Mary Wollstonecraft: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: [[File: → → eta| (3), |left → |maldekstra, |right → |dekstra per [[Vikipedio:AutoWikiBrowser|AWB |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 12:
'''Mary WOLLSTONECRAFT''' {{prononco|'''ŭol'''stonkraft}} (naskiĝis la {{daton|27|aprilo|1759}} en [[Londono]], mortis la {{daton|10|septembro|1797}} en [[Londono]]) estis [[Britio|brita]] [[Verkisto|verkistino]], [[Filozofio|filozofino]] kaj frutempa [[Feminismo|feministino]].
Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis [[romano]]jn, [[traktato]]jn,
Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereso ol ŝiaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun [[Henry Fuseli]] kaj [[Gilbert Imlay]], la verkistino edziniĝis kun la filozofo [[William Godwin]], eminenta [[Ateismo|ateisto]] kaj unu el la fondintoj de la [[Anarkiismo|anarkiista movado]]. La geedzoj havis unu filinon, [[Mary Shelley]], kiu poste fariĝis la aŭtorino de la famega ''[[Frankenŝtejno]]''. Mary Wollstonecraft mortis je la frua aĝo de tridek ok jaroj, pro [[sepso]] post la akuŝo. Ŝi postlasis plurajn nefinitajn manuskriptojn.
Linio 48:
== Morto kaj ''Memuaroj'' de Godwin ==
Je la [[30-a de aŭgusto]] [[1797]], Mary Wollstonecraft naskis sian duan filinon, [[Mary Shelley|Mary]]. Kvankam la akuŝo ŝajne komencis sen grava problemo, la [[placento]] rompiĝis dum la nasko kaj rapide infektiĝis : tio estis ankoraŭ sufiĉe kutima incidento je la [[18-a jarcento]]. Post agonio de pluraj tagoj, Wollstonecraft finfine mortis pro [[sepso]] la [[10-a de septembro|10-an de septembro]]<small><ref>Todd, 450-456.</ref></small>. Tio tute ruinigis Godwin. Li skribis jenon al sia amiko [[Thomas Holcroft]] :
{| class="toccolours" style="float: right; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:30em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
| style="text-align: center;" | « ''Mary Wollstonecraft Godwin<br />Aŭtorino de "Pravigo de la Rajtoj de Virino"<br />Naskiĝinta la 27-an de aprilo 1759<br />Mortinta la 10-an de septembro 1797'' »
|-
| style="text-align: center;" | '''Epitafo de la tombo de Mary Wollstonecraft'''<small><ref>Todd, 457.</ref></small><br /><small>([[Malnova preĝejo Sankta-Pancras]], [[Londono]])
|}
Je [[januaro]] [[1798]], Godwin eldonigis siajn ''Memuarojn de la Aŭtoro de Pravigo de la Rajtoj de Virino''. Kvankam Godwin kredis, ke li vortpentris sian edzinon kun amo, kompato kaj sincereco, multaj legantoj skandalis ke li malkaŝis ŝiajn nelegitimajn infanojn, tumultajn amrilatojn aŭ provojn por mortigi ŝin<small><ref>St. Clair, 182-8.</ref></small>. La poeto [[Robert Southey]] akuzis lin pri « ''manko de ĉiu sento, tiel nudigante lian mortintan edzinon'' »<small><ref>Robert Southey al William Taylor, [[1-a de julio]] [[1804]]. ''A Memoir of the Life and Writings of William Taylor of Norwich''. Ed. J. W. Robberds. 2 vols. Londono: John Murray (1824) 1:504.</ref></small>. La ''Memuaroj'' de Godwin prezentas Wollstonecraft kiel profunde sentimentan virinon, kiu kompensis tion per sia racio, sed ankaŭ bildigas ŝin kiel religie skeptika, kvankam ŝiaj propraj verkoj ne klare evidentigas tion.
