Malfermi la ĉefan menuon
Abatopreĝejo de Bath

Rektangula gotiko estas ekzemplo de malfrua gotika arĥitekturo, kiu estas tipa por Anglujo. Thomas Rickman unuafoje uzis la terminon en sia libro An Attempt to Discriminate the Styles of English Architecture from the Conquest to the Reformation („Provo distingi la anglajn arĥitekturajn stilojn ekde la konkero ĝis la reformacio“).

La rektangula stilo postsekvas la fruanglan kaj la ornamgotikon kaj estas per tio la tria angla stilo de gota arĥitekturo. Ĝi estis aplikata ĉefe en la periodo inter 1350 kaj 1520. La nomo rilatas kun la rektaj linioj de la bastonaroj, kiuj ordigas la altajn fenestrojn kaj murojn. Tipa por ĉi tiu stilo estas ankaŭ la ventumilvolbo (Vidu apudan bildon), kiu sin prezentas en sia pura formo en la abatopreĝejo de Bath.

La rektangula gotiko kaj volbokonstruoRedakti

 
Halo Westminster

Post kiam la dekoracia entuziasmo per uzado de liberaj rioj kaj arbitraj flankripoj estis atinginta certan naturan finan punkton, komencis kontraŭmovo, kiu volis distancigi sin klare de la ornamgotiko per strikta kaj rektangul-rigida liniado. Se oni tamen rigardas la volbojn de kelkaj ĉambroj kaj klostroj de la rektangula gotiko sen historia partieco, eble estus pravigebla la eldiro, ke jen temas pri ornama plikreskigo per aliaj rimedoj.

Malgraŭ ĉio – aŭ ĝuste pro tio – oni rigardas la rektangulan gotikon kiel la anglan nacian stilon, kiu regis sendisputate pli o ducent jaroj sen transalti sur la kontinenton. Ĝiaj bazaj formoj, difinitaj per la akcentado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj, de maldikaj apogiloj en la ornamripo-fenestroj, ne estis transigeblaj sur la tiaspecan volbokonstruon. Tute novaj volboformoj fakte ne estis malvolvataj. Sed oni ŝanĝis la kutimajn modelojn laŭ maniero, kiu pli deduktigas lertan ruzecon kaj delikatan spacosenton ol abstraktan deturniĝo de la ornama troeco. Tio tamen validas nur por la meza navo. La flankvolboj ofte estis klare separataj per ornamriparo en la arkaĵeroj. En la meza navo vando kaj volbo estis videble treege kuntirataj, la formado de la volbo orientiĝas je la ordigaj elementoj de la fenestroj. Dum kiam la ornamgotiko celis unuecigon de ĉiuj spacoj, la rektangula gotiko celis nur unusolan spacon, plejofte la mezan navon.

Jen ni okupiĝu pri specifaj elformaĵoj de la retaj kaj stelaj volboj jam ekzistantaj en iliaj bazaj formoj kaj pli malfrue pri la maturaj ventumilvolboj, kiuj ĉi-kampe prezentas la plej plastikan atingaĵon de la rektangula gotiko.

En Gloucester estas troveblaj ĉiuj elementoj tipaj por la rektangula gotiko. Laŭ Martin Hürlimann ĉi tiu katedralo estas „unu el la plej gravaj kaj enigmaj konstruaj monumentoj de la tuta arthistorio“ [1]. Ĉi tie ekestis „je unu frapo nova formaro“. La rektangula gotiko, kiu komenciĝis en 1330 je Londono, atingas en la ĥorejo de Gloucester (1337–67) unuan supron. La retvoblo ĉi tie konstruita tamen ne montras principan diferencon al tiuj de la ornamgotiko. Apud la verta ripo pasas ĉiuflanke flankaj ripoj. La tuta volbofaco estas tegita de preskaŭ ne travidebla reto da multespecaj ripoj kaj multeco da ŝlosoŝtono. La diagonalripoj pasas al la pokaze postapuda pilastro. Tute simile la retvolbo de la Sinjorino-Kapelo (1472–99), kiu vere estas normana pinta barelvolbo kun flankoĉapoj sen porta funkcio de la riporeto.

La plej famaj elformaĵoj de ĉi tiu ventumilformo troviĝas en la katedralo de Peterborough en la kapeldomo malantaŭ la romanika ĥorejo (1483–1500), en la Anĝelturo de la okcidenta navokruciĝo de la katedralo de Canterbury (1495–1503), en la kapelo de Henriko la 7-a en la Abatejo Westminster, Londono (1503–19) kaj en la kapelo de la Reĝa Kolegio en Kembriĝo (1446–1515). Tie ĉi ni havas unu el la plej belaj rektangulgotikaj haloj entute kun atentoveka harmonio de la tuta arĥitekturo. Plivastige eldiraĵon de Nikolaus Pevsner oni povis diri „ora kaĝo“. La premitaj bendarkoj estas klare reliefigitaj, pro kio ni vidas malgraŭ la gigantaj ventumiloj subdividon en naveroj laŭ la murskemo.

