Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎La 30 homaj rajtoj: +Averto, ke la teksto estas ŝanĝita kompare al la originalo !!!
McZusatz (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
[[Dosiero:EleanorRooseveltHumanRights.gifpng|thumb|300px|right|[[Eleanor Roosevelt]] kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]]
La '''Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj''' (UDHR) estas dokumento de [[Unuiĝintaj Nacioj]], adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de Ĝenerala Asembleo, la [[10-a de decembro|10-an de decembro]] [[1948]] en [[Palaco Chaillot]], [[Parizo]]. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas grava, ankaŭ laŭ historia vidpunkto, ĉar ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu ''universale'', t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn.
Tiu dokumento naskis el indigno kaŭzita fare de la kruelaĵoj okazintaj dum la dua mondmilito kaj do, ĉi tiu Universala Deklaracio konsistigas unu el la fundamentaj dokumentoj verkitaj de UN. Tiu dokumento estas simpla deklaro pri la principoj de Asembleo, do, ĝi ne havas rekte juran valoron, sed konsistigas nur etikkodo. Malgraŭ tio, ĝi estas kreita por difini la esprimon ''homaj rajtoj'' de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj mem, kaj aldone, en ĝi ĉeestas valoroj kiujn la ĝenerala internacia juro konsideras nemalhaveblaj ([[Latina lingvo|latine]] ''ius cogens''); sekve multaj postmilitaj internaciaj Ĉartoj (kaj do kun jura valoro) baziĝis sur ĉi tiu Deklaracio.