Katedralo de Tours: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
== Konstruaĵa priskibo ==
La konstruaĵo kun siaj du turoj altaj 70 metrojn el la 16-a jarcento staras sur altaĵo, kio protektas la katedralon kontraŭ superakvegoj de la rivero [[Luaro]]. Pro la longa konstrudaŭro (pretigo de la ĥorejo en 1260, de la [[laŭlonga domo]] proksimume 1440) la katedralo reprezentas ĉiujn evolufazojn de [[gotika arĥitekturo]] ĝis la fasado ekestinta inter 1426 kaj 1547. Tiu ĉi validas per sia abunda ornamaro, la trarompitaj [[timpano]]j, folio-ornamitaj [[ornamgablo]]j kaj [[arkivolto]]j same kiel per siaj multaj [[pinaklo]]j kaj niĉoj kiel unu el la plej pompaj kaj riĉaj ekzempleroj de [[flamgotika stilo]].
 
La vasta interno efikas aparte en la laŭlonga ĥorejo, kies supra muro ŝajnas tute dissolvita pro la [[triforio]] kaj la altaj vitralofenestroj de la absido kaj aspektas lumtrafluata, malpeza kaj eleganta. Samtempe ĉi tiu [[navero|sesnavera]], [[navo|kvinnava]] kaj trietaĝa parto de la katedralo atingas per alteco da 29 metroj gigantajn dimensiojn. La oknavera laŭlonga domo estas iomete malpli larĝa kaj aperas pli kompakta. Norde de la katedralo troviĝas la trinava [[klostro]].
== Ekipaĵo kaj vitraloj ==
[[dosiero:Kathedrale von Tours (Chor).jpg|eta|Ĥorejo]]
En 1562 la [[bildodetruismo|bildodetruaj]] [[hugenotoj]] impetis kontraŭ Sankta Gatiano kaj detruis je tio ankaŭ [[Portalo|portalajn]] statuojn, kiuj ĝis nun ne plu estis anstataŭataj. En 1850 skulptisto Toussaint verkis novajn 36 statuojn por la portalo.
 
La vitraloj prezentas la plej rimarkindajn erojn de la katedralo. La 15 belegajn vitralojn de la absido kaj la pli malsuprajn de la triforio oni enmetis inter 1265 kaj 1270. Iliaj bildoj rakontas santkulajn legendojn, ilustras la [[kreo]]n de la mondo same kiel la [[pasiono]]n de Kristo kaj bildigas la episkopojn de [[Tours]]. La [[fenestrorozo]] de la fasado devenas el la 15-a, tiu de la transversa navo el la 14-a jarcentoj.
 
== Mezuroj ==