Orgeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}
[[Dosiero:Stade-StCosmae_03StCosmae 03.jpg|eta|500px|Fasado de la [[Arp Schnitger|Arp-Schnitger-orgeno]] en [[Stade]], Germanio]]
La '''orgeno''' ([[Greka lingvo|greke]] ὄργανον ''órganon'' „ilo, instrumento, organo“) estas [[muzika instrumento]] ludebla per [[Klavarinstrumento|klavoj]]. La [[sono]] estas produktita per [[orgenfajfilo|fajfiloj]], tra kiuj blovas la aerfluo nomata faklingve „orgenvento“. Kontraste al [[elektronika orgeno]], kiu ne havas fajfilojn, tiaspeca orgeno nomiĝas „fajfilorgeno“, kiu apartenas al la [[aerofono]]j. La plej multaj orgenoj enhavas ĉefe ''lipfajfilojn'', kaj dum trablovo de la aero tra [[Orgenfajfilo#Labiofajfiloj|fajflabioj]] la aerkolono en la interno ekvibras kaj produktas la [[tono]]n. Kroma tipo de fajfiloj estas la „anĉfajfiloj“, kies vibrantaj [[Orgenfajfilo#Lamenfajfiloj|lamenoj]] kaŭzas la tonon.
 
Linio 8:
 
== Versioj kaj konstruo ==
[[Dosiero:Ravensburg Weissenau Klosterkirche Holzhey Orgel.jpg|thumbeta|La [[Johann Nepomuk Holzhey|Holzhey]]- orgeno en la monaĥopreĝejo [[Weissenau]]]]
Orgenoj troviĝas en variaj versioj kaj grandecoj plejparte en [[preĝejo]]j, sed ankaŭ en [[koncertejo]]j kaj privataj domoj ([[hejmorgeno]]). Malgranda, [[klavaro|klavara]] orgeno sen [[Pedalaro (muziko)|pedalaro]] estas nomata ''[[pozitivo]]'' aŭ – laŭ kompakta konstrumaniero – [[Pozitivo#Modernaj kestorgenoj|kestorgeno]]. Porteblajn malgrandajn orgenojn oni nomas ''[[portativo]]j''. Speciala formo de tiu ĉi estas la ''[[rigalo]]'' ekipita nur per [[Orgenfajfilo#Lamenfajfilo|lamenfajfiloj]].
 
=== Starloko kaj akustiko ===
[[Dosiero:Hauptorgel im Trierer Dom - 2007-10-14.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Hirundonesta orgeno en la [[katedralo]] de [[Trier]]]]
La [[Orgenkonstruo|orgenkonstruisto]] havas la malfacilan kaj postuleman taskon konstrui la instrumenton optimume, kio tamen ofte estas nur parte realigebla pro la realaj kondiĉoj de la starloko. Ideale la orgensono devas esti egale laŭta en ĉiu punkto de la ejo kaj kapabli atingi ajnan lokon en ĝi. La [[resono]] ne tro vualigu la originan sonon.
 
Linio 26:
== Strukturo kaj teknikaĵoj ==
=== Ventigilaro ===
[[Dosiero:Organ Animation.gif|thumbeta|rightdekstra|330px|Funkciskemo kaj germanaj nomoj de la partoj]]
Ĝis la fino de la [[19-a jarcento]] grandaj [[balgo]]j (ĉerp- kaj kejlbalgoj) liveris la komprimitan aeron, la t.n. ''[[Vento (orgeno)|venton]]''. Tiujn funkciigis specialaj helpantoj, la ''[[balgotretanto]]j'', helpe de alternaj pumpopedaloj. Depende de la grandeco de la orgeno foje ĝis dek du balgotretantoj pumpis samtempe la aeron. Poste elektraj ventigiloj provizis la orgenon per vento. Por tio tamen oni bezonis ĉiukaze ''magazenbalgon'' por reguli kaj stabiligi la ventpremon. Post ĉi tiu balgo la vento trablovas plejparte nur lignajn ''ventkanalojn'' kaj eniras la ''[[ventkesto]]jn''. Se (historiaj) orgenoj kun faldo- aŭ kejlobalgo ricevas elekrikan ventigilon, aŭ se (ĉe malgrandaj orgenoj) ''kestobalgoj'' sub la ventkestoj stabiligas la ludoventon, oni povas rezigni pri magazenbalgo.
 
