Vilhelmo de Sens (mortinta la 11-an de aŭgusto 1180) estis franca arĥitekto de la 12-a jarcento, kiu famiĝis aparte pro sia laboro je la konstruado de la katedralo de Canterbury.

Vilhelmo de Sens
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Sens,  Reĝlando Francio
Morto 11-an de aŭgusto 1180 (1180-08-11) (-20-jaraĝa)
en Canterbury
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Katedralo de Canterbury
vdr

Vivo redakti

Pri sia devenloko kaj lia naskiĝdato nenio estas konata. Eble li devenis de Sens. Ekde proksimume 1136 li membris en la tiea katedralkonstrua metiejo. Li laboris kiel ŝtontajlisto kaj laborestro ĉe diversaj konstruejoj en la franca regno. En la jaro 1174 oni irigis lin al Canterbury por la konstruado de la tiea katedralo. Li novkonstruis la ĥorejon de la preĝejo, per kio li enkondukis la unuan anglan fazon de gotiko, la anglan frugotikon. Sub la konstruestreco de Vilhelmo de Sens la monaĥo Ĝervazo verkis – krom abato Suger – unu el la malmultaj konserviĝintaj siatempaj raportoj pri la konstruado de gotikaj katedraloj, la tiel nomatan „Ĝervazo-Raporton“. En la jaro 1178 Vilhelmo de Sens falegis de skafaldo kaj suferis gravajn vundojn. La pluan konstruadon li povis kontroli nur ekde sia malsanula lito. En 1179 li revenis al Francujo kaj supozeble al Sens, kie li mallongan tempon poste mortis.

Eksteraj ligiloj redakti