Stéphane Mallarmé: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Stéphane Mallarmé''' (naskiĝis la [[18-a de marto|18-an de marto]] [[1842]] en [[Parizo]] - mortis la [[9-a de septembro|9-an de septembro]] [[1898]] en [[Vulaines-sur-Seine]]) estis [[Francio|franca]] [[poeto]].
 
Li verkis precipe aŭdacajn poemojn, ofte propravole obskurajn, kaj havis grandegan influon super la [[poezio]] de la [[20-a jarcento]]. Li esits kunfondinto kaj gravulo de la movado de [[Simbolismo]].
 
== Vivo ==
Inter 1863 kaj 1893 li instruis la anglan lingvon ĉe la gimnazio ''Lycée Fontanes'' en Parizo. Krome li famiĝis en 1888 kiel tradukanto de la poemoj de [[Edgar Allan Poe]]. Inter liaj plej konataj poemoj nombriĝas ''Après-midi d’un faune'' (1876), kiun muzikigis [[Claude Debussy]] kaj ''Hérodiade'' (1869). Tipe por liaj versada arto estis la mallongigitaj komparoj, la detruo de la sintakso de la franca lingvo kaj la uzo de nekutimaj, en la leksikono trovitaj vortoj. Li elprenis en la lirikaĵoj la aferojn el siaj realaj kuntekstoj kaj metis ilin asocie en novajn konektojn: tiel revelaciiĝu ilia absoluta sekreto.
 
Aliaj verkoj de li estis la prozo-poemoj ''Vers et Prose'' (1893) kaj ''Divagations'' (1897). Li ankaŭ revivigis la formon de la [[rondelo]].
 
== Rondoj de geniuloj ==
Ĉe la famaj akceptoj ĉiun mardon vespere organizitaj de kaj ĉe Mallarmé renkontiĝis la parizaj intelektuloj kaj artistoj por diskuti pri literaturo, arto ka muziko. Intiman amikecon li havis kun Paul Verlaine, Émile Verhaeren, Paul Valéry, André Gide kaj Stefan George; li bone konis Édouard Manet, Joris-Karl Huysmans kaj Villiers de l’Isle-Adam. Krom lirikaĵoj Mallarmé verkis ankaŭ poetikajn artikolojn kaj eseojn.
 
Per la kantociklo por kanta voĉo kaj orkestro ''Pli selon pli – Portrait de Mallarmé'' (1957-1962) [[Pierre Boulez]] kreis muzikan monumenton por li.
 
==Aperis en Esperanto==