La nunaj orgenkonstruistoj plu instalas elektrajn ventigilojn. Tamen dum la restaŭrado de malnovaj instrumentoj kaj ĉe la orgenoj novkonstruitaj laŭ malnova stilo, oni pli kaj pli ofte konstruas balgosistemojn laŭ historiaj modeloj. Krom tio oni uzas la eblon krominstali elektrikan blovilon aŭ movas la balgojn per [[elektromotoro]] anstataŭ per balgotretanto. Tiel la orgeno ricevas por la ludado de malnova muziko la preferatan vivan kaj trankvilan (senkirlan) orgenventon (ofte priskribata kiel la „[[spirado]]“ de la orgeno), dum ĝi ankaŭ profitas pro la ventostabileco bezonata por muziko, aperinta ekde la malfrua [[19-a jarcento]].
 
=== Ludotablo ===
[[Dosiero:KN_DFK_OrgelmanualKN DFK Orgelmanual.JPG|thumbeta|330px|Ludotablo de granda, triklavara orgeno kun registroŝaltiloj, kombiniloj kaj ŝvelpedalo. Tuko protektas la pedalaron kontraŭ polvo.]]
 
Oni ludas orgenon per [[ludotablo (orgeno)|ludotablo]]. Sufiĉe grandaj orgenoj konsistas el pluraj [[suborgeno]]j ("pozitivoj"), al kiuj apartenas plejparte propraj [[klavaro]]j. Grandaj orgenoj samkiel [[iberio|iberaj]] barokorgenoj tamen ofte havas pli da suborgenoj ol klavaroj. Tiam la [[orgenisto]] enŝaltas la suborgenojn, kiuj ne disponas pri propra klavaro, per barvalvoj aŭ [[konektilo]]j. Per ambaŭ manoj oni ludas la klavaron, dum kiam la ''[[Pedalaro (muziko)|pedalaro]]'' estas kontrolata per ambaŭ piedoj.
Linio 40:
=== Ventkesto ===
{{ĉefartikolo|Ventkesto}}
[[Dosiero:SommierOrgue.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|350px|Transversa sekcio de kutima ŝablonoventkesto kun ventoĉambro (malsupre), tonĉambreto (meze) kaj registroŝablono (supre)]]
 
La [[ventkesto]]j, sur kiuj staras la fajfiloj, konsistigas la koron de la orgeno. Ekde la ludotablo mekanika, [[Pneŭmatiko|pneŭmatika]] aŭ [[Elektro|elektra]] ''[[Traktilaro|ludo- kaj registrotraktilaro]]'' transigas la klavomovojn al la ventkesto. Tie troviĝas sub la fajfiloj valvoj, kiuj analoge malfermiĝas aŭ fermiĝas. Je ekpremita klavo la vento el la ventkesto povas travalviĝi en la fajfilon, eksonigante tiun. Krome ekzistas barŝovilo aŭ valvo destinita blokadi la venton antaŭ netiritaj registroj.
Linio 51:
=== Registroj ===
{{ĉefartikolo|Registro (orgeno)|Listo de orgenregistroj}}
[[ImageDosiero:StRaphaelOrganRearView.JPG|thumbeta|rightdekstra|200px|Diversaj labioregistroj de orgeno: principalo 8', fermregistro 8′, oktavo 4′(dekstre-maldekstren)]]
Orgeno havas plurajn fajfilvicojn, kiuj konsistas el [[orgenfajfilo]] de samaj konstruiteco kaj [[sonkoloro]]. Unu fajfilvico (kelfoje ankaŭ pluraj) estas kunigitaj en ''[[Registro (orgeno)|registro]]'' ŝaltebla ekde la ludotablo. Por en- kaj elŝalti la registrojn oni tiras resp. maltiras t.n. ''registrotirilojn'' je mekanika traktilaro. Kvankam modernaj orgenoj ofte havas baskulŝaltilojn, ankaŭ jen oni diras „tiri“ resp. „maltiri“ rilate la registradon.
 
Linio 58:
La strukturo de orgeno inkluzive ĝiajn erojn kiel ekz. la ludhelpiloj (konektiloj ktp.) nomiĝas ''[[dispozicio]]''. Pri tiu la orgenkonstruisto interkonsentas kun la komisianto, kaj ĝi destinas la uzeblecojn de la instrumento.
 
