Plantoscienco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
 
Gravas en la [[17-a jarcento]] la esploro de planta anatomio kaj biologio. [[Marcello Malpighi]] verkis ''Anatome plantarum'' (Anatomio de Plantoj). [[Robert Hooke]] en sia ''Micrographia'' priskribis insektojn kaj plantojn observatajn per [[mikroskopo]], kaj uzis unuafoje la vorton "[[ĉelo]]" ĝuste pri la ĉeloj de iu planto, ĉar ĝi similis al mielĉeloj de [[abelujo]]. [[Antoni van Leeuwenhoek]] aldonis multe da pluaj mikroskopaj observoj, ne nur pri plantoj, sed ankaŭ pri animaloj, bakterioj ktp. [[Rudolf Jacob Camerarius]] skribis ''De sexu plantarum'' (Pri la Sekso de la Plantoj). [[Joseph Pitton de Tournefort]], kiu skribis plurajn verkojn pri plantoscienco, helpis klarigi la difinon de [[genro]].
 
La moderna klasado naskiĝis dum la [[18-a jarcento]]. La sveda [[Karolo Lineo]], kiu fondis la nuntempan metodon por nomi ĉiujn vivaĵojn, estis unue plantosciencisto, kvankam li ankaŭ interesiĝis pri bestoj. En sia verko ''[[Systema Naturae]]'' (la Sistemo de Naturo) li difinis la uzon de du latinaj vortoj por elmontri la genron kaj la specion ([[dunoma nomsistemo]]). En aliaj verkoj (''[[Genera Plantarum]]'', ''[[Philosophia botanica]]'', ''[[Species plantarum]]'') li aplikis pli amplekse sian metodon al multegaj plantojn.
 
La franca [[Georges-Louis Leclerc de Buffon]] estis alia grava sciencisto de la 18-a jarcento. Kvankam li ne konsentis kun Lineo, li ankaŭ uzis la dunoman nomsistemon. Estrante la Reĝan Ĝardenon en [[Parizo]], li multe kontribuis al plantoscienco, ĉefe per sia verko ''Histoire naturelle'' (Natura historio).
 
== Vidu ankaŭ ==