Linio 95:
Unu el la plej severaj kritikoj fare de Wollstonecraft en la teksto temas pri falsa kaj ekscesa kortuŝemo, precipe ĉe virinoj. Kiam virinoj subfalas sub siaj emocioj, argumentas la verkistino, ili estas « ''forportitaj de ĉiu sentimenta blovo'' »: ĉar ili estas « ''la predoj de siaj sentoj'' », ili ne kapablas pensi<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 177.</ref></small>. Fakte, ŝi plu skribas, per tio ili damaĝas ne nur sin mem, sed la tutan civilizacion: tiaj virinoj ne kapablas rafini la civilizacion — kutima [[18-a jarcento|18-a jarcenta]] ideo — sed pli verŝajne detruos ĝin. Wollstonecraft ne opinias, ke racio kaj sento agu sendepende unu de la alia: ŝi pli volonte kredas, ke ili devus informi unu la alian.
Krom la ĝeneralaj filozofaj argumentoj, Wollstonecraft ankaŭ ellaboras originalan edukadan planon.
Wollstonecraft intencis adresi sian tekston al la mezklasuloj, kiujn ŝi rigardis kiel la « ''plej naturan staton'' »: iasence, ''Pravigo de la Rajtoj de Virino'' estas profunde influita de popola vidpunkto pri la mondo<small><ref>Vidu ekzemple Gary Kelly, ''Revolutionary Feminism: The Mind and Career of Mary Wollstonecraft''. Londono: Macmillan ([[1992]]).</ref></small>. La verkistino apogas kaj modestecon kaj industriemon, kaj atakas la riĉulojn per la sama senindulga parolmaniero, kiun ŝi uzas por denunci la senutilecon de multaj virinoj. Sed tio ne signifas, ke ŝi estas amikino de la mizeruloj: en sia nacia plano pri edukado, ŝi ekzemple opinias, ke je la aĝo de naŭ jaroj, oni apartigu la malriĉulojn disde la riĉuloj kaj sendu ilin en alian lernejon<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 311.</ref></small>.
Linio 102:
''Vidu ankaŭ : '''[[Mary : Fikcio]]'''''
La du [[romano]]j de Wollstonecraft ambaŭ temas pri la ofte tre malfacilaj vivkondiĉoj de virinoj dum la [[18-a jarcento]].
''Maria'' ([[1798]]) estas nefinita romano, kaj estas ofte rigardata kiel la plej radikala verko de Mary Wollstonecraft<small><ref>Taylor, Barbara. ''Mary Wollstonecraft and the Feminist Imagination''. Cambridge: Cambridge University Press (2003), Ĉapitro 9.</ref></small>. Ene ŝi priskribas multajn el « ''la malbonaĵoj de virino'' », ne nur individue sed ankaŭ laŭ sistema analizo. La ĉefpersono, Maria, estas enkarcerigita en frenezulejo fare de sia ekstravaganca edzo, kiu volas ŝteli ŝian monon. Ankaŭ ŝian infanon oni ŝtelas el ŝiaj brakoj. En la frenezulejo, Maria trafas kaj — eble — enamiĝas en viron nomitan Darnford. Sed ĉar la romano estas nefinita, restas necerta ĉu la verkistino deziris konkludi tiun amrilaton feliĉe aŭ ne. Maria cetere amikiĝas kun unu el la flegistinoj, Jemima, kiu samkiel Maria spertis kruelan edziĝon. La atestadon de Jemima uzas la verkistino kiel ekzemplo de la ligoj inter virinoj el malsamaj sociaj klasoj. Tie aperas argumento, kiu pliposte fariĝis fundamenta por la historio de [[feminismo]] : virinoj kun malsamaj sociaj statutoj tamen havas komunajn interesojn, nur pro tio ke ili estas virinoj<small><ref>Kelly, Gary. ''English Fiction of the Romantic Period''. London: Longman (1989), 4.</ref></small>. Profunde kortuŝita de siaj propraj amrilatoj en [[Francio]], Wollstonecraft tiel klare ŝanĝas sian antaŭan opinion koncerne klasojn : la saman tekston ŝi certe ne redaktus ses jarojn antaŭe, kiam ŝi priskribis la mezklasulojn kiel « ''la plej naturan staton'' ».
Linio 155:
== Bibliografio ==
* Conger, Syndy McMillen. ''Mary Wollstonecraft and the Language of Sensibility''. Rutherford: Fairleigh Dickinson University Press, 1994. ISBN
* Falco, Maria J., ed. ''Feminist Interpretations of Mary Wollstonecraft''. University Park: Penn State Press, 1996. ISBN
* Favret, Mary. ''Romantic Correspondence: Women, politics and the fiction of letters''. Cambridge: Cambridge University Press, 1993. ISBN
* Flexner, Eleanor. ''Mary Wollstonecraft''. New York: Penguin, 1972.
