Koracio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
 
Ofte la koracio estas videbla '''trankvile gvatanta''' ekde fostoj, kabloj, ktp. Ili manĝas krom insektojn, lacertojn kaj ranojn; pli malofte eĉ etajn ronĝulojn. La grandaj predoj estas frapitaj kontraŭ la ripozejo, kiel faras abelmanĝuloj. La voĉo de la koracio konsistas el klare aŭdebla ''rak-rak'' kvazaŭ korveca, de kie venas onomatopee la hispana nomo "carraca" [kaRRAka]. Estas alia voĉo de alarmo kaj atako pli ripeta kaj konfuzrapida.
[[File:Coracias garrulus MHNT ZOO 2010 11 161 Seville HdB.jpg|thumb|''Coracias garrulus'']]
 
La nesto estas nekovrita truo (eble nur kelkaj herberoj aŭ plumoj) en arbo aŭ malnova konstruaĵo aŭ pli malofte fendo aŭ truo en sabla klifo, kie la ino demetas fine de aprilo ĝis ses blankajn ovojn, sed plej ofte 4 aŭ 5, el kiuj ne ĉiuj survivas. Kovado daŭras el 17 ĝis 20 tagoj kaj [[elnestiĝo]] okazas post pliaj 20 ĝis 28 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idaron kaj defendas agreseme la nestoteritorion eĉ kontraŭ homoj.