[[Dosiero:Obertonsynthese Orgel.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|300px|Supratonsintezo de orgeno: ludataj tonoj (supre), eksonantaj tonoj (malsupre)]]
==== Diferencigo laŭ tonalto ====
La registroj povas havi diferencajn tonaltojn, kiujn oni indikas per la t.n. ''futotona nombro''. Do oni nomas registron en normalpozicio (t.e. la klavo c<sup>1</sup> sonigas la tonon c<sup>1</sup>) kiel 8′-registro, ĉar la longeco de la plej malalta fajfilo, granda C, de malferma labioregistroj'' sumiĝas je ĉ. 8&nbsp;''[[futo]]j (1&nbsp;futo = ĉ.&nbsp;32&nbsp;cm). Registro unu oktavon pli malalta estas 16′-registro, 4′ signifas registron de unu oktavo pli alta. [[Kvinto]]j havas la futotonajn nombrojn 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ aŭ 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, [[tercio]]j ekz. 1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′.
Linio 77:
 
=== Ludhelpiloj ===
[[ImageDosiero:PlanConsoleOrgue.svg|thumbeta|rightdekstra|300px|Ludhelpiloj ĉe ludotablo]]
[[Ludhelpilo (orgeno)|Ludhelpiloj]] estas aldonaj funkcioj, kiuj faciligas al orgenisto la ludadon, ebligante al li rapidan aliregistradon.
 
==== Konektiloj ====
''[[Konektilo (orgeno)|Konektiloj]]'' ebligas la samtempan ludadon de diferencaj suborgenoj per unu klavaro aŭ la ludadon de klavarregistroj per la pedalaro. Tiel eblas, ludi registroj de malsamaj klavaroj samtempe kaj atingi pli altan laŭtecon, sed ankaŭ kromajn kombineblecojn. T.n. ''suboktavaj'' resp. ''superoktavaj konktiloj'' kunaktivigas la tonojn oktavon pli resp. malpli altan ol la ludataj. Oni eĉ dumtempe konstruis kvintkonektilojn.
 
Konektiloj estas markitaj per tio, ke oni unue indikas la alkonektitan klavaron kaj poste la klavaron, sur kiu la konektilo efikas, ekz. „II – I“ (dua klavaro estas konktata je la unua) oder „I/Ped“ (La ĉefa suborgeno estas konektita al la pedalaro). Je oktavkonektiloj povas esti indikata la futotonaj nombroj, ekz. „III – I 4′&nbsp;“ (tria klavaro estas konektita, ludante oktavon pli alte, al la unua).
Linio 87:
==== Registradohelpiloj ====
''Registradohelpiloj'' signifas instalaĵojn ĉe orgeno, kiuj ebligas al la orgenisto flekseble ŝanĝi registraĵojn. Precipe orgenoj el la romantikismo ofte disponas pri ber ''fiksaj [[Kombiniloj (orgeno)|kombiniloj]] ''. Per tiuj orgenisto povas perbutone revoki registrokombinaĵojn antaŭfiksitajn de la orgenkonstruisto. Fiksaj kombiniloj estas plejparte gradigitaj laŭ dinamikaj gradoj, ekz. ''p'', ''mf'', ''f'', ''ff''.
[[Dosiero:Klais_orgelKlais orgel.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Orgeno kun malfermita ŝvelkesto malsupre de la ĉefa suborgeno (Detalperspektivo)]]
Samepoke aperis la ''liberaj kombiniloj'', kiuj ebligas al orgenisto antaŭelekti certan registraĵon. Iom grandaj orgenoj havas kutime du aŭ tri liberajn kombinilojn, modernaj orgenoj ofte havas elektronajn [[Kombiniloj (orgeno)|storiloj]], sur kiuj oni povas programi iom grandan nombron da registraĵoj. La ''[[registrokateno]]'' blokas la tujan ŝanĝadon de registraĵo, tiel ke la muzikisto povas prepari novan registraĵon, kiun li ekfunkcigas per ŝaltilo.
 
Linio 95:
 
==== Ŝvelkesto ====
 
 
''Ŝvelkestoj'' povas dampi la tonojn de la enestaj registroj ([[ŝvelpozitivo]]) per malfermado de ĵaluzioj aŭ klapoj. Tiujn oni instalis dum la romantika epoko precipe en grandorgenojn, por ricevi la eblecon adaptitan al la orkestrosono de kresĉendo kaj dekresĉendo. Antaŭanto de la ŝvelkesto estis la eĥokestoj de hispanaj orgenoj el la 18-a jarcento. Ŝvelkestoj plejparte troviĝas ene de la orgeno, malofte ili estas instalita en la orgenfasado kiel sur la bildo, sed tio okazas ja nur je modernaj orgenfasadoj. Ŝveliloj kaj ŝvelkestoj kutime estas konstruitaj el ligno, nur malofte oni utiligas aliajn materialojn por atingi pli bonan efikon. Ekzemplo: [[Rieger Orgelbau|Rieger]]-orgeno de la baziliko ''Vierzehnheiligen'' (kvarcosablo) <br clear="all" style="clear:both;" />
 
== Historio ==
[[Dosiero:Wasserorgel.png|thumbeta|220px|Akvorgeno, desegnita laŭ la priskribo de Heron de Aleksandrio]]
La historia evoluo de la orgeno subdividas en la tuteca instalado ([[dispozicio]]), en la arta formado de la ekstera orgenkesto (vd. ankaŭ [[Orgenfasado]]), en la sona koncepto kaj la teknika instalado (vd. [[ventkesto]], [[traktilaro]] kaj [[Ludotablo (orgeno)|ludotablo]]).
 
