Kaledoniaj koniferaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
Resumo de la skotaj indiĝenaj pinaroj publikigita de Dr Steven and Professor Carlisle in 1959 <ref>{{en}} Steven H.M. and Carlisle A. (1959). The Native Pinewoods of Scotland. Oliver and Boyd, Edinburgh</ref> emfazis la staton de la postrestantaj 35 antikvaj pinejoj, multaj el kiuj estis damaĝitaj pro hakado, fajro kaj intensa [[paŝtado]] de [[ŝafo]]j kaj [[cervedoj]]. Pli posta studo el la [[1980-aj jaroj]] <ref> {{en}} Bain C.G. (1987). Native Pinewoods in Scotland: A Review 1957 -1987, Royal Society for the Protection of Birds, Sandy.</ref> montris ke plua damaĝo estis okazinta per [[plugado]] kaj plantado kun ne-indiĝenaj koniferoj. Posta gvidilo pri la antikvaj pinaroj rakontas la protektado-historion, klarigas la mastrumadon de ĉiŭ pinejoj kaj indikas la vojojn por viziti la diferencajn arbarojn <ref>{{en}} Bain C.G. (2013) The Ancient Pinewoods of Scotland, A Travellers Guide. Sandstone Press, Dingwall</ref>. Multe de la postrestantaj kaledoniaj pinaroj estas tute protektataj, kaj multe de la arbaro nuntempe troviĝas en la Nacia Parko Cairngorms. La [[Reĝa Socio por Protektado de Birdoj]] (RSPB) kaj la ''Forestry Commission'' ankaŭ posedas plurajn pinejojn en siaj protektejoj. Unu el la plej vastaj postrestantaj areoj estas Arbaro Ballochbuie ĉe [[Kastelo Balmoral]], kiu estas protektata kiel [[Zono de Speciala Konservado]] laŭ la [[Direktivo de Habitatoj]] de la [[Eŭropa Unio]] <ref>{{en}} {{cite web |url=http://www.jncc.gov.uk/ProtectedSites/SACselection/sac.asp?EUCode=UK0030030 |title=Ballolchbuie SAC: Site Details |publisher=Joint Nature Conservation Committee}}</ref>. La organizo Arboj por la Vivo (''Trees for Life'') okupiĝas pri praktika laboro por junigi kaj konservi la kaledoniajn arbarojn ekde 1989. Ĝia longaperioda celo estas restarigi 1 500 km2 en naturan arbaron.
 
[[Scienca esploro]] pri la [[ekologio]] de la kaledoniaj arbaroj kaj ilia restarigo estas daŭranta. [[Populacio]]j de la malofta [[subarbaraĵo]], ''[[Linnaea borealis]]'', povas esti tro izolitaj por produkti vivkapablajn [[semo]]jn <!--<ref name=scob09/>-->. Ankaŭ la [[fungo]]diverseco estas influata de la malgrandiĝo de la vivejo <!--<ref name=newt02/>-->. La agarika fungo ''Mycena purpureofusca'' estas komune travata en la kalidoniaj koniferaroj <ref name="Orton 1986">{{cite journal|author=Orton PD. |title=Fungi of northern pine and birch woods |journal=Bulletin of the British Mycological Society |year=1986 |volume=20 |issue=2 |pages=130–45 |doi=10.1016/S0007-1528(86)80042-6}}</ref>, kaj estas konsiderata kiel indikila specio por tiu vivejo-tipo <ref name="Tofts 1998">{{en}} {{cite journal |author=Tofts RJ, Orton PD. |title=The species accumulation curve for agarics and boleti from a Caledonian pinewood |journal=Mycologist |year=1998 |volume=12 |issue=3 |pages=98–102 |doi=10.1016/S0269-915X(98)80002-5}}</ref>. [[Arbara incendio]] ŝajnas pliigi la naturan aperon de arbara pino.
 
==Referencoj==