Albert-Rifto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
==Lagoj kaj riveroj==
[[Dosiero:Mount Stanley.jpg|eta|220px|left|La pinto de Stanlej-Monto, la tria plej alta monto en Afriko.]]
La norda parto de la [[rifto]] estas transirata per du grandaj montaraj sistemoj, [[RuwenzoriRuvenzori]]-Montaro inter Albertlago kaj [[Eduardo (lago)|Rutanziga Lago]] (antaŭe Eduardo) kaj [[Virunga Montaro]] inter Rutanziga Lago kaj [[Kivuo]]. Virunga Montaro konstituas barieron inter la [[Nilo]]-Baseno en la nordo kaj oriento kaj la [[Kongo (rivero)|Kongo]]-Baseno en la okcidento kaj sudo. Rutanziga Lago estas nutrata de pluraj grandaj riveroj, Rutŝuru-Rivero estanta unu el ili, kaj ĝi dreniĝas norden per Semliki-Rivero en Albertlagon. Viktoria Nilo elfluas de [[Viktoria lago|Viktoria Lago]] en la nordan ekstremon de Albertlago kaj eliras kiel Blanka Nilo de punkto iomete okcidente, fluante norden al [[Mediteranea Maro]]. Sude de Virunga Montaro, Kivuo sude dreniĝas en Tanganjikon per Ruzizi-Rivero. Tanganjiko tiam dreniĝas en Kongon per Lukuga-Rivero.
 
Verŝajne la nuna [[Hidrologio|hidrologia]] sistemo sufiĉe antaŭ nelonge estis starigata kiam la virungaj vulkanoj erupciis kaj blokis la nordan fluon de akvo de Kivuo en Rutanzigan Lagon, igante ĝin anstataŭe eligi suden en Tanganjikon. Antaŭ tiu, Tanganjiko, aŭ apartaj sub-basenoj de kio nun estas la lago, eble havis neniun ellasejon krom vaporiĝo. Lukuga-Rivero formiĝis relative freŝdate, disponigante itineron tra kiu akvaj specioj de Konga Baseno povis koloniigi Tanganjikon, kiu antaŭe havis diferencan faŭnon.
 
==Montaroj==
De nordo al sudo la montaroj inkludas Lendu-Altebenaĵon, RuwenzoriRuvenzori-Montaron, Virungan Montaron kaj Itombve-Montaron. Ruvenzori-Montaro estis identigataj kun "Luna Montaro" de [[Ptolemeo]]. La montaro kovras areon de 120 kilometrojn longan kaj 65 kilometrojn larĝan. Tiu montaro inkludas [[Monto Stanley|Stanlej-Monton]] (5 119 m), Speke-Monto (4 890 m) kaj Baker-Monton (4 843 m). Virunga Montaro laŭlonge de la landolimo inter Ruando kaj Kongo Kinŝasa konsistas el ok vulkanoj.
Du el ili, [[Nyamuragira]] kaj [[Nyiragongo]], estas ankoraŭ tre aktivaj.
 
Izolitaj montarmasivoj pli fore en la sudo inkludas Bururi-Monton en suda Burundo, Kungve-Mahale-Montaron en okcidenta Tanzanio, kaj Kabobo-Monton kaj Marungu-Montaron en Kongo Kinŝasa je la marbordoj de Tanganjiko. La plej multaj el la montarmasivoj leviĝas inter 2 000 kaj 3 500 metroj.
 
==Referencoj==