Katedralo de Ĝirono

La katedralo de Ĝirono (hispane catedral de Gerona; katalune catedral de Girona), konsekrita al Sankta Maria, troviĝas sur la plej alta punkto de la urbo Ĝirono, Katalunio, Hispanio. Ĝi posedas la plej larĝan navon gotikan tutmonde per tuta larĝeco da 22,98 metroj. Ĝia konstruo komenciĝis en la 11-a jarcento laŭ romanika stilo, kontinuis en la 13-a jarcento per gotiko, konservante nur la romanikan klostron el la 12-a jarcento kaj la turon el la sama epoko, kiu datiĝas je 1040; la konstruado finiĝis en la 18-a jarcento.

Katedralo de Ĝirono
katedralo [+]
Koordinatoj41° 59′ 15″ N, 2° 49′ 35″ O (mapo)41.98752.82638889Koordinatoj: 41° 59′ 15″ N, 2° 49′ 35″ O (mapo)

Estiĝo11-a jarcento

Katedralo de Ĝirono (Katalunio)
Katedralo de Ĝirono (Katalunio)
DEC
Lokigo de Katalunio en Hispanio

Map
Katedralo de Ĝirono

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Girona [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Ĝirono

Ĉe la flanko troviĝas la malnova episkopa palaco, nuntempe sidejo de la Muzeo de Arto de Ĝirono.

Historio redakti

Ekde la komenco de la kristanismo en la tuta regiono,[1] la urbo Ĝirono estis sidejo de episkopujo, kiu lokis en la preĝejo Sankta Maria, administrante samtempe la sanktejon por la martira diakono Sankta Felikso; tiun ĉi sanktejon oni estis konstruinta super la tombo de la menciita martiro proksimume de la urbomurego. Tiu ĉi preĝejeto de Sankta Felikso alprenis la kulton por li, anstataŭante tiun por Sankta Maria, kiam la araboj alproprigis ĝin por fari el ĝi moskeon en la jaro 717. Pli malfrue, en 785, la Frankoj konkeris Ĝironon, tiam sum regado de Karolo la Granda. En 882 formiĝis la unua komunumo de kanonikoj kaj en 908 la preĝejo denove estis konsekrata.

Konstrufazoj redakti

 
Centra navo de la katedralo de Ĝirono.

Ekzistas informo pri la evoluo de la katedralo kaj ĝiaj diversaj konstrufazoj ekde la jaro 1015, kiam ĝi estis en pliplorinda kaj ruina stato. Episkopo Petro Rogero (filo de Rogero la 2-a de Cominges, grafo de Karkasuno) kaj frato de Ermesenda de Karkasuno, grafino de Barcelono kaj de Ĝirono, zorgis pri la realigo de la necesaj riparoj je masonaĵoj kaj lignotegmentoj. Por finaci la espezojn li vendis al sia borfrato, la grafo de Barcelono Ramón Borrell, la monaĥopreĝejon Sankta Danielo, por kiu li enspezis 100 uncojn da oro.[2] Kvar jarojn pli malfrue, en 1019, oni malavare monekipis la konstruon, ebligante tiel la ekkonstruon de klostro kaj de ĝiaj flankaj konstruaĵoj, kiujn oni pliampleksigis en 1031[3] kaj en 1064, ĉiam laŭ romanika stilo.

Fariĝis ankaŭ renovigaj laboroj ĉe la absido de la preĝejo, kiun oni denove konsekris en 1038. El ĉi tiu jaro datiĝas la du gravaj verkoj, kiuj verŝajne devenas el la metiejoj de Rusiljono: la episkopa predikejo kaj la altarŝtono, kiu krom tio estis lukse tegita per oro dank' al speciala donitaĵo de 300 uncoj da oro fare de grafino Ermesenda.[4] La internan korton aŭ primitivan klostron oni transformis dum la 12-a jarcento. En 1081 oni estis komencinta konstrui la sonorilturon, kiu flankenfalis sude de la klostro kaj kiu estis finata en 1117 ekde la dua etaĝo.

Fine de la 13-a jarcento estiĝis konstrupropono por transformi la kapfinaĵon, kiun oni konsideris ne taŭga por la liturgia kulto tiutempa.

La kapitulo de la urbokonsilantaro de Ĝirono kunveninta kiel kutime dekretas, deziras kaj ordonas, ke estu novkonstruota kaj -starigota la absido de ĉi tiu preĝejo kaj ke ĉirkaŭ tiu ĉi absido oni konstruu naŭ kapelojn kaj en la malnova dormejo [de la kanoniko] oni instalu la sakristion.

