Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 413:
# Tutege same ni povus aserti, ke nuntempa x-sistemo por redaktado kaŭzas ortografiajn dusencaĵojn, ĉar estas vortoj kiel <code>Linux</code> aŭ <code>Cheveux</code>. Krome, dume neniu subtenis uzadon de h-metodo kiel la defaŭlta maniero. Tute mala efiko tamen aperus! Post ŝanĝo de malnova x-sistemo al nova konverta metodo per Universala LingvoSelektilo jam dum redaktado videblus ĉapelitaj literoj kaj tiel okkulfrape klarus pri kiu formo temas. Eble la rimarko fontas en malbona kompreno kiel funkkcias nunntempa malnova x-sistemo: artikolo estas konservita tiel, kiel aspektas; dum redaktado estas ĉapeloj konvertitaj al x-metodo; dum konservado estas x-metodo konvertita al ĉapeloj kaj konservita. Por konservita teksto '''absolutege ne gravas''' kielmaniere estas farataj ĉapeloj antaŭ konservado, gravas, ke la teksto estas konservita kun ĉapeloj.
# Mi jam ligis al [[:mediawikiwiki:Help:Extension:UniversalLanguageSelector/Input methods#Esperanto|manlibro pri Universala LingvoSelektilo]] kiu kapablas uzadi h-metodon. Ĉiuokaze, la rimarko denove ne multe rilatas al la propono, ĉar efektivaj datumoj estas konservataj en plena, ĉapelita, formo. Tiu ĉi propono ne rilatas al konservado de datumoj, sed al ilia redaktado. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 00:17, 23 Feb. 2015 (UTC)
*Dankon pro tiuj zorge detalemaj respondoj.
*''Ĉu la fakto, ke danke al klopodado ni ĉiam supervenkis problemojn signifu, ke ni ne forigi la fonton de problemoj?'' - El mia vidpunkto - tio estas, el vidpunkto de neteĥnikema uzulo okupanta sin nur per enhavo kaj teksto "ĉe la facado", - la problemoj ne estas evidentaj. Jam mi verkis diversajn artikolojn per la x-sistemo, neniam trovante subsurfacajn difektojn aŭ malhelpaĵojn. Cetere mi ĝis nun ne aŭdis plendojn pri ĝi. El mia pozicio, la nuna propono estas iom surprizo. Sed mi konscias, ke mia sperto estas lima - do eble ĝi misreprezentis la staton al mi.
*Vere, ortografiaj dusencaĵoj povas estiĝi ankaŭ nune, tamen laŭŝajne estas malpli da ili - ĉar almenaŭ konfuzoj ne okazas ĉe Esperantaj vortoj, anstataŭe nur ĉe fremdaj. Kun h-sistemo, subite ebliĝas fuŝaĵoj ĉe ''senchava'' ktp. Nun mi zorgas, ĉu tio ne malrapidigos tajpadon, dum oni devas sendusencigi koncernatajn vortojn. [[Uzanto:Tempodivalse|'''Tempodivalse''']] ([[Uzanto-Diskuto:Tempodivalse|diskuto]]) 15:02, 23 Feb. 2015 (UTC)
 
=== Simpla peto ===
Mi provas uzadon de la lingvo-selektilo, jes ŝajne funkcias sed kial malŝalti la alian metodon ?--[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 08:18, 23 Feb. 2015 (UTC)