Linio 110 ⟶ 109:
 
=== Mezepoko ===
[[Dosiero:Meister des Bartholomäus 1501SteCecile.jpg|thumbeta| [[Portativo]]; detalo el la pentraĵo „[[Sankta Cecilia]] ludas sur orgeno“ el la meza tabulo de la „Bartholomäusaltar“ de la [[Majstro de la Bartolomeo-Altaro]] (1501)]]
En la okcident-romia imperio dum la [[elorienteŭropaj popolmigradoj]] (ĉ. 400 p.K.) la uzo de orgenoj ne estas dokumentita. La [[bizanca imperio]] tamen levis la orgenon kiel grava instrumento por la imperiestraj ceremonioj. Per tio ĝi alproksimiĝis ankaŭ en la sferon de ekleziaj ceremonioj. La [[Karolidoj|karolidaj]] kronikoj raportas, ke en la jaroj 757 kaj 811 alvenis po unu senditaro de la bizanca imperiesto al la [[Frankoj|franka]] kortego kaj alportis orgenon por [[Pipino la pli juna]] resp. por ties filo kaj posteulo [[Karolo la Granda]]. Laŭ imperia kronikoj la filo de Karolo la Granda, imperiestro [[Ludoviko la Pia]], 826 komisiis sacerdoton nome Georgo devenantan el [[Venecio]] konstrui orgenon por sia [[palaco]] en [[Akeno]], supozeble la unua orgeno, kiun oni produktis ekde pluraj jarcentoj en okcidenta Eŭropo. <ref>''Reichsannalen zum Jahr 826.'' in: ''Quellen zur karolingischen Reichsgeschichte.'' Hrsg. v. R. Rau. Bd 1. Darmstadt 1968, S. 144–147; [[Astronomus]]: ''Vita Hludowici.'' Kap. 40. Rottweil 1982.</ref>
 
Dum la [[9-a jarcento]] la unuaj episkopaj preĝejoj en okcidenta Eŭropo komencis akiri orgenojn, monaĥejaj preĝejoj ja nur post la 11-a jarcento. La preĝeja orgeno unue estis statussimbolo , nur dum la [[gotiko]] ĝi evoluis iom post iom al ĉefmuzikilo por la kristana [[liturgio]]. La fru- kaj altmezepokaj orgenoj estis t.n. ''[[blokorgeno]]'', t.e. oni ankoraŭ ne povis al- aŭ for-ŝalti unuopajn registrojn: Se oni ekigis tonon, aŭtomate eksonis ĉiuj fajfiloj algrupigitaj je tiu ĉi tono. Krome ne ekzistis klavaroj aŭ klavaroj. Oni ekigis tonon tirante tutmane lignolaton kaj malbarante tiel la ventalkondukon al la fajfiloj por ĉi tiu tono.
Linio 118 ⟶ 117:
 
=== Renesanco ===
[[Dosiero:Hausorgel.jpg|thumbeta|Paul (III.) Lautensack ĉe sia hejmorgeno, senpedala pozitivo, 1579]]
 
La 14-a kaj 15-a jarcentoj alportis gravajn novaĵojn: nun ekestis unuope elekteblaj registroj, manklavaroj kaj unuopaj suborgenoj. Pro la esprimo „bati la orgenon“ fiksiĝis la supozo, ke tiuj ĉi instrumentoj estus malfacile ludeblaj, kaj ke oni ekfunkcius la klavojn per granda fortoelspezo, kelkfoje eĉ per pugnoj same kiel je [[kariljono]]j. Tamen la muziko konservita el tiu tempo konkludigas, ke ankaŭ ekzistus facile ludeblaj orgenoj, kiuj permesis rapidan ludadon. Fakte ekzistas bildoj pri klavoj de ĉi tiuj orgenoj, kiujn oni supozeble manipulis tutmane, kio tamen ne indikus fortan pugnobatadon. Ekz. la bildoj en ''[[Syntagma musicum]]'' de [[Michael Praetorius]] montras la klavarojn de la [[Gotika katedralorgeno en Halberstadt|katedralorgeno en Halberstadt]] de 1361 kun tiaj klavoj. La „batado“ rilatas pli ĝuste je „frapado“; ankaŭ ekz. la liuto estas „batata“. La orgenoj de la [[Renesanco|frurenesanco]] ankoraŭ memoras pri la tempo de la reenkonduko de registroj en la finiĝanta mezepoko (voĉoseparo). Ili enhavas relative malmultajn registrojn (ekz. ''prestanto'', ''oktavo'', ''hintersatz'' kaj ''cimbalo'' el la [[Gotiko|gotika]] [[blokpozitivo]], aldone unu ĝis du flutoj, trumpeto kaj la rigalo) kaj ofte disponas nur pri unu klavaro kaj alkroĉita pedalaro. Ekzistanta rigalregistro estas aranĝita facile alirebla super la ludotablo, ĉar ĝiajn fajfilojn oni ofte devas reagordi. El ĉi tiu aranĝo poste evoluis la brustverko, en kiu la rigalfajfiloj staras ankoraŭ facile alireblaj tute antaŭe.
Linio 133 ⟶ 132:
 
