Ornamita gotiko

(Alidirektita el Dekoracia gotiko)

Ornamita gotikodekoracia Gotiko estas fazo en la gotika arĥitekturo de Anglujo, kiu laŭ Nikolaus Pevsner daŭris de 1250 ĝis 1370. La terminon uzis Thomas Rickman unuafoje uzis en sia verko „An Attempt to Discriminate the Styles of Architecture in England“ (Provo distingi la arĥitekturajn stilojn en Anglujo; 1812–1815). Li datigis la stilfazon de 1307 ĝis 1377, sed kiel ofte je arĥitekturaj stiloj ekzistas supermetiĝoj inter la unuopaj periodoj, aparte je grandaj konstruaĵoj kiel katedraloj, kies longaj konstrutempoj per si mem povis efiki, ke diversaj stilaj idealoj esprimiĝis.

Fasado de la katedralo de Lichfield

Stilaj karakterizaĵoj redakti

En la malfrua 13-a jacento okazis en la eklezia konstruado la ŝanĝo de angla frugotiko al la dekoracia stilo. Destinis tion la enkonduko de la ornamripoj transprenataj el la franca gotiko, kiuj unuafoje aperis en la priorejo Binham kaj en la abatejo Westminster en Anglujo. En la frua fazo de la ornama stilo superregis pli simplaj geometriaj cirkloformoj, pli malfrue ekestis konveks-konkave kurbaj formoj.

Dua grava distingilo estas la abundo da dekoracio, kiu tegas kiel eble ĉiujn facojn, arkojn kaj gablojn – ekzemple kiel folia skemo. En ĉi tiu ornamemo oni povus rigardi reekprenon de anglosaksa arta tradicio. Tiuj ĉi foliformoj ne estas imitaĵoj de la naturo, sed klare stiligitaj kaj memoras ofte pri zostero. Je la formado de la spaco la ornamstilo preferas la neatenditan travidon, aparte en diagonalajn direktojn.[1]

Sur la kontinento samtempe estis observebla la turniĝo al la radioforma stilo, kiu daŭris de proks. 1260 ĝis 1370. Ĝi unuafoje aperis en la 1230-aj jaroj je la novkonstruado de la baziliko Sankta Dionizo kaj de la Sankta Kapelo en Parizo. La angla gotiko ne laŭiris tiun ĉi modelon, sed plu malvolvis memstare dekoraciajn elementojn.

La ĉefverkoj de la ornamstilo estas la ĥorejoj de la katedralo de Bristol (ekde 1298) kaj la katedralo de Wells (proks. 1290 ĝis 1340), la Sinjorino-Kapelo kaj la navkruciĝo-oktogono de la katedralo de Ely (1321-1353), la kapitulejo en Southwell (fine de la 13-a jarcento), krome la ĥorbariloj en Lincoln kaj la ĥorseĝaro en Exeter.

La stelo- kaj ventumilo-volboj de la katedralo de Lincoln ja estis jam forlasintaj la originan krucoripan strukturon kaj per tio trarompinta la limiĝo al nure konstrunecesaj elementoj, estis tamen en la uzo de siaj rimedoj ankoraŭ relative ŝparemaj kaj „klasikaj“. La ornamita stilo plifortigis – konforme al sia nomo – ĉi tiun tendencon kaj kreis per enkonduko de flankripoj, kiuj nek deiras de la abutmentoj nek de la finŝtono, je la komenco de la 14-a jarcento volboskemojn, kiu preskaŭ nure havas dekoracian funkcion kaj per kontinua ĉeno el romboj priludas la arĥitekturan klarecon (skemo- aŭ retovolbo). La vere portantaj ripoj ofte nur estas rekoneblaj pro la pli granda profildikeco aŭ pro la grando de la finŝtono, je kiu ili finiĝas. Estis „senskema eksperimentado“ [2], oni ludeme elprovis formi la volbojn pli riĉajn, ekzemple uzante la lumo-ombro-efikon de forte profiligitaj ripoj.

La rigardo per tio jam ne estis direktata de navero al navero, sed sekvis pli la „originon“ de la skemoj kaj iris de abutmento al abutmento. Tiuj estis la novaj pivotoj de la volboformado. Tio ne signifas, ke la dekoracia ludo perdiĝis en detalaĵoj. Male, por ĉi tiu periodo oni pli povas diri pri tendenco al kunfandiĝo de unuopaj spacoj, kio montriĝas precipe en la katedralo de Exeter per manko de navokruca turo kaj de pro tio ne interrompita laŭlonga navaro (kontraste al la pli malfrua rektangula gotiko).

Literaturo redakti

  • Adam, Ernst: Vorromanik und Romanik. Frankfurto 1968
  • Behling, Luise: Gestalt und Geschichte des Maßwerks. Halle 1944
  • Bock, Henning: Der Decorated Style. Untersuchungen zur englischen Kathedralarchitektur der ersten Hälfte des 14. Jahrhunderts. Heidelberg 1962
  • Bond, Francis: Gothic Church Architecture. Londono 1905
  • Bony, Jean: The English Decorated Style. Gothic Architecture Transformed 1250 - 1350. Novjorko 1979
  • Clifton-Taylor, Alec: The Cathedrals of England. Londono 1967
  • Coldstream, Nicola: The Decorated Style. Architecture and Ornament, 1240-1360. British Museum Press 1999. ISBN 978-0-714-12734-7
  • Frankl, Paul: Gothic Architecture. Harmondsworth 1963
  • Kowa, Günter: Architektur der englischen Gotik. Kolonjo 1990
  • Webb, Geoffrey: The Decorated Character of Westminster Abbey. En: Journal of the Warburg and Courtauld Institute XII, 1949. pj. 16-20

Referencoj redakti

  1. Lexikon der Weltarchitektur. Nikolaus Pevsner / John Fleming / Hugh Honour [1966]. Munkeno 1971, p. 222.
  2. Henning Bock (1962)

Vidu ankaŭ redakti