Katedralo de Ĝirono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
La origina ideo estis konstrui ĝin kiel tri navoj. La propono kontinui ĝin per ununura navo kaŭzis la interrompon de la konstruo kaj intermitan diskuton de respondeculoj kaj teĥnikistoj, kiu daŭris kvindek jarojn. La katedrala kapitulo kunvokis en [[1417]] kunsidon de konstruestroj kaj fakuloj; post aŭdi ties diktaĵon, kvankam plimultece favora al la tri navoj, oni decidis plukonstruadon de ununura navo. Tiu ĉi estis altonta 34 metrojn, kio ĝin faris unika monumento en la monda historio de gotika arĥitekturo.
== La konstruaĵo ==
 
La novkonstruon transprenis la katedralkonstruestro Guillermo Bofill, altrudante kritikan rezonadon respektive la laŭirendan teĥnikon. Tiel oni konstruis la eksternorman navon, kiu longas 50 metrojn, larĝas 23 metrojn kaj altas 34 metrojn. Majstro Bofill ne vidis la finkonstruon, ĉar la lastan sekcion oni konstruis jam [[16-a jarcento]] sub estrado de majstro José Ferrer. En [[1604]] kunfalegis la romanika gablo, kiu ankoraŭ estis konserviĝinta.