==== Pozitivstrukturo ====
[[ImageDosiero:St. Jakobi Hamburg Arp-Schnitger-Orgel.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|290px|Arp-Schnitger-orgeno en la preĝejo St. Jacobi en Hamburgo (Germanio). Je ĉi tiu tipe baroka orgeno oni bone ekkonas la pozitivstrukturon kun pedalturoj, dorspozitivo, supra pozitivo ĉefpozitivo]]
Tipa distingilo de barokaj orgenoj de kelkaj kulturregionoj, precipe de la nordgermana-hansa regiono, estas la t.n. [[suborgeno|pozitivprincipo]]: Ĉiu parta suborgeno (ekz. ĉefa pozitivo, dorsopozitivo, supra pozitivo, brustpozitivo, pedalpozitivo) estas konceptita kiel orgenunuo memstara kaj samvalora kun aliaj partorgenoj. Ĉiu suborgeno havas tutecon kaj ebligas solo- kaj bazvoĉan registradojn; La suborgenoj distingiĝas nur per la sonkaraktero. Plua dinamika aŭ funkcia diferencigo (ĉefa pozitivo, ŝvelpozitivo, krompozitivo, eĥopozitivo) aŭ intermiksado (pluraj suborgenoj en unu kesto) evoluis nur dum la [[romantikismo|romantikisma epoko]].
 
Linio 146 ⟶ 145:
 
==== Regionaj orgentipoj ====
[[Dosiero:Hofkirche_Dresden_SilbermannorgelHofkirche Dresden Silbermannorgel.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Orgeno de Gottfried Silbermann en la kortega preĝejo en Dresdeno]]
 
La klasika orgeno estas ligita kun la starloko pro sia konstrua kaj akustika adaptado al la spaco. Ankaŭ la aktiveco de la orgenkonstruistoj plejparte estis limigita je unu certa regiono. Ĉar krome la interŝanĝo de sonimagoj antaŭ la elektrona registrado de muziko nur eblis per buŝaj aŭ skribaj priskriboj, orgenoj distingigas treege laŭ regiono. Ĉar granda nombro de orgenoj aŭ almenaŭ de [[dispozicio]]j estas konservitaj ekde la baroko, oni do povas diferencigi laŭ naciaj aŭ regionaj apartaĵoj t.n. orgenregionojn:
Linio 160 ⟶ 159:
 
=== [[Romantikismo]] ===
[[Dosiero:Grandes-Orgues,_Notre Notre-Dame_de_ParisDame de Paris.jpg|350px|thumbeta|leftmaldekstra|''Grandes Orgues'' en [[Dipatrino de Parizo]] konstruita en 1868]]
Post kiam dum la klasika epoko la orgeno perdis pli kaj pli da atento (famaj komponistoj kiel [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]] kaj [[Ludwig van Beethoven|Beethoven]] malmultegon komponis por orgeno), dum la 19-a jarcento kune kun la romantika orgeno ekestis nova, komplete alia, orkestreca sonidealo, kiu ankaŭ kaŭzis iaspecan [[tutmondiĝo]]n en la orgenkonstruado. Male al la barokorgeno la 8′-pozicio, en la pedalpozitivo ankaŭ la 16′-pozicio, estas plurfoje okupata per diferencaj voĉoj imitantaj orkestrinstrumentojn, kaj pro tio la pli altaj iom cedas. Malfone staris la idealo de la „intermiksaĵo“ – La orgeno devu soni kiel orkestro, ne plu ekkoneblu rompoj en la sono. Pro tiu romantikaj orgenoj ofte enhavas arĉajn registrojn kaj preterblovatajn flutojn. Arĉaj voĉoj estas malvastege mezuritaj fajfiloj, en kies supratona spektro dominas la dua partotono (la oktavo) . Arĉinstrumentaj fajfiloj povas formi batotonojn, nomatajn ''vox coelestis'' („ĉiela voĉo“), je kiu intence du fajfilvicoj estas iomete misagorditaj, produktante tiel batan tonon. [[Preterblovado|Preterblovaj]] flutoj estas larĝe mezuritaj malfermaj labiofajfiloj, kiuj estas duoble longaj kiel normalaj malfermaj fajfiloj de la sama tonalto. Ilia sono estas aparte volumoza. ankaŭ lamenregistroj pli ofte aperas, en grandaj orgenoj precipe de la [[Angla lingvo|anglalingva]] kulturregiono oni ankaŭ ofte trafas sur t.n. [[Registro (orgeno)#Altpremoregistro|altpremajn registrojn]] kiel ekz. ''tuba mirabilis'', ''stentorvjolgambo'' resp. ''-fluto'' aŭ ''royal trumpet''.
 
