La [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF) limdifinis tri diferencajn punaajn [[ekoregiono]]jn :
*: [[Neotropiso|NT]]1001 [[Centr-andaj sekaj punaoj]] (Argentino, Bolivio, Ĉilio) – Plejofte en la suda parto de Centraj Andoj laŭlonge de la okcidenta montoĉeno de Bolivio. Estas malmulte da agrikulturo <ref name=Lentz2000 />.
*: NT1002 Centr-andaj punaoj (Bolivio, Peruo) – Kovrante plimulton de suda Peruo, la regiono estas superregata de [[arbustaro]]j kaj veprejoj de ''Parastrephia lepidophylla'' <ref name=Lentz2000 />.
*: NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj (Bolivio, Peruo) – Kun ĉirkaŭ 1 000 mm da [[precipitaĵo]] jare, ĝi emas esti okupata de herboj miksitaj kun gresoj, likenoj, muskoj, kaj filikoj. Humidaj areoj havas junkacojn kaj ciperacojn. La [[arbaro]]j de ''Polylepis'' de antaŭ 10 000 jaroj verŝajne estis forigitaj per [[fajro]] por agrikulturo kaj paŝtado. Multaj areoj estas kultivataj. Ĝi etendiĝas ekde nord-centra Peruo, estas najbara al paramoj, kaj atingas en la sudoriento ĝis laŭlonge de la orienta altebenaĵo de Bolivio <ref name="Lentz2000">{{en}} {{cite book|title=Imperfect balance: landscape transformations in the Precolumbian Americas|editor=David L. Lentz|publisher=Columbia University Press|location=New York|year=2000|pages=292–294|isbn=0-231-11157-6}}</ref>.