 255–74].</ref>.
 
=== La heroa tempo ===
[[Dosiero:Achilleion Sculpture Corfu.png|thumb|Statuo de [[Aĥilo]] en [[Korfuo]]. La heroa tempo komencis per la prodaĵoj de [[Heraklo]], kaj sekvis ĝin militaj ekspedicioj, kiel tiu de la [[Argonaŭtoj]] kaj la [[Troja milito]].]]
Oni nomas ''heroan tempon'' tiu, dum kiu naskiĝis la [[heroo]]j, kiuj ekkomenciskomencis per iliaj prodaĵoj novan [[Kultado de herooj|kultadon]]<ref name="Kelsey30">Kelsey, F.W. An outline of Greek and Roman mythologhy. Eld. Allyn and Bacon, Boston, 1889. LCCN 12034925. paĝ 30.</ref>. La epopeaj poezio kaj genealogio kreis ciklojn de rakontoj, arigitaj ĉirkaŭ konkretaj herooj aŭ okazintaĵoj, kaj stablis la familiajn rilatojn inter la diversaj heroj, ordigante tiel la malsamajn historiojn per unuigita sinsekvo. Laŭ [[Ken Dowden]], ĝi similas al skandinavaj [[sagao]]j, tial kial oni priskribas la adventurojn kaj tragediojn de kompletaj familioj dum sinsekvaj generacioj<ref name="Dowden11" />.
 
Post la stablo de la kultado de herooj, dioj kaj herooj konsistigis la sakralan parton de la religio, kaj ili ĉefrolis ĵurojn kaj preĝojn<ref name="Burkert205" />. Malsame al la dia tempo, la heroa ne enhavas fiksan kaj konstantan liston da herooj. Ĉefaj dioj ne plu naskiĝis dum tiu epoko, sed novaj heroj sencese spruĉis el la mortintaro. Kroma malsameco inter tiu tempo kaj la dia estas ke ĉirkaŭ la nova heroo oni stablis la ĉefan kultadon kaj identigadon de la loka loĝantaro<ref name="Burkert205" />.