Orient-sudana savano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
 
== Urbaj areoj kaj setlejoj ==
En Kameruno la ekoregiono pli-malpli kongruas kun la Norda Provinco, kie Nacia Parko Benue kaj Nacia Parko Buba-Njida gastigas iujn el la minacataj specioj supre menciatajn. En Ĉado la orient-sudana savano kovras la sudon inkluzive de la industria urbo [[Moundou]], la dua plej granda ĉada urbo, la nafturbo Doba kaj la [[Kotono|koton]]kreskigaj urboj [[Sarh]] kaj Pala. En Centrafrica Republiko la ekoregiono kovras la maldense enloĝatan nordan parton de la lando; la pli grandaj urboj inkludas Bossangoa-n. En Sud-Sudano, okcidente de la [[saharaj inunditaj herbejoj]] (aŭ ''Sudd''), la orient-sudana savano kovras la areon de Bahr el Ghazal kiu enhavas la urbon [[Vav]]. Oriente de ''Sudd'' la ekoregiono iras norden-suden ekde norda Ugando, tra sud-orienta Sudano oriente de Blanka Nilo (inkluzive de la areo ĉirkaŭ la sudaj urboj [[Ĵubo]] kaj Orienta Ekvatorio ĉirkaŭ Torit), kaj plue laŭlonge de la sudana-etiopa landlimo. Tie ĉi en Gambela situas la proponata Nacia Parko Gambela. Multe de tiu areo estas la ejo de bataloj dum la lastaj dekjaroj kaj estas diversfaze rekonstruanta.
 
== Protektado ==