České dráhy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Statistikaj datoj [4]: aldonita situacio en jaro 2012
sekcio tarifo
Linio 11:
Je la 31-a de decembro [[2012]] laboris por České dráhy 26 443 dungintoj.<ref>http://www.ceskedrahy.cz/assets/pro-investory/financni-zpravy/statisticka-rocenka/sr-2012-cze-final.pdf</ref>
 
== Tarifo ==
České dráhy ofertas diversajn biletojn:
 
=== Grupaj biletoj ===
Pro grupoj de minimume du homoj estas oferto de grupa rabato, se oni deziras vojaĝi nur en unu certa regiono de Ĉeĥio, oni povas aĉeti dum semajnfino unu-tagan bileton por grupo de du homoj super 15 jaroj kaj tri homoj sub 15 jaroj. Semajnfinaj biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.
 
=== Biletoj por unu persono ===
 
==== Specialaj biletoj ====
Se oni scias, je kiu tago oni volas vojaĝi, eblas aĉeti bileton por vojaĝo inter pli grandaj urboj kun rabato. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.
 
==== Retaj biletoj ====
Eblas aĉeti unutagajn biletojn por unu regiono aŭ por tuta lando. Tiuj ĉi biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.
 
==== Normalaj biletoj ====
Se oni veturas je iu pli malgranda distanco, oni devas aĉeti bileton, kies prezo oni kalkulas laŭ kilometroj. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.
 
=== Kategorioj de trajnoj ===
České dráhy havas jenajn kategoriojn de trajnoj:
* Persona trajno (Osobní vlak) - haltas en preskaŭ ĉiuj haltejoj, kutime sen unua klaso. Plej ofte sen ebleco mendi lokbileton.
* Senhalta trajno (Spěšný vlak) - simila al persona trajno, sed kun malpli da haltejoj, kutime ankaŭ kun unua klaso.
* Rapidtrajno (Rychlík) - Konektoj inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje grandspacaj vagonoj, foje kupeoj.
* Eksprestrajno (Expres) - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje ankaŭ restoracia vagono.
* InterCity - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
* EuroCity - rapida internacia konekto inter plej gravaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
* SuperCity - speciala kategorio por trajnoj, je kiuj oni uzas [[Elektra trajnkompleto 680|elektrajn trajnkompletojn 680]]. Lokbileto deviga. Prezo de lokbileto estas laŭ la tempo de aĉeto kaj distanco de vojaĝo.
== Referencoj ==
<references />