Karlo la Brava: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e esperantigado, anstataŭigis: thumb| → eta| (6), |left| → |maldekstre|,
(7)
Linio 1:
[[Dosiero:Karl der Kühne.jpg|thumbeta|Karlo la Brava, ĉ. 1460, pentrita de [[Rogier van der Weyden]]]]
Kiam li ekregis [[Burgonjo]]n, ĝi jam estis unu el la grandaj potencoj en Eŭropo, kaj la vivo ĉe la burgonja korto tre luksa. Lia regno inter [[Francio]] kaj [[Habsburgoj|Germanio (la Habsburga regno)]] tamen havis tre grandan mankon: ĝi estis disigita en la ''"subaj landoj"'' (en la loka lingvo "Nederlande", kiu konserviĝis en la hodiaŭa landnomo "[[Nederlando]]") kaj la ''"supraj landoj"'' sen interkonekto.
Kiel siaj antaŭuloj Karlo klopodis pligrandigi sian landon, aparte akiri konekton inter la disaj landpartoj. Sed li ne faris tion per prudenta politiko, sed ĉefe per militiroj ([[Burgonja Milito]]), kiuj finiĝis per lia malvenko kaj lia morto en la [[batalo de Nancio]]. Li estis la lasta duko de Burgonjo.
Linio 9:
== Familio ==
Karlo havis proksimajn familiajn rilatojn al la grandpotencoj de sia tempo:
* flanke de sia patro [[Filipo la Bona]] (1396–1467) Karlo estis pranepo de [[Johano la 2-a (Francio)|franca reĝo Johano la Bona]]
* flanke de sia patrino [[Isabela de Portugalio]] (1397–1471) li estis praido de la [[Eduardo la 3-a (Anglio)|angla reĝo Eduardo la 3-a]].
[[Dosiero:Van der weyden miniature.jpg|thumbeta|250px|Vivo ĉe la Burgundia korto
Karlo kiel knabo, starante apud sia patro Filipo la Bona. Rogier van der Weyden 1447-8]]
Lia kromnomo ''"la brava"'' (aŭ ''"la aŭdaca"'') ne nur aludis lian kuraĝon kaj [[riskemo]]n en la multaj bataloj, sed ankaŭ lian [[orgojlo]]n. Kontraŭ sieĝitaj aŭ venkitaj urboj li kondutis kruelege.
La plej grandajn konfrontadojn li havis kun la franca reĝo [[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la 11-a]]. Karlo kaj Ludoviko estis foraj kuzoj kaj konis unu la alian de junaĝo, ĉar Ludoviko vivis dum kvin jaroj ĉe la korto de Burgonjo (li dufoje estis komplotinta kontraŭ sia patro, la franca reĝo [[Karlo la 7-a (Francio)|Karlo la 7-a la Venkanto]] kaj pro tio ekzilita al Burgonjo) kaj post la edziniĝo de [[Isabela de Bourbon]] fariĝis bofrato de Karlo la Brava. Evidente ambaŭ havis grandan malsimpation unu por la alia.
Karlo la Brava edziĝis trifoje:
* Katarina de Valois
[[Domo de Valois|Valezianino]], vivis 1428–1446, ∞ 1440-1446, la geedziĝo neniam estis plenumita
* Isabela de Bourbon
[[Burbonoj|Burbonino]], vivis 1436–1465, ∞ 1454-1465
* Margaret de York
[[Jorkoj|Jorkanino]], vivis 1446–1503, ∞ 1465-1477
Heredanto de Karlo la Brava estis la sola filino [[Marie de Bourgogne|Maria]] (1457-1482), edziniĝis en aŭgusto 1477 al la estonta imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano]], tiel Karlo la Brava estis praavo de [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestro Karlo la 5-a]].
== Vivo ==
[[Dosiero:Karte Haus Burgund Verwaltu.png|thumbeta|250px|La regno de Karlo la Brava]]
[[Dosiero:Karte Haus Burgund 5.png|thumbeta|250px|Burgonjo post la morto de Karlo la Brava]]
Karlo ricevis de la malsana patro la potencon en Burgonjo jam la {{daton|12|aprilo|1465}} kaj post ties morto du jarojn poste heredis la landon kaj fariĝis [[listo de dukoj de Burgonjo|duko de Burgonjo]].
Lia regejo konsistis el la ''"supraj landoj"'': [[Burgonjo]] mem, [[Franĉ-Konteo]] kaj [[Graflando Nevers]], sed plie Karlo heredis aron de teritorioj ĉe la norda maro, la ''"subajn landojn"'' (hodiaŭa [[Benelukso]]).<ref>'''Notu''': La hodiaŭa nomo de [[Nederlando]], kiu en la [[nederlanda lingvo]] signifas ''"subaj landoj"'' ankoraŭ entenas la rememoron pri la Burgundia epoko en ĝia historio.</ref>
Supraj kaj subaj landoj ne estis ligitaj, la duko do devis trapasi landon de alia suvereno por viziti ĉiujn partojn de sia regejo.
Same kiel jam siaj antaŭuloj Karlo dekomence celis pligrandigi sian regejon. Li aparte avidis teritoriojn por ligi la nordan kaj sudan partojn de Burgonjo kaj koncentrigis siajn klopodojn al la Ĉampanjo kaj al Loreno.