Linio 176 ⟶ 175:
Plej malfrue ekde fino de la 19-a jarcento oni konstruis orgenojn en koncertejoj kaj komence de l' 20-a jarcento ankaŭ en la [[Kino|kinejoj]], aperantaj kun la unuaj mutaj filmoj, tie nomataj [[kinorgeno]]j. La orgenoj por koncertejoj jam montris tendencojn de universala orgeno. La kinorgeno tamen ankoraŭ orientiĝis je la sonidealo de la romantikisma orgeno. Sed aliĝis pli kaj pli lamenvoĉoj, kiuj malgraŭ siaj malnovaj nomoj estis nov- aŭ alikonstruitaj, kaj antaŭ ĉio diversaj efektregistroj (tamburoj, sonoriloj, tintiloj, ksilofonoj kaj pluaj bruetoj kiel ekz „telefontintado“) ne troveblaj en aliaj, precipe preĝejaj orgeno.
 
[[dosieroDosiero:ConsoleOrgueWanamaker.jpg|thumbeta|Ludotablo de la Wanamaker-orgeno en la ''Lord & Taylor Department Store'' en Philadelphia]]
Multnombraj teknikaj novigadoj ([[pneŭmatiko]], [[elektrotekniko]] kaj novaj konstrumaterialoj) ebligis konstrui pli kaj pli grandajn instrumentojn kaj ankaŭ forpozitivojn. Ĝuste tiutempe oni ekkonstruis kelkajn ''gigantorgenojn'' troveblajn ĉe foje vere nekutimaj lokoj. Ekz. dum ĉi tiu tempo ekestis ambaŭ ĝis hodiaŭ plej grandaj fajfilorgenoj de la mondo en eventejo kaj en grandmagazeno. Jen kelkaj ekzemploj: la Steinmeyer/Eisenbarth-orgeno de la katedralo de Passau (konstruita ekde 1924 ĝis 1928, en 1981 renovigite de Eisenbarth, nuntempe 239 registroj, la fama Wanamaker-orgeno en [[Philadelphia]] (''Lord & Taylor Department Store'', konstruita ekde 1904 ĝis 1930, 357 registroj) kaj la nominale plej granda orgeno de la mondo, la Boardwalk-Hall-orgeno, en la ''Boardwalk Hall'' (konstruita ekde 1929 ĝis 1932, tamen ĝis hodiaŭ ne komplete funkcikapabla) kun 337 registroj je 449 fajfilvicoj kaj ĉ. 32.000 fajfiloj.
 
Linio 198 ⟶ 197:
 
==== Universala kaj laŭstila orgeno ====
[[Dosiero:Frankfurt_Katharinenkirche_Orgelprospekt_1990Frankfurt Katharinenkirche Orgelprospekt 1990.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|350px|Ekzemplo por universalorgeno: La [[Franz Rieger (orgenkonstruisto)|Rieger]]-orgeno de la [[Frankfurto|Frankfurta]] Katharinenkirche]]
La pliampleksiĝo de la orgenista [[repertuaro]], la enprofundiĝinta okupado pri instrumentoj en aliaj landoj kaj la nostalgia perceptado de la 19-a jarcento kondukis ekde la 1970-aj jaroj al kritikado de la instrumentotipoj pregitaj de la orgenmovado.
 
