Fruangla gotiko

(Alidirektita el Angla frugotiko)

Fruangla gotiko resp. angla frugotiko estas la stilo de la Gotika arĥitekturo en Anglujo en la periodo inter proksimume 1170 kaj proks. 1240.[1]

La katedralo de Salisbury estas plej bona ekzemplo por la angla frugotiko, escepte la turon el la 14-a jarcento)

Apartaĵoj redakti

Ĝeneralaĵoj redakti

La datigo estas – kiel ofte je arthistoriaj epokoj – malsama depende de la aŭtoro. Nikolaus Pevsner datigas la fruanglan gotikon de 1190 ĝis 1250. Thomas Rickman, kiu kreis ĉi tiun terminon en sia verko Attempt to Discriminate the Style of Architecture in England (Provo distingi la arĥitekturan stilon en Anglujo; 1812–1815), datigas 1189 ĝis 1307.

La angla frugotiko sekvis la normane romanikan epokon, kaj ĝin sekvis la epoko de la ornamita aŭ dekoracia stilo. La frugotiko angla tamen originas en la ĉirkaŭaĵo de Parizo ekde proks. 1130. En Anglujo la stilo komence do nomiĝis franca stilo.

La komenco de gotika arĥitekturo en Anglujo estas supozata ĝenerale per la orienta fina konstruaĵo de la katedralo de Canterbury en 1175 – estrate de Vilhelmo de Sens –, la vera angla gotiko tamen, la angla frugotiko, komenciĝis per la novkonstruo de la katedraloj de Wells en 1180 kaj la katedralo de Lincoln en 1192. Precipe en la volbokonstruo Anglujo surpasis nun tute apartajn vojojn. Ĝi ja transprenis de Francujo ĝian propran inventon de krucoripa volbo, uzas ĝin tamen preskaŭ ne laŭ ĝia simpla, origina formo, sed malvolvas formoj, kiuj ne trovas imitadon sur la kontinento (fine de la 14-a jarcento). Tio validas tamen nur por kadedraloj. La paroĥaj preĝejoj konservis la malferman normanan tegmentotrabaron.

La katedralo de Durham, ekkonstruata en 1093, tenis kiel unua preĝejo de la arthistorio krucoripan volbon en la ĉefa navo (privolbado de la orientaj partoj en 1104, de la okcidenta ĉefnavo proks. 1130).

Al la akcentite horizontala organizado de la spaco la simpla riposistemo ne konvenis. La ripa reto kaj la tuta volbokonstruaĵo ŝanĝiĝis al ĉi tiu celo. Vertaj kaj plektaj ripoj (flankripoj supreniraj ekde la abutmento) pliriĉigis la ĝistiaman sistemon de bendoj kaj diagonalaj ripoj kaj maldensigas per tio ĝian rigidan organizadon. Je tio la verta ripo substrekas la laŭlongan aranĝon de la spacoj, dum kiam la flankripoj suprenirantaj inter diagonalaj kaj ŝildaj ripoj kaj renkontiĝntaj pare ĉe la vertoripo kontribuas al la subpremado de la navera strukturo.

Aldonan teĥnike-konstruan avantaĝon prezentas la ripoj per la plimalgrandigo de la unuopaj volberoj, kiuj nun eĉ pli facile estas masoneblaj. Vertaj ripoj pasas ne nur laŭ direkto de la meza navo, sed ankaŭ povas kunligi rektangule al tio kontraŭe troviĝantajn flankvolberojn, per kio la volbo ne plu ŝajnas subdividita en unuopaj naveroj, sed en kampoj formitaj per la rektangulo de la vertoripoj, kiuj ĉirkaŭas pilastron.

La arĥitekturo de la angla frugotiko estas tipa por multaj konstruaĵoj de la Cistercianoj, kaj en Anglujo kaj en Francujo, kiel ekzemple la abatejoj Whitby kaj Rievaulx en Jorkŝiro. La katedralo de Salisbury estas belega ekzemplo por tiu ĉi stilo. Ĉar ĝi estis konstruata en relative mallonga tempospaco (inter 1200 kaj 1275), preskaŭ ne ekzistas influoj de aliaj stiloj, escepte la fasadon kaj la turon el la 14-a jarcento. Aliaj eminentaj ekzemploj de frua angla gotiko estas la portalo al la katedralo de Ely, la ĉefa kaj transversa navoj de la katedralo de Wells (1225–1240), la okcidenta fasado de la katedralo de Peterborough kaj finfine la suda transversa navo de la katedralo de Beverley.

Okcidenta fasado redakti

Kiel multa el la frua angla gotiko ankaŭ la okcidenta fasado, jen nomata ŝirmfasado, devenas de la normana arĥitekturo de la antaŭa epoko. La ŝirmfasadoj en Anglujo, ekz. en Salisbury, kontrastas tamen la abunde ornamitajn imponajn du-turajn fasadojn disvastiĝintajn en la franca gotiko (Reims kaj Amiens). La malaltaj turoj staras aŭ ĉe-flanke, kiel en Salisbury, aŭ malantaŭ la fasado. Krome la okcidenta fasado de Salisbury efikas per siaj horizontalaj kaj vertikalaj fortolinioj ekvilibra.

Ankaŭ mankas koncentriĝo de bildaro en la portala kampo – kontraste al la konstruaĵoj en Francujo. Tie la plastikoj transprenis la funkcion de arĥitekturaj ordigaj elementoj, tio ĉi tamen en Anglujo estis subpremata. Tie ĉi la skulptaĵo efikas vere enpremitaj en siaj niĉoj asigitaj al ili. Mankas la ornamaĵemaj portalarkoj kaj timpanoj el Francujo. Ankaŭ la pligrandigo de la portaloj sur homkonformaj mezuroj finfine kaŭzis la ekziladon de la plastiko el la ŝirmfasado. Kelkaj arthistoriistoj ekz. John Ruskin diras pri la portaloj „kolombotruoj“.

Anstataŭe la ŝirmfasadoj miksitaj kun koridoroj estis parto de la liturgiaj procesioj. Ili troviĝis supre de la portalaj zonoj kaj estis atingeblaj per vojetoj en la angulaj turoj. En Wells oni eĉ konstruis duan pasejon en la malsupra pozicio de la mezgabloj. Eble tiuj ĉi pasejoj utilis dum la grandaj palmofestaj procesioj kiel tribuno por kantistoj kaj muzikistoj.

Ekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Komparu: Günter Kowa: Early English. En: Architektur der Englischen Gotik. DuMont, Kolonjo, 1990; Ute Engel: Architektur der Gotik in England. En: Rolf Toman (eldoninto): Gotik – Architektur. Skulptur. Malerei. Tandem Verlag, 2004, pj. 118–136

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • B. Chichy: Innenarchitektonische Sonderformen der frühgotischen Kathedralbaukunst in England. Dissertation, Tübingen 1952
  • L. Grodecki: Architektur der Gotik. Stutgarto 1976
  • Susanne Schünke: Entwicklungen in den Chorformen englischer Kirchen vom 11. bis ins 13. Jahrhundert. Doktortezo, Universitato je Kolonjo, Kolonjo 1987
  • Otto von Simson: Das Mittelalter II. (= Propyläen-Kunstgeschichte Bd. 6. Frankfurto ĉe Majno – Berlino [1972] 1990). En ĝi: T.S.R. Boase: Englische Kunst (Architektur)
  • G.B. Webb: Architecture in Britain: The Middle Ages (= Pelican History of Art). Harmondsworth 1956