Katedralo de Brunsvigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Origino ==
[[dosiero:Braunschweiger Dom Modell.jpg|eta|Modelo de la katedralo sur la tombomonumento de Henriko la Leono]]
La konstrulaboroj komenciĝis en la jaro 1173 post la reveno de Henriko el la [[Sankta Lando]], kien li estis [[pilgrimado|pilgriminta]]. Por la jaroj 1182 ĝis 1185, la jaroj de la ekzilo de Henriko al [[Anglujo]], oni povas supozi interrompon de la konstrulaboroj. Supozeblas, ke la orienta flanko de la konstruaĵo estus finkonstruita en 1188 (la jaro de la [[konsekrado]] de la Maria-Altaro ankoraŭ nun troviĝanta en la katedralo. Kvankam en 1195, mortojaro de Henriko la Leono, forbrulis la tegmento de la preĝejo, ankaŭ la laboroj ĉe la [[laŭlonga domo]] same kiel de partoj de la turetaĝoj estus finiĝintaj.
 
Kiam Henriko mortis en 1195, li estis entombigata apud sia dua edzino Matilda, mortinta jam en 1189, en la ankoraŭ ne preta katedralo. La komuna [[tombo]]monumento estis donacata proksimume 1230 kaj estas pruveble sur ĉi tiu loko ekde la [[mezepoko]].
 
La nomon „[[katedralo]]“ la konstruaĵo ricevis plej verŝajne jam en la 14-a aŭ 15-a jarcento. Laŭ mezepoka kompreno tio tamen ne intencis la preĝejon de [[episkopo]], sed pli tiun de [[kolegiato]]. Ĝis en la 19-a jarcento la katedralo de Brunsvigo tial nomiĝis „kolegiata preĝejo“.
 
La 29-an de decembro 1226 la katedralo estis konsekrata kaj [[Thomas Becket]] elektita kiel tria [[patrona sanktulo]] de la katedralo. Ekde 1543 la katedralo de Brunsvigo estas [[Protestantismo|protestantisma]] preĝejo.
 
== Literaturo ==
* Reinhard Dorn: ''Mittelalterliche Kirchen in Braunschweig.'' Niemeyer, Hameln 1978, ISBN 3-87585-043-2.