Linio 222 ⟶ 221:
== Historiaj orgenoj ==
 
[[Dosiero:Organ-Sion-CH.jpg|thumbeta|[[Valeria-orgeno Sion|Valeria-orgeno]] en [[Sion]] (Svisio) el malnovgotika epoko, ĉ. 1435]]
 
Ekzistas nur malmultaj malnovaj orgenoj, kiuj estas laŭ ilia substanco esence konservitaj. En la pasinteco oni ĉiam denove alikonstruis, renovigis kaj laŭmode (dispozicio, intonacio, agordo, tekniko) adaptigis orgenojn. Kelkfoje nur spuroj de la originala tekniko estas malkovreblaj, kaj ofte entute nur partoj de la fajfilaro estas konservitaj – eble en modifita formo. Plej malofte oni lasis verkojn en sia historia malsamŝtupa [[Agordo (muziko)|agordo]]. Tiel ekz. ofte okazas, ke malantaŭ baroka orgenfasado sin kaŝas teknikaĵoj el la 20-a jarcento.
Linio 249 ⟶ 248:
 
=== Historia superrigardo ===
[[Dosiero:Robertsbridgecodex fol44r.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Kodekso de Robertsbridge]]
Liel plej malnova, skribe postlasita orgenmuziko oni taksas la muzikon el la kodekso de Robertsbridge (apendico ĉ. 1350). Kelkaj malmultaj fontoj devenas el la gotika epoko, ekz. la kodekso de Faenza (ĉ. 1420), la orgenpecoj el la predikokolekto el Winsen (1431), la orgentabulaturo de Oldenburg de magistro Ludolf Lying (1445) kaj la tabulaturo de Adam Ileborgh el Stendal (1448). El la epoko de fundamenta ŝanĝo de la muziko ekde la mezepoko al la renesanco devenas la por tiamaj cirkonstancoj tre ampleksa [[Bŭheimer Orgelbuch]] (orgenlibro de Bŭheim, 1460/1470). En la 16-a jarcento aperis jam multnombraj, [[Tabulaturo|entabulaturigitaj]] orgenpecoj. La orgenmuziko travivis sian unuan florepokon. Konataj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. [[Arnolt Schlick]] (~1460~1521), [[Leonhard Kleber]] (~1495–1537), [[Hans Kotter]] (~1485–1541), [[Antonio de Cabezón]] (1510–1566) kaj [[Jacob Paix]] (1556–1623?). Pro la [[Tridekjara Milito]] en ne plu rekonstruebla kvanto perdiĝis fontoj kaj orgenoj el mezepoko kaj renesanco.
 
Dum la [[Baroko|barokepoko]] la orgenmuziko trapasis sian duan kulminon. La tiutempe plene perfektigitaj, laŭregione tre diferencaj orgentipoj sekvigis respektive multspecan kaj same varian orgenmuzikon. Orgenmuziko el la barokepoko estas ankoraŭ nuntempe fiksa ero de multaj orgenkoncertoj, kion kaŭzas, ke el tiu tempo multaj fontoj, sed ankaŭ kelkaj orgenoj, transdaŭris ĝis hodiaŭ. La plej famaj reprezentantoj el ĉi tiu epoko estas [[Heinrich Scheidemann]] (1596-1663), [[Franz Tunder]] (1614-1667), [[Johann Adam Reincken]] (1623-1722), [[Dietrich Bŭtehude]] (1637–1707), [[Vincent Lübeck]] (1654-1740), [[Georg Böhm]] (1661-1733) kaj [[Nicolaus Bruhns]] (1665-1697) en la nordgermana regiono, [[Samuel Scheidt]] (1587-1654), [[Johann Pachelbel]] (1653–1706), [[Johann Kuhnau]] (1660-1722), [[Friedrich Wilhelm Zachow]] (1663−1712), [[Johann Gottfried Walther]] (1684–1748) kaj laste, sed ne balaste [[Johann Sebastian Bach]] (1685–1750) en la mezgermana regiono, [[Johann Jakob Froberger]] (1616-1667), [[Johann Caspar Ferdinand Fischer]] (~1665–1746) kaj [[Gottlieb Muffat]] (1690–1770) en la sudgermana regiono, [[Jan Pieterszoon Sweelinck]] (1562-1621) en Nederlando, [[François Couperin]] (1668–1733) en Francio kaj [[Juan Cabanilles|Juan Bautista José Cabanilles]] (1644–1712) en Hispanio.
 