Tiucele en 1292 la trezorestro Guillén Jofré donacis 10.000 katalunajn soldojn.[5] Tamen ĝis 1312 la projekto ne realiĝis. Anstataŭe la komisiita Enrique de Narbona pliampleksigis la absidon per ĥorĉirkaŭirejo kaj naŭ kapeloj. Post lia morto la konstruo pludaŭris sub estrado de Jaime Faverán. Sekvis la arĥitektoj Guillermo Cors, Francisco Saplana kaj Pedro Sacoma, kiu finis la absidon en 1347. Kiam tiu ĉi spaco estis finita, arĥitekto Guillermo Monry daŭrigis la ampleksigon de la ĥoreja sekcio tuj apud la antaŭaltaro, finonte ĉi tiun konstruon 1368. En ĉi tiu punkto estis necese unuigi la novan konstruparton kun la romanika per transversa navo, kiu fariĝu la navokruciĝejo.

La origina ideo estis konstrui ĝin kiel tri navoj. La propono kontinui ĝin per ununura navo kaŭzis la interrompon de la konstruo kaj intermitan diskuton de respondeculoj kaj teĥnikistoj, kiu daŭris kvindek jarojn. La katedrala kapitulo kunvokis en 1417 kunsidon de konstruestroj kaj fakuloj; post aŭdi ties diktaĵon, kvankam plimultece favora al la tri navoj, oni decidis plukonstruadon de ununura navo. Tiu ĉi estis altonta 34 metrojn, kio ĝin faris unika monumento en la monda historio de gotika arĥitekturo.

La novkonstruon transprenis la katedralkonstruestro Guillermo Bofill, altrudante kritikan rezonadon respektive la laŭirendan teĥnikon. Tiel oni konstruis la eksternorman navon, kiu longas 50 metrojn, larĝas 23 metrojn kaj altas 34 metrojn. Majstro Bofill ne vidis la finkonstruon, ĉar la lastan sekcion oni konstruis jam 16-a jarcento sub estrado de majstro José Ferrer. En 1604 kunfalegis la romanika gablo, kiu ankoraŭ estis konserviĝinta.

La konstruaĵo redakti

La fasado estas baroka kaj estis konstruata en 1730. La centran alirperonon oni konstruis en 1607. La eksteraĵo de la katedralo konservis la gotikan Portikon de Sankta Miĥaelo, situanta norde, kaj la Portikon de la Apostoloj en la sudo el la 13-a jarcento, al kiuj oni aldonis kelkajn skulptaĵojn el la 15-a jarcento. Estas sustrekenda ankaŭ la romanika episkopa katedralo el la 11-a jarcento super la ĉefkapelo; la ĉefa retablo el orumita arĝento kaj emajlo, majstraĵo el la oraĵistejo gotiko, kiun verkis Bartomeu inter 1320 kaj 1357. En la katedrala trezorejo oni povas admiri la romanikan tapiŝon pri la Kreo same kiel diversajn skulptaĵojn. Unu el la ĉefaj arĥitektoj (kaj ankaŭ skulptisto) el la 17-a jarcento estis Pere Costa i Cases.

Ĉefa fasado redakti

 
Interno de la katedralo. Oni rigardu la baldakenon kaj la arĝentan retablon same kiel la romanikan altaron

En 1606 oni metis la unuan ŝtonon de ĉi tiu fasado, sed la laboroj haltis kaj ne kontinuis antaŭ 1680, denove haltontaj kaj malrapide progesantaj dum la postsekvaj jaroj. Ĝis 1960 oni ne deklaris finita la konstruon, kaj dum la sekvaj jaroj la lokaj skulptistoj Josep M. Bohigas, Antoni Casamor, Jaume Busquets kaj Domènec Fita realigis la skulptaĵojn monumentajn, kiujn oni instalis en la malplenajn niĉojn.

La fasado estas de baroka-klasikisma stilo, dividita en tri korpojn la modelo de retablo. Super la lasta korpo malfermiĝas granda rondfenestro kronata de frontono, kaj supre troviĝas sep fenestraj malfermaĵoj. La niĉoj de la tri konstrupartoj estas separataj de parigitaj kolonoj kaj okupitaj per la skulptaĵoj el la 20-a jarcento.

Referencoj redakti

  1. En 516 aperis dokumentaĵo pri la episkopo de Ĝirono, Frontiniano, kvankam oni eksciis per malrekta maniero el dokumentoj de la 1-a koncilio de Toledo la eekziston de la antaŭaj episkopoj.
  2. Ramón Borrell estis edzo de grafino Ermesenda de Karkasuno, fratino de episkopo Petro Rogero.
  3. En 1038 okazis nova konsekrado de la iomete riparita preĝejo.
  4. Tiu ĉi altara antaŭpendaĵo povis konserviĝi ĝis la jaro 1809, kiam ĝi malaperis dum la invado napoleona.
  5. Donacis ankaŭ baldakenon el arĝento, kiu estus ŝirmonta la altaron kaj la ĉefan retablon, kiu ankaŭ estu el arĝento.

Eksteraj ligiloj redakti

41° 59′ 15″ N 2° 49′ 35″ O / 41.98750 °N, 2.82639 °O / 41.98750; 2.82639 (mapo)