[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
=== Tri sonregistroj ===
Se oni ludas la surdojn en tri sonregistroj, oni distingas inter unua ("''primeiro''"), dua ("''segundo''") – kiuj kune formas funkcian unuecon – kaj tria ("''terceiro''") surdoj.
 
''Primeiro'' („''marcação''“ - markado): La unua surdo estas la plej malalte agordata instrumento de sambotamburaro, kaj oni uzas ĝin, por ludi kune kun la dua la [[pulso (muziko)|pulson]], ofte ĝi ludas je tio sur la paraj batoj de takto. Oni uzas plejparte instrumentoj de ĉirkaŭmezuro da 60 aŭ pli centimetroj.
 
''Segundo'' („''resposta, respondor''“ - respondo, respondilo): La pli alte agordata dua surdo korespondas kun la unua je la ludado de la pulso kaj ludas je la ''samba de enredo'' kaj aliaj stiloj ofte la neparajn taktotempojn. Kutimaj estas instrumentoj de ĉirkaŭmezuro da 50 ĝis 55 centimetroj.
 
''Terceiro'' („''cortador''“ - tranĉanto, tondanto): La plej malgranda surdo, la tria, havas la plej altan relativan felostreĉon inter la surdoj. Pro la relative malmulta resono de la instrumento kaj la pli forta repuŝo, kiun la felostreĉo kaŭzas, ebliĝas la ludado de rapidaj, komplikaj fraposinsekvoj. Super la fundamenta pulso de unua kaj dua surdo la tria surdo ludas la propran surdoskemon, kiu kompletigas la pulson al ritma skafaldo de sambo kaj plejparte decidas esence la karakteron de muzikpeco.
 
Ofte oni uzas surdojn kun diametroj inter 40 kaj 45 centrimetrojn kiel tria surdo.
 
== Ligoj eksteren ==