Himalaja cedro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
|komunejo =
}}
La '''himalaja cedro''' aŭ '''deodaro''' ('''Cedrus deodara''') estas [[specio]] de [[cedro]] kies naskiĝlando estas okcidenta [[himalajo]], inter orienta [[Afganistano]], norda [[Pakistano]], nord-okcidenta kaj nord-centra [[Barato]], sud-okcidenta [[Tibeto]] kaj okcidenta [[Nepalo]]. Estas ampleksa ĉiamverda konifero kiu kreskas inter 1.500 kaj 3.200 metrojn alte. Lia alteco povas atingi 40-50 m, pli malofte 60. Lia [[trunko]] povas mezuri [[Diametro|diametre]] pli ol 3 [[Metro|m]].
 
La himalaja cedro estas la nacia arbo de [[Pakistano]]. La termino ''Deodaro'' devenas de la [[Sanskrita lingvo|sanskrita]] [[vorto]] ''Devadara'' tradukebla kiel ''Ligno de la dioj''.
== Disvastigo kaj Starejo ==
La [[Himalajo|himalaja]]-cedro hejmiĝas de la okcidenta [[Nepalo]] ĝis la orienta [[Afganio]]. Tie ĝi kreskas en alteco de 1200 m ĝis 3000 m super marnivelo. Ĝi kreskas kaj sur nutraĵriĉaj kaj sekaj [[kalkŝtono|kalkŝtonaj]] grundoj kaj sur acidetaj grundoj.
 
== Priskribo ==
Sub optimaj kondiĉoj la cedro atingas altecon de 35 m. La ĉefaj branĉoj kreskas horizontale kaj havas pendantajn pintojn. La flekseblaj nadloj estas 4 ĝis 5 cm longaj. Ili estas la plej longaj de ĉiu cedro. Junece ili estas blu-verdaj kaj fariĝis en aĝo de ĉ. 25 jaroj pli malhelaj. Ĉe [[longŝoso]] la nadloj kreskas unuope, ĉe [[kurtŝoso]] en faskoj. La pintoj de la nadloj estas travideblaj (karakterizaĵo de la spcio!). La [[strobilo]]j estas starantaj kaj ĉ. 9 cm grandaj kaj 5 ĝis 6 cm larĝaj.
 
<gallery>
Image:Cedrus_deodara_by_Fanghong.jpg|habito
Image:Deodar_shoots.jpg|ŝosoj
Image:Cedrus_deodara1.jpg|arboŝelo
dosiero: Cedrus deodara Manali 2.jpg |ĉe la natura starejo
</gallery>
 
== Utiligado ==
En [[Hindio]] oni uzis la lignon por konstrui ŝipojn. Tial la arbo estis kultivata en [[Anglio]]. La provo malsukcesis, ĉar la kvalito de la ligno ne estis tie kiel en la sudo. La specio estis kultivita ekde 1822 kiel ornamarbo en [[Eŭropo]]. Ofte la arbo ne estas sufice frostrezista en multaj regionoj de Eŭropo.
 
== Kultivaroj ==
Jenaj [[kultivaro]]j estas distingeblaj:
* 'Albospica': [[nordio|nordia]] selektado de 1899 kun junaĝe hel-kremflavaj nadloj, kiu nur fine de la [[vegetperiodo]] fariĝas verdaj.
* 'Argenta': bredita en [[Francio]] kaj 1866 priskribita, kun arĝent-verdaj nadloj.
* 'Aurea': 1866 bredita en [[Unuiĝinta Reĝlando]] , komence orflavaj, poste verdaj nadloj.
* 'Gold Mound': 1982 en [[Kanado]] bredita kultivaro, kiu tre larĝe kreskas. La nadloj estas flave verdaj.
* 'Pendula': ĉ. 1900 en [[Germanio]] bredita kultivaro, kiu kreskas preskaŭ rampanta.
* 'Robusta': klono el Grandbritio, priskribita 1852; kun pendantaj branĉoj kaj hel-bluverdaj nadloj.
* 'Verticillata': ĉ. 1887 en Francujo bredita, en juneco kun impona habito kaj supren montantaj branĉpintoj.
 
== Vidu ankaŭ ==