Latva lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 101 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q9078)
Linio 147:
=== Akcentado ===
La akcento, kun kelkaj esceptoj, estas sur la unua [[silabo]].
 
== Gramatiko ==
=== Substantivoj ===
Laŭ Holst la latva lingvo havas ĉe ambaŭ genroj po 3 deklinaciajn klasojn, kiujn Holst distingas per markaj vokaloj<ref name="holst-substantivoj">Laŭ Holst, paĝoj 108 ĝis 121</ref>, dum ke aliaj aŭtoroj malsame nombras ilin.
 
Ĉe virgenraj [[substantivo]]j Holst distingas la klason ''a'', klason ''u'' kaj klason ''i'', dum ke ĉe ingenraj li distingas la klason ''a'', la klason ''e'' kaj la klason ''i''. Ĉiuj klasoj havas du numerojn kaj la ses kazojn [[nominativo]], [[genitivo]], [[dativo]], [[akuzativo]], [[lokativo]] kaj [[vokativo]].<ref name="holst-substantivoj"/> Kelkaj fontoj ankoraŭ mencias apartan [[instrumentalo]]n, kiun Holst ne aparte mencias en la priskribo de la kaza sistemo. Ĝi en la singularo koincidas kun la akuzativo, dum ke en la pluralo ĝi koincidas kun la dativo.<ref>Laŭ Holst, paĝo 106</ref>
 
=== Adjektivoj ===
La adjektivo estas fleksiata laŭ kvin kategorioj:<ref>Laŭ Holst, paĝoj 122 ĝis 127</ref>
* numero
* kazo
* genro
* komparacia ŝtupo
* difiniteco
 
=== Verboj ===
Laŭ Holst la [[verbo]] distingas ĉe la finitaj formoj tri personojn, du numerojn (singularo kaj pluralo), tri tempojn (prezenco, preterito, futuro) kaj du modojn (indikativo, imperativo).<ref name="holst-verboj">Laŭ Holst, paĝoj 136 ĝis 183</ref> Komuna trajto kun la aliaj [[baltaj lingvoj]] estas, ke ĉe la tria persono ne okazas distingo laŭ la numero.<ref name="holst-verboj"/>
 
Krome ekzistas sufiĉe da infinitaj formoj, nome infinitivo, verba substantivo, formoj kun modo-similaj funkcioj kaj participoj.<ref name="holst-verboj"/> Laŭ Holst la [[kondicionalo]] estas infinita formo, ĉar ĝi ne varias laŭ persono nek numero.<ref name="holst-verboj"/>
 
Holst distingas tri konjugaciajn klasojn laŭ indikaj literoj:<ref name="holst-verboj"/>
* ''Klaso V'' ĉiam konservas la koncernan vokalon je la fino de la radiko, ekz. ''runāt'' „paroli“, ''runāju'' „mi parolas“, ''es runātu'' „mi parolus“.
* En ''klaso V-'' la koncerna vokalo nur konserviĝas en kelkaj formoj, nome infinitivo, preterito, kondicionalo, dum ke en prezenco ĝi forestas, ekz. ''lasīt'' „legi“, ''lasu'' „mi legas“, lasīju „mi legis“, ''es lasītu'' „mi legus“.
* ''Klaso C'' ĉiam havas radikon je konsonanto, kiu povas varii laŭ certaj reguloj en kelkaj subklasoj, ekz. ''pirkt'' „aĉeti“, ''pērku'' „mi aĉetas“, ''pirku'' „mi aĉetis“, ''pērc'' „ci/vi aĉetas“ ''es pirktu'' „mi aĉetus“.
 
== Lingvo kaj politiko ==