Rektangula gotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
En Gloucester estas troveblaj ĉiuj elementoj tipaj por la rektangula gotiko. Laŭ Martin Hürlimann ĉi tiu katedralo estas „unu el la plej gravaj kaj enigmaj konstruaj monumentoj de la tuta arthistorio“ <ref>Hürlimann, Martin: ''Englische Kathedralen'' Zuriko 1948, p. 31 </ref>. Ĉi tie ekestis „je unu frapo nova formaro“. La rektangula gotiko, kiu komenciĝis en 1330 je Londono, atingas en la ĥorejo de Gloucester (1337–67) unuan supron. La retvoblo ĉi tie konstruita tamen ne montras principan diferencon al tiuj de la ornamgotiko. Apud la verta ripo pasas ĉiuflanke flankaj ripoj. La tuta volbofaco estas tegita de preskaŭ ne travidebla reto da multespecaj ripoj kaj multeco da [[ŝlosoŝtono]]. La diagonalripoj pasas al la pokaze postapuda pilastro. Tute simile la retvolbo de la Sinjorino-Kapelo (1472–99), kiu vere estas normana pinta [[barelvolbo]] kun flankoĉapoj sen porta funkcio de la riporeto.
 
La plej famaj elformaĵoj de ĉi tiu ventumilformo troviĝas en la katedralo de [[Peterborough]] en la kapeldomo malantaŭ la romanika ĥorejo (1483–1500), en la Anĝelturo de la okcidenta [[navokruciĝo]] de la katedralo de [[Canterbury]] (1495–1503), en la kapelo de [[Henriko la 7-a]] en la [[Abatejo Westminster]], Londono (1503–19) kaj en la kapelo de la [[Reĝa Kolegio]] en [[Kembriĝo]] (1446–1515). Tie ĉi ni havas unu el la plej belaj rektangulgotikaj haloj entute kun atentoveka harmonio de la tuta arĥitekturo. Plivastige eldiraĵon de Nikolaus Pevsner oni povis diri „ora kaĝo“. La premitaj bendarkoj estas klare reliefigitaj, pro kio ni vidas malgraŭ la gigantaj ventumiloj subdividon en naveroj laŭ la murskemo.
 
La orienta alo de la [[klostro]] konstruita el mielkoloraj ŝtonoj (1351–77) havas krom la [[kapitulo|kapitulejo]] de Hereford (1350/60) la plej fruajn plene evoluintaj ventumilvolbojn, per kiuj estis ekipataj ne nur la tuta cetera klostro, sed kiuj estis vojmontraj por la tuta volbokonstruo de Anglujo ĝis en la 17-a jarcento. La ventumilripoj de ĉi tiu formo ofte komparata kun disetendiĝaj trumpetofloroj ne finiĝas je vertoripo, sed havas rondajn limliniojn, tiel ke ekestas klare konturitaj, duonkalikaj ventumilunuoj, kiuj tuŝas sian kontraŭan egalaĵon tangente nur en unu punkto resp. en mallonga linio. La horizontala stelfiguro ankoraŭ libera ĉe la vertoĉapo estis ekipita per taŭgaj formoj, dum kiam inter la ripoj ankaŭ estas enmetita ornamripoj. La profilaj dikecoj de la ripoj estas klare reduktitaj kaj egaligitaj, tiel ke la volbo efikas kiel vasta onduma faco delikate teksita kaj en sia interna strukturo kiel ĉelsistemo, kiu daŭre kaj naturece estigas al si novajn ĉelojn.
 
La ventumiloj male al la klostro de la katedralo de [[Gloucester]] flanke ne povas libere disvolvi, sed intertuŝas en longa transversa vertoripo. Ili havas apud la ekstera, ronda limlinio du kromajn egaldistancajn ringlinioj laŭ la ornamripa ordo de la fenestroj, el kiuj la pli malsupra formas preskaŭ duoncirklon. La kontinuecon de la volbo garantias la kuncentraj ringoj de la ventumiloj, kiuj tegas la tutan facon per ondoformo nenie ĝenata.
 
La kapelo de Henriko la 7-a montras tre maloftan variaĵon de la ventumilvolbo. Tie fontas el la vando ne duonkaliko, sed ties centro estas tirita en la spacon kaj formas tiel pendovolbon, kiun supre de la malsupra branco krucas kaj portas bendarko, kiu deiras kiel libera arko disde la vando, enpenetras en la kalikon kaj pluiras supre de la videbla volbofaco, preskaŭ kiel ombrelvolbo.
 
Simila konstrumaniero tia-ampleksa estis unuafoje uzata de 1480 ĝis 83 en la Divinity School en [[Oksfordo]], kie la bendarko tamen restis videbla plenlonge. La londona kapelo ja montras la plej pompan ventumilvolbon. Ĉiu unuopa faco estas ornamita per ornamripoj, ankaŭ la spaco inter malsupra parto de la bendarko kaj murpilastro – do vere „reĝa“ volbo.
 
Simile aventurema volbosolvo troviĝas en la ĉefa enirejo al la norda transversa navo en Gloucester (alikonstruata gotike de 1337 ĝis 1377). Laŭfome simila al la pendovolboj ĝi tamen estas plejparte ligita kun la vando kaj estas alprenata ĉe la malsupra pinto mallarĝe eliranta en la spacon de arko, kies supra parto superkrucas la portalan malfermaĵon. Hürlimann diras pri [[stalaktito|stalaktiteca]] volbo (p. 32).
 
== Literaturo ==