Neŭŝatelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Kategorio:Svislando forigita uzante VarmaKato
Linio 20:
 
== Geografio ==
La urbo Neŭŝatelo situas ĉe la bordo de la [[Lago de Neŭŝatelo]] sur la suda deklivo de la montoĉeno Chaumont, kiu estas la suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso kaj etendiĝas de la montokresto en nordo ĝis al la lagobordo en sudo. Tra la urbo fluas la rivero [[Seyon]], kiu senakvigas la [[distrikto Val-de-Ruz|Valon de Ruz]]. La teritorio de la urbo kaj [[komunumo]] Neŭŝatelo ampleksas 1745 [[hektaro]]jn. Triono el ili estas kovritaj per konstruaĵoj. Krom la urbo Neŭŝatelo ankaŭ la antaŭe aŭtonomaj loĝlokoj ''Serrières'' kaj ''Chaumont'' apartenas al la komunumo. La aliaj du trionoj de la teritorio precipe konsistas el arbaroj kaj herbejoj. Ekde la jaro [[1512]] ankaŭ la arbaro ''Domaine forestier des JouxJoŭ'' nordokcidente de ''Les Ponts-de-Martel'' apartenas al la urbo.
 
==Najbaraj komunumoj==
Sude la teritorion limigas la ''[[Lago de Neŭŝatelo]]''. Najbaraj komunumoj estas [[Auvernier]] kaj [[PeseuxPeseŭ]] okcidente, [[Valangin]], [[Val-de-Ruz]] norde, [[Enges]], [[Saint-Blaise NE|Saint-Blaise]] kaj [[Hauterive NE|Hauterive]] oriente.
 
==Trafiko==
Kiel kantona ĉefurbo Neŭŝatelo ankaŭ estas grava trafiknodo. Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de [[Bielo]] al [[Yverdon-les-Bains]], kiu en [[Neŭŝatelo]] kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 10 de [[Berno]] al [[Pontarlier]]. La kantona ĉefvojo 1320 kondukas norden tra la montpasejo [[Vue-des-Alpes]] al [[La ChauxChaŭ-de-Fonds]]. Tra la urbo pasas la grava trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Olten]] al [[Yverdon-les-Bains]]. Aliaj fervojlinioj kondukas al Pontarlier, La ChauxChaŭ-de-Fonds kaj Berno. La franca rapida trajno [[TGV]] haltas en la neŭŝatela stacidomo. La urbo disponas pri tramlinio al Boudry kaj ampleksa loka trolejbus- kaj busreto. Krome ekzistas du [[funikularo|funikularoj]] nome al Plan kaj de La Coudre al la monto [[Chaumont]].
 
== Historio ==
Linio 63:
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Neŭŝatelo}}
 
[[Kategorio:Svislando]]
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]
[[Kategorio:Kantonĉefkomunumoj de Svislando]]