Kaledoniaj koniferaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
En la mez-kimra [[rakonto]] ''Culhwch ac Olwen'', la ĉefa persono Culhwch estas la filo de reĝo nomita Celyddon Wledig kiu eble estas relatita al la kaledoniaj arbaroj. Alia persono el la sama rakonto, Cyledyr Wyllt, signas fortan rilaton al la kaledoniaj arbaroj estantaj rifuĝejo por homoj kun speciala speco de frenezeco aŭ ''Gwyllt'' (''Geilt'' en [[irlanda lingvo]]). En linioj 994 al 996 de la rakonto, estas mallonge klarigita, ''"...a Chyledyr Wyllt y uab, a llad Nwython a oruc a diot y gallon, a chymhell yssu callon y dat, ac am hynny yd aeth Kyledyr yg gwyllt"'' ("...kaj lia filo Kyledyr la Sovaĝo. Gwynn mortigis Nwython kaj eltranĉis lian koron, kaj devigis Kyledyr manĝi la koron de ties patro, kaj tio estas kiel Kyledyr freneziĝis"). Kvankam ne senpere nomita, la sama nomo Kyledyr Wyllt estas parenca al la du rilataj nocioj de la kaledoniaj arbaroj (''Celyddon'') estante kie frenezaj (''Gwyllt'') homoj kaŝiĝas.
 
==Minacoj kaj konservado==
==Konservado==
Resumo de la skotaj indiĝenaj pinaroj publikigita de Dr Steven and Professor Carlisle in 1959 <ref>{{en}} Steven H.M. and Carlisle A. (1959). The Native Pinewoods of Scotland. Oliver and Boyd, Edinburgh</ref> emfazis la staton de la postrestantaj 35 antikvaj pinejoj, multaj el kiuj estis damaĝitaj pro hakado, fajro kaj intensa [[paŝtado]] de [[ŝafo]]j kaj [[cervedoj]]. Pli posta studo el la [[1980-aj jaroj]] <ref> {{en}} Bain C.G. (1987). Native Pinewoods in Scotland: A Review 1957 -1987, Royal Society for the Protection of Birds, Sandy.</ref> montris ke plua damaĝo estis okazinta per [[plugado]] kaj plantado kun ne-indiĝenaj koniferoj. Posta gvidilo pri la antikvaj pinaroj rakontas la protektado-historion, klarigas la mastrumadon de ĉiŭ pinejoj kaj indikas la vojojn por viziti la diferencajn arbarojn <ref>{{en}} Bain C.G. (2013) The Ancient Pinewoods of Scotland, A Travellers Guide. Sandstone Press, Dingwall</ref>. Multe de la postrestantaj kaledoniaj pinaroj estas tute protektataj, kaj multe de la arbaro nuntempe troviĝas en la Nacia Parko Cairngorms. La [[Reĝa Socio por Protektado de Birdoj]] (RSPB) kaj la ''Forestry Commission'' ankaŭ posedas plurajn pinejojn en siaj protektejoj. Unu el la plej vastaj postrestantaj areoj estas Arbaro Ballochbuie ĉe [[Kastelo Balmoral]], kiu estas protektata kiel [[Zono de Speciala Konservado]] laŭ la [[Direktivo de Habitatoj]] de la [[Eŭropa Unio]] <ref>{{en}} {{cite web |url=http://www.jncc.gov.uk/ProtectedSites/SACselection/sac.asp?EUCode=UK0030030 |title=Ballolchbuie SAC: Site Details |publisher=Joint Nature Conservation Committee}}</ref>. La organizo Arboj por la Vivo (''Trees for Life'') okupiĝas pri praktika laboro por junigi kaj konservi la kaledoniajn arbarojn ekde 1989. Ĝia longaperioda celo estas restarigi 1 500 km2 en naturan arbaron.
 
[[Scienca esploro]] pri la [[ekologio]] de la kaledoniaj arbaroj kaj ilia restarigo estas daŭranta. [[Populacio]]j de la malofta [[subarbaraĵo]], ''[[Linnaea borealis]]'', povas esti tro izolitaj por produkti vivkapablajn [[semo]]jn <!--<ref name=scob09/>-->. Ankaŭ la [[fungo]]diverseco estas influata de la malgrandiĝo de la vivejo <!--<ref name=newt02/>-->. La agarika fungo ''Mycena purpureofusca'' estas komune travata en la kalidoniaj koniferaroj <ref name="Orton 1986">{{cite journal|author=Orton PD. |title=Fungi of northern pine and birch woods |journal=Bulletin of the British Mycological Society |year=1986 |volume=20 |issue=2 |pages=130–45 |doi=10.1016/S0007-1528(86)80042-6}}</ref>, kaj estas konsiderata kiel indikila specio por tiu vivejo-tipo <ref name="Tofts 1998">{{en}} {{cite journal |author=Tofts RJ, Orton PD. |title=The species accumulation curve for agarics and boleti from a Caledonian pinewood |journal=Mycologist |year=1998 |volume=12 |issue=3 |pages=98–102 |doi=10.1016/S0269-915X(98)80002-5}}</ref>. [[Arbara incendio]] ŝajnas pliigi la naturan aperon de arbara pino.
 
La specioj en la ekoregiono estas minacataj per kombinaĵo de rekreiĝo, [[turismo]], kaj ne-[[Daŭripovo|daŭropova]] resurco-ekspluatado kiaj [[senarbarigo]] kaj [[torfo]]forigo. Disvolviĝo kaj [[biotopo]]fragmentado estas aliaj minacoj.
 
==Referencoj==