Daŝti Margo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'thumb|Daŝti Margo, left of centre '''Daŝti Margo''' (perse: دشت مارگو), Daŝt-e Mārgow, Daŝt-e Margoh, laŭvorte "Dezert...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:24, 7 feb. 2015
Daŝti Margo (perse: دشت مارگو), Daŝt-e Mārgow, Daŝt-e Margoh, laŭvorte "Dezerto de Morto" estas dezerta regiono en la sudaj provincoj Helmand kaj Nimruz en Afganio. Tiu dezerto estas apuda al la Ĥaŝa kaj al la Registana Dezertoj. La areo estas ĉirkaŭ 150,000 km2; la alto estas ĉirkaŭ 500–700 m. La dezerto konsistas ĉefe el sablaj amasoj kaj rok-argilecaj ebenaĵoj kun solonĉakoj, takiroj, kaj raraj oazoj. Daŝt signifas dezerton en Daria lingvo kaj margo signifas "morto," kaj tiele de tio Dezerto de Morto.