'''Mannheim''' [{{prononco|MANhajm]|ˈmanhaɪ̯m}} (en Esperanto '''Manhejmo''') situas apud la kunfluejo de la [[rivero]]j [[Rejno]] kaj [[Neckar|Nekaro]]. En la jaro [[766]] post Kristo kiel ''Mannenheim'' (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde [[1607]] rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.