[[Dosiero:Paix1.jpg|thumbeta|200px|{{Audio|Paix1.ogg|Jacob Paix}} (1556–1623?) (eld.):''Ein gůter newer Teutscher Tantz'']]
Kiam finiĝis la barokepoko meze de la 18-a jarcento, la intereso pri orgenoj ege malpliiĝis. post longa paŭzo dum la klasikisma epoko la orgenmuziko travivis sian trian kulminon en la epoko de la [[romantikismo]], en kiu krom la revekiĝinta intereso pri malnovaj formoj ligataj kun la nova tonlingvo ankaŭ evoluis la simfonia orgenmuziko. Plej famaj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. [[Felix Mendelssohn Bartholdy]] (1809–1847), [[Johannes Brahms]] (1833–1897) kaj [[Max Reger]] (1873–1916) en Germanio, [[César Franck]] (1822–1890), [[Jacques-Nicolas Lemmens]] (1823-1881), [[Alexandre Guilmant]] (1837-1911) kaj [[Charles-Marie Widor]] (1844–1937) en Francio.
 
Linio 269 ⟶ 268:
=== Solista orgenludado kaj improvizado ===
{{ĉefartikolo|Listo de orgenkomponistoj|Liturgia orgenludado}}
[[Dosiero:Malcolm McGrath on Knox College pipe organ imgp8975p.jpg|thumbeta|leftmaldekstra||Orgenisto je la ludotablo]]
La solokomponaĵoj estas la plej arta inklino de orgenisto. Ekde la barokepoko iliaj plej gravaj formoj estas: [[preludo]], [[tokato]], [[Fantazio (muziko)|fantazio]], [[voluntario]], [[tiento]], [[ĉakono]], [[pasakaljo]], [[riĉerkaro]], [[fugo]], [[variacio]]j, [[suito]], [[sonato]], [[triosonato]] kaj [[orgensimfonio]]; je kio ankaŭ ofte troviĝas kombinaĵoj de fugo kun antaŭa plua peco (ekz. preludo, tokato aŭ fantazio). Ĉi tiujn orgenaĵojn oni nomas „libera“ orgenmuziko, ĉar ili baziĝas sur temoj, kiujn la komponisto libere verkas. Krome ekzistas ĥoralligitaj komponaĵoj pri [[Liturgia orgenludado|liturgiaj]] [[Temo (muziko)|temoj]]: [[Gregoria ĉanto|gregoriaj ĉantoj]] respektive [[Protestantismo|protestantaj]] kaj [[Romkatolikismo|katolikaj]] [[himno|ekleziaj kantoj]], kiuj parte ankaŭ estas komponitaj laŭ la antaŭe priskribitaj formoj. Ofta formo de la orgenaranĝo de plejofte protestanta eklezia kanto estas la [[Liturgia orgenludado#Ĥoralpreludo|ĥoralpreludo]].
 
Linio 286 ⟶ 285:
=== Ludotekniko ===
 
[[Dosiero:Buchner.png|thumbeta|300px|La komenco de orgenkomponaĵo el la ''„Fundamentbuch“'' (fundamenta libro) de [[Hans Buchner]], tabulaturo kaj transskribaĵo kun originala fingrado]]
 
[[Dosiero:Buchner.png|thumb|300px|La komenco de orgenkomponaĵo el la ''„Fundamentbuch“'' (fundamenta libro) de [[Hans Buchner]], tabulaturo kaj transskribaĵo kun originala fingrado]]
 
Por la tekniko de la klavarludado la ''prempunkto'' de la klavoj estas decida. Je mekanikaj orgenoj ĝi troviĝas pli komenca al la klavovojo (kiel ĉe la [[klaviceno]]), ĉar oni unue devas superi la premon pezantan sur la valvo. Ĉikaze oni povas influi la ek- kaj elsonadon de la fajfilo. Jen klara diferenco al piano, je kiu la kordo estas frapata nur fine de la klavovojo kaj la svingo de la klavo destinas la kvaliton de la dum tio ekestanta sono. Tial oni preferas ĉe orgeno la el-fingran ludadon, se la bezonata fortostreĉo permesas tion, malsame kiel ĉe la pianludado, je kiu oni levas la manon por ĉerpi svingon por la fingrofrapo.
Linio 338 ⟶ 336:
* [[Registro (orgeno)]], [[Listo de orgenregistroj]]
* [[Eklezimuzikisto]]
 
 
 
'''Variantoj kaj parencaj instrumentoj'''
Linio 351 ⟶ 347:
 
== Fontindikoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Literaturo ==
Linio 391 ⟶ 387:
{{elstara}}
{{ADLS|2008|45}} <!-- kaj 46 -->
 
{{Tradukitaĵo|de|Orgel|revizio=40932057|enmetrevizio=1512802}}
 
[[Kategorio:Orgeno| ]]
Linio 399 ⟶ 397:
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|bg}}
{{Tradukitaĵo|de|Orgel|revizio=40932057|enmetrevizio=1512802}}