Maŭricio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: yo:Mọ́rísì estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 67:
* [[urdua lingvo|Urdu]] – la urdua lingvo, lingvo kiu devenas el [[Barato]] kaj [[Pakistano]].
 
La lingva situacio de la malgranda [[insulo]] estas tre kompleksa. La [[angla lingvo|angla]] estas la oficiala lingvo de la [[parlamento]], de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 [[procento]]j de la [[loĝantaro]] parolas ĝin. La [[franca lingvo]] estas la gepatra de la francoj[[Franc-Maŭricianoj|franc-maŭricianoj]]. Ĝin ankaŭ uzas la [[amasinformilo]]j. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. La [[maŭricia kreola lingvo]] estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la [[malagasa lingvo|malagasa]] kaj el la ĉina.
 
Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la [[franca lingvo]]; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".