* [[Ĉampanjo]]:
Pri Ĉampanjo li preskaŭ atingis sian celon: post militiro en 1465 kontraŭ Francio li atingis [[kontrakto de Conflans|packontrakton de Conflans]], en kiu la venkita franca reĝo [[Ludoviko la 11-a]] promesis al li geedziĝon kun sia tre juna filino Katarina kaj la Ĉampanjon kiel [[doto]]n. Sed tiu geedziĝo ne realiĝis.
* [[Loreno]]:
Karlo konkeris ĝin milite en 1475, sed sekve en la milito perdis sian vivon en la batalo kontraŭ la armeoj de Loreno kaj la ''[[Suba Unuiĝo]]''.
== Sekvoj: la falo de Burgonjo ==
Antaŭe Karlo estis en milito kun ĉiuj najbaraj landoj krom la [[Svisa Ĵurkomunumo]], lia nura aliancano. Sed pro la pruntkontrakto kun Sigismundo (9-a majo 1469) Karlo malfidelliĝis al la konfederacianoj kaj subtenis Sigismundon. Tiuj siavice faris kontrakton de neŭtraleco kun la franca reĝo [[Ludoviko la 11-a]], la ĉefa malamiko de Karlo la Brava (23-a septembro 1470 en [[Tours]]).
[[Dosiero:162Sigmund verpfändet BSE an Karl v Burgund.jpg|thumbeta|leftmaldekstre|250px|[[Sigismundo (Tirolo)|Sigismundo]] lombardas aŭstriajn landojn en Alzaco al [[Karlo la Brava]], 1469]]
Karlo, do, regis Alzacon kaj Brisgovion por tie trovi novajn enspezojn. Li instalis [[Peter von Hagenbach]] kiel [[vokto]]n. Tiu starigis severegan reĝimon kaj postulis novan imposton (''"malbona fenigo"'', por financi la militon kontraŭ Loreno), kies kolekto estis efektivigita draste (en Thann tri civitanoj estis ekzekutitaj). La vokto fariĝis malamegata homo, ribelemo de la subpremitoj kreskis.
En 1473 Sigismundo, vidante kiom multe Karlo enspezas el la pruntitaj regionoj, volis reaĉeti sian pruntaĵon, kion Karlo rifuzis - spite al kondiĉoj de la pruntkontrakto.
En 1474 Sigismundo aliĝis al la "[[Suba Unuiĝo]]", kiun fondis kvar alzacaj [[imperia urbo|imperiaj urboj]] [[Strasburgo]], [[Bazelo]], [[Kolmaro]] kaj [[Sélestat|Schlettstatt]] por kontraŭstari la ekspansiemon de Karlo: la urboj donis al Sigismundo krediton de 76.000 [[guldeno]]j, kaj Sigismundo kaj la svisoj faris packontrakton ("eterna direkto"), en kiuj ambaŭ partioj respektis la posedaĵon de la alia.
[[Ludoviko la 11-a]] - kies kromnomo ''"la araneo"'' aludas lian emon ŝpini politikajn intrigojn - ne rekte aliĝis al la alianco, sed instigis la svisan urbon Bern kontraŭ Karlo kaj promesis financan kaj armean helpon.
Nun la subpremitaj Alzacanoj vidis bonan ŝancon por ribelado: ili certis pri subteno de la Suba Unuiĝo, kaj Karlo estis for en militiro en Rejnlando kontraŭ urbo [[Neuss]]. Dum la [[insurekcio]] ili sukcesis kapti la vokton Hagenbach. Li estis arestita, kondamnita al morto kaj ekzekutita en Breisach la {{daton|9|majo|1474}}.
Kiam Karlo la Brava ricevis informojn pri la ribelado, li sendis Stephan von Hagenbach, la fraton de la ekzekutito, al [[Sundgau]] kun armeo de 6.000 soldatoj. De la 18-a aŭgusto 1474 ili komencis sisteme detrui 30 vilaĝojn kaj urbetojn en suda Alzaco kaj en regiono de [[Berno]]. Unu semajnon poste la armeo de la Suba Unuiĝo reagis, sekvis aro da bataloj ([[Burgonja Milito]] 1474-1477: [[batalo de Héricourt|Héricourt]] - [[batalo de Planta|Planta]] - [[Grandson]] - [[Batalo de Morato|Morato]] - [[Nancio]]) kun pli kaj pli granda fiasko por Karlo, kiu en sia lasta batalo ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477 estis mortvundita. Lia kadavro estis trovita nur post tri tagoj, mutiligita de lupoj. Lia tombo troviĝas en la ''preĝejo de nia kara sinjorino'' en [[Bruĝo]].
Post la morto de Karlo lia filino Maria heredis Burgonjon.
Linio 57:
== Titoloj ==
[[Dosiero:Heeresordnung1473 fol 5r.jpg|thumbeta|La blazonoj de Karlo la Brava abundas.]]
Ĉiujn siajn titolojn Karlo portis ĝis sia morto la 5-an de januaro 1477.
* [[Dosiero:Blason Charolais.svg|20px]] 1433: '''Karlo la 1-a ''', [[Charolais|Grafo de Charolais]]