La orienta alo de la klostro konstruita el mielkoloraj ŝtonoj (1351–77) havas krom la kapitulejo de Hereford (1350/60) la plej fruajn plene evoluintaj ventumilvolbojn, per kiuj estis ekipataj ne nur la tuta cetera klostro, sed kiuj estis vojmontraj por la tuta volbokonstruo de Anglujo ĝis en la 17-a jarcento. La ventumilripoj de ĉi tiu formo ofte komparata kun disetendiĝaj trumpetofloroj ne finiĝas je vertoripo, sed havas rondajn limliniojn, tiel ke ekestas klare konturitaj, duonkalikaj ventumilunuoj, kiuj tuŝas sian kontraŭan egalaĵon tangente nur en unu punkto resp. en mallonga linio. La horizontala stelfiguro ankoraŭ libera ĉe la vertoĉapo estis ekipita per taŭgaj formoj, dum kiam inter la ripoj ankaŭ estas enmetita ornamripoj. La profilaj dikecoj de la ripoj estas klare reduktitaj kaj egaligitaj, tiel ke la volbo efikas kiel vasta onduma faco delikate teksita kaj en sia interna strukturo kiel ĉelsistemo, kiu daŭre kaj naturece estigas al si novajn ĉelojn.

La ventumiloj male al la klostro de la katedralo de Gloucester flanke ne povas libere disvolvi, sed intertuŝas en longa transversa vertoripo. Ili havas apud la ekstera, ronda limlinio du kromajn egaldistancajn ringlinioj laŭ la ornamripa ordo de la fenestroj, el kiuj la pli malsupra formas preskaŭ duoncirklon. La kontinuecon de la volbo garantias la kuncentraj ringoj de la ventumiloj, kiuj tegas la tutan facon per ondoformo nenie ĝenata.

La kapelo de Henriko la 7-a montras tre maloftan variaĵon de la ventumilvolbo. Tie fontas el la vando ne duonkaliko, sed ties centro estas tirita en la spacon kaj formas tiel pendovolbon, kiun supre de la malsupra branco krucas kaj portas bendarko, kiu deiras kiel libera arko disde la vando, enpenetras en la kalikon kaj pluiras supre de la videbla volbofaco, preskaŭ kiel ombrelvolbo.

Simila konstrumaniero tia-ampleksa estis unuafoje uzata de 1480 ĝis 83 en la Divinity School en Oksfordo, kie la bendarko tamen restis videbla plenlonge. La londona kapelo ja montras la plej pompan ventumilvolbon. Ĉiu unuopa faco estas ornamita per ornamripoj, ankaŭ la spaco inter malsupra parto de la bendarko kaj murpilastro – do vere „reĝa“ volbo.

Simile aventurema volbosolvo troviĝas en la ĉefa enirejo al la norda transversa navo en Gloucester (alikonstruata gotike de 1337 ĝis 1377). Laŭfome simila al la pendovolboj ĝi tamen estas plejparte ligita kun la vando kaj estas alprenata ĉe la malsupra pinto mallarĝe eliranta en la spacon de arko, kies supra parto superkrucas la portalan malfermaĵon. Hürlimann diras pri stalaktiteca volbo (p. 32).

LiteraturoRedakti

  • James H. Acland: Medieval Structure. The Gothic Vault. University Press, Toronto 1972, ISBN 0-8020-1886-6.
  • Issam Eldin Abdou Badr: Vom Gewölbe zum räumlichen Tragwerk. Dielsdorf 1962 (Samtempe doktortezo, ETH Zuriko).
  • Henning Bock: Der Decorated Style. Untersuchungen zur englischen Kathedralarchitektur der ersten Hälfte des 14. Jahrhunderts (Heidelberger kunstgeschichtliche Abhandlungen/NF; vol. 6). Winter, Heidelberg 1962 (Samtempe doktortezo, Universitato de Heidelberg 1962).
  • Franz Hart: Kunst und Technik der Wölbung. Callwey, Munkeno 1965.
  • Martin Hürlimann: Englische Kathedralen. 3-a eldono Atlantis-Verlag, Zuriko 1956.
  • Nikolaus Pevsner: Europäische Architektur. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. 9-a eldono Prestel, Munkeno 2008, ISBN 978-3-7913-3927-6.
  • Wim Swaan: Kunst und Kultur der Spätgotik. die europäische Bildkunst und Architektur. Von 1350 bis zum Beginn der Renaissance („The late Middle Ages“). Herder, Freiburg/B. 1978, ISBN 3-451-17928-8.

EkzemplojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

FontojRedakti

  1. Hürlimann, Martin: Englische Kathedralen Zuriko 1948, p. 31