Katedralo de Winchester
Katedralo de Winchester troveblas en Winchester, Hampshire kaj estas la plej longa katedralo (169 m) en Anglio. Ĝi bazas je la saksa Sankta Svithun-katedralo, kiun oni trakonstruis dum la episkopo Walkelin (1070–98) en normana stilo. La gotikstila ĉefhalo estiĝis en la 14-a jarcento, dum episkopoj de William of Edington kaj William of Wykeham. La katedralo baziĝas sur fostoj je aluvioj de la rivero Itchen kaj oni devis fortigi la bazojn en la 20-a jarcento.
Katedralo de Winchester | ||
---|---|---|
anglikana katedralo [+] | ||
Lando | Granda Britio | |
Koordinatoj | 51° 3′ 39″ N, 1° 18′ 48″ U (mapo)51.060722-1.313333Koordinatoj: 51° 3′ 39″ N, 1° 18′ 48″ U (mapo) | |
Katedralo de Winchester | ||
Vikimedia Komunejo: Winchester Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La plej frua parto de la nuna katedralo estas la kripto el la 12-a jarcento. La konstruo de centra turo komenciĝis en 1202 kaj montras normanajn arkitekturajn trajtojn. La katedralo estis konstruita dum la 14-a, 15-a, 16-a jarcentoj, restaŭrado okazis inter 1905–1912.
La katedralo entenas restaĵojn de Sankta Swithun, episkopo el la 9-a jarcento kaj de Alfredo la Granda, Vilhelmo la 2-a (1100).
Eventoj
redaktiGravaj eventoj en la katedralo:
- kronado de Eduardo la Konfesanto (1043)
- geedziĝo de Edvardo kun Edith (1045)
- kronado de Matilda de Flandrio (1068)
- kronado de Henriko la Juna Reĝo kaj sia reĝino, Marguerite (1172)
- dua kronado de Rikardo la 1-a (1194)
- Geedziĝo de reĝo Henriko la 4-a kaj Johana de Navaro (1403)
- Geedziĝo de reĝino Maria la 1-a kaj reĝo Filipo la 2-a (1554)
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala paĝo
- virtuala vizito Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine