Rektangula gotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Post kiam la dekoracia entuziasmo per uzado de liberaj rioj kaj arbitraj flankripoj estis atinginta certan naturan finan punkton, komencis kontraŭmovo, kiu volis distancigi sin klare de la ornamgotiko per strikta kaj rektangul-rigida liniado. Se oni tamen rigardas la volbojn de kelkaj ĉambroj kaj klostroj de la rektangula gotiko sen historia partieco, eble estus pravigebla la eldiro, ke jen temas pri ornama plikreskigo per aliaj rimedoj.
 
Malgraŭ ĉio – aŭ ĝuste pro tio – oni rigardas la rektangulan gotikon kiel la anglan nacian stilon, kiu regis sendisputate pli o ducent jaroj sen transalti sur la kontinenton. Ĝiaj bazaj formoj, difinitaj per la akcentado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj, de maldikaj apogiloj en la [[ornamripo]]-fenestroj, ne estis transigeblaj sur la tiaspecan volbokonstruon. Tute novaj volboformoj fakte ne estis malvolvataj. Sed oni ŝanĝis la kutimajn modelojn laŭ maniero, kiu pli deduktigas lertan ruzecon kaj delikatan spacosenton ol abstraktan deturniĝo de la ornama troeco. Tio tamen validas nur por la meza navo. La flankvolboj ofte estis klare separataj per ornamriparo en la arkaĵeroj. En la meza navo vando kaj volbo estis videble treege kuntirataj, la formado de la volbo orientiĝas je la ordigaj elementoj de la fenestroj. Dum kiam la ornamgotiko celis unuecigon de ĉiuj spacoj, la rektangula gotiko celis nur unusolan spacon, plejofte la mezan navon.
== Literaturo ==
* James H. Acland: ''Medieval Structure. The Gothic Vault''. University Press, Toronto 1972, ISBN 0-8020-1886-6.
* Issam Eldin Abdou Badr: ''Vom Gewölbe zum räumlichen Tragwerk''. Dielsdorf 1962 (Samtempe doktortezo, ETH Zuriko).
Linio 15 ⟶ 16:
* Nikolaus Pevsner: ''Europäische Architektur. Von den Anfängen bis zur Gegenwart''. 9-a eldono Prestel, Munkeno 2008, ISBN 978-3-7913-3927-6.
* Wim Swaan: ''Kunst und Kultur der Spätgotik. die europäische Bildkunst und Architektur. Von 1350 bis zum Beginn der Renaissance'' („The late Middle Ages“). Herder, Freiburg/B. 1978, ISBN 3-451-17928-8.
 
==Ekzemploj==
* abatopreĝejo en Bath