Timpano (arkitekturo)

(Alidirektita el Timpano (arĥitekturo))

En la klasika arkitekturo de la greka-romia antikvo timpano estas triangula spaco inter la tri kornicoj de frontono.

Ankaŭ simila spaco ĉe alistila konstruaĵo, ekzemple super pordo, nomiĝas timpano.

Laŭ Francisko Azorín timpano estas Panelo, ofte triangulforma; inter la modluroj de frontono, de impoŝto k. du apudaj arkivoltoj, de lintelo k. arkivolto.[1] Li indikas etimologion el la greka timpanon (triangulaĵo, triangula muzikilo), kaj de tie la latina tympanum[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
  2. Azorín, samloke.