Trezoro de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:DPAG 2010 13 Jüdischer Hochzeitsring Erfurt.jpg|eta|Geedziĝoringo el la trezoro de Erfurto, germana poŝtmarko el 2010]]
La '''trezoro de Erfurto''' estas valoraĵo, kiun [[juda]] bankisto kaj monŝanĝisto kaŝis pro timo de elrabo dum la persekutado de la judoj en 1349. En 1998 konstrulaboristoj hazarde malkaŝis la [[trezoro]]n en la ĉefurbo de [[Turingujo]]. La trovaĵo estas laŭ amplekso kaj ankaŭ laŭ konservostato tutmonde unika. Tial la urba administracio klopodas ĝian registrigon kune kun la der [[malnova sinagogo de Erfurto|malnova sinagogo]] (la plej malnova ankoraŭ konserviĝinta en Eŭropo) kaj la [[mezepoka mikveo de Erfurto|mezepoka mikveo]] en la liston de la [[monda heredaĵo de Unesko]]. Post kelkaj tutmondaj ekspozicioj la trezoro konserviĝas en la [[Sinagogo malnova de Erfurto]].
 
== Historio: deveno kaj trovo ==
En 1998 okazis historia urbocentro de [[Erfurto]] [[arĥeologio| arĥeologiaj grundaj esploroj]]. Ĉar sub la novkonstrua ensemblo sur la terpeco [[Michaelisstraße (Erfurt)|Michaelisstraße]] 43/44 – en tuja najbareco al la Malnova Sinagogo – malnova kelomasonaĵo, uzata kiel demetoloko por bicikloj, devis esti konservata, tie ne oni planis elfosadojn. Hazarde la konstrulaboristoj tamen trafis sur arĝentopladon sinpinĉan sub la masonaĵo. Supoze, ke temas pri peco da [[stano]], ili metis la trovaĵon en sian laboristoĉaron. Nur kelkan tempon pli malfrue evidentiĝis post pli precizaj esploroj la gravecon de la trovaĵo, kaj [[arĥeologo]]j komencis savi la trezoron, kiu estis enfosita sub la muro de la kela alirejo.
 
Posedinto estis laŭ esploroj la bonhava [[judismo|juda]] monpruntisto kaj bankisto Kalman de [[Wiehe]], kiu kaŝis siajn valoraĵojn dum la persekutado de judoj dum la pesto de [[1349]] pro timo de elrabiĝo. Li tamen ne transvivis la perforton kaj persekutadon, kiu okazis la 21-an de marto en Erfurto.
 
== Trovaĵoj ==
[[dosiero:Jüdische Synagoge Erfurt 2.JPG|eta|Ormoneroj el la trezoro]]