* Godwin, William. ''Memoirs of the Author of a Vindication of the Rights of Woman''. Eds. Pamela Clemit and Gina Luria Walker. Peterborough: Broadview Press Ltd., 2001. ISBN
* Janes, R.M. "On the Reception of Mary Wollstonecraft’s A Vindication of the Rights of Woman". ''Journal of the History of Ideas'' 39 (1978): 293-302.
* Johnson, Claudia L., ed. ''The Cambridge Companion to Mary Wollstonecraft''. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. ISBN
* Johnson, Claudia L. ''Equivocal Beings: Politics, Gender, and Sentimentality in the 1790s''. Chicago: University of Chicago Press, 1995. ISBN
* Kelly, Gary. ''English Fiction of the Romantic Period''. London: Longman, 1989. ISBN
* Kelly, Gary. ''Revolutionary Feminism: The Mind and Career of Mary Wollstonecraft''. New York: St. Martin's, 1992. ISBN
* Myers, Mitzi. "Impeccable Governess, Rational Dames, and Moral Mothers: Mary Wollstonecraft and the Female Tradition in Georgian Children's Books." ''Children's Literature'' 14 (1986):31-59.
* Myers, Mitzi. "Sensibility and the 'Walk of Reason': Mary Wollstonecraft's Literary Reviews as Cultural Critique." ''Sensibility in Transformation: Creative Resistance to Sentiment from the Augustans to the Romantics.'' Ed. Syndy Conger Mcmillen. Rutherford: Fairleigh Dickinson University Press, 1990.
* Poovey, Mary. ''The Proper Lady and the Woman Writer: Ideology as Style in the Works of Mary Wollstonecraft, Mary Shelley and Jane Austen''. Chicago: University of Chicago Press, 1984. ISBN
* Sapiro, Virginia. ''A Vindication of Political Virtue: The Political Theory of Mary Wollstonecraft''. Chicago: University of Chicago Press, 1992. ISBN
* St Clair, William. ''The Godwins and the Shelleys: The biography of a family''. New York: W. W. Norton and Co., 1989. ISBN
* Taylor, Barbara. ''Mary Wollstonecraft and the Feminist Imagination''. Cambridge: Cambridge University Press, 2003. ISBN
* Todd, Janet. ''Mary Wollstonecraft: A Revolutionary Life.'' London: Weidenfeld and Nicholson, 2000. ISBN
* Tomalin, Claire. ''The Life and Death of Mary Wollstonecraft''. Penguin, 1992. ISBN
* Wollstonecraft, Mary. ''The Collected Letters of Mary Wollstonecraft''. Ed. Janet Todd. New York: Columbia University Press, 2003. ISBN
* Wollstonecraft, Mary. ''The Complete Works of Mary Wollstonecraft''. Ed. Janet Todd and Marilyn Butler. 7 vols. London: William Pickering, 1989. ISBN
* Wollstonecraft, Mary. ''The Vindications: The Rights of Men and The Rights of Woman''. Eds. D.L. Macdonald and Kathleen Scherf. Toronto: Broadview Literary Texts, 1997. ISBN 978-
== Notoj ==
Linio 183:
* '''(en)''' [http://www.gutenberg.org/browse/authors/w#a84 Verkoj de Wollstonecraft ĉe la Projekto Gutenberg]
* '''(en)''' [http://www.gutenberg.org/etext/16199 Memuaroj de la Verkistino de Pravigo de la Rajtoj de Virion], fare de William Godwin, ĉe la Projekto Gutenberg
* '''(en)''' [http://www.historyguide.org/intellect/wollstonecraft.html Mallonga biografio] ĉe The History Guide
{{elstara}}
Linio 189:
{{vivtempo|1759|1797|Wollstonecraft, Mary}}
[[Kategorio:Anglalingvaj verkistoj]]
Linio 198 ⟶ 194:
[[Kategorio:Verkistoj de porinfana literaturo]]
[[Kategorio:Filozofoj]]
|