Kaledoniaj koniferaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
 
==Minacoj kaj konservado==
[[Dosiero:Caledonian Pine woods near Loch an Eilein - geograph.org.uk - 88408.jpg|eta|220px|left|Kaledonia pinaro apud Loch an Eilein.]]
Resumo de la skotaj indiĝenaj pinaroj publikigita de Dr Steven and Professor Carlisle in 1959 <ref>{{en}} Steven H.M. and Carlisle A. (1959). The Native Pinewoods of Scotland. Oliver and Boyd, Edinburgh</ref> emfazis la staton de la postrestantaj 35 antikvaj pinejoj, multaj el kiuj estis damaĝitaj pro hakado, fajro kaj intensa [[paŝtado]] de [[ŝafo]]j kaj [[cervedoj]]. Pli posta studo el la [[1980-aj jaroj]] <ref> {{en}} Bain C.G. (1987). Native Pinewoods in Scotland: A Review 1957 -1987, Royal Society for the Protection of Birds, Sandy.</ref> montris ke plua damaĝo estis okazinta per [[plugado]] kaj plantado kun ne-indiĝenaj koniferoj. Posta gvidilo pri la antikvaj pinaroj rakontas la protektado-historion, klarigas la mastrumadon de ĉiŭ pinejoj kaj indikas la vojojn por viziti la diferencajn arbarojn <ref>{{en}} Bain C.G. (2013) The Ancient Pinewoods of Scotland, A Travellers Guide. Sandstone Press, Dingwall</ref>. Multe de la postrestantaj kaledoniaj pinaroj estas tute protektataj, kaj multe de la arbaro nuntempe troviĝas en la Nacia Parko Cairngorms. La [[Reĝa Socio por Protektado de Birdoj]] (RSPB) kaj la ''Forestry Commission'' ankaŭ posedas plurajn pinejojn en siaj protektejoj. Unu el la plej vastaj postrestantaj areoj estas Arbaro Ballochbuie ĉe [[Kastelo Balmoral]], kiu estas protektata kiel [[Zono de Speciala Konservado]] laŭ la [[Direktivo de Habitatoj]] de la [[Eŭropa Unio]] <ref>{{en}} {{cite web |url=http://www.jncc.gov.uk/ProtectedSites/SACselection/sac.asp?EUCode=UK0030030 |title=Ballolchbuie SAC: Site Details |publisher=Joint Nature Conservation Committee}}</ref>. La organizo Arboj por la Vivo (''Trees for Life'') okupiĝas pri praktika laboro por junigi kaj konservi la kaledoniajn arbarojn ekde 1989. Ĝia longaperioda celo estas restarigi 1 500 km2 en naturan arbaron.