Aborto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Duonŝlosita}}
[[Dosiero:Vacuum-aspiration_(single).svg|thumb|right|200px|Elsuĉa aborto ses semajnojn post fruktiĝo).

1: [[Amnio]]

2: [[Embrio]]

3: [[Endometrio]]

4: Etendigilo

5: Suĉotubo

6: Konekto al suĉopumpilo]]
'''Aborto''' estas la frua eltiro de [[embrio]] aŭ de [[feto]], kiu ne povas normale vivi ekster la [[ventro]] de sia [[patrino]] aŭ kiun la patrino ne deziras. [[Spontana aborto]] povas okazi pro [[malsano]] de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas [[medicino|medicina]] interveno celante eligon kaj morton de feto.
Linio 30:
La kutima metodo estas dono de kombino la substanco [[mifepristono]] kaj [[prostagladino]]. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la [[hormono]] [[progesterono]] kaj kaŭzas la malfermiĝon de la [[utera cerviko]]. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.<ref>[http://www.profamilia.de/erwachsene/ungewollt-schwanger/schwangerschaftsabbruch/medizinisches/mifegyne.html Informpaĝo de la fondumo "Pro Familia", germanlignva retejo konsultita 2015-02-04]</ref>

== Riskoj ==
Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (8,8 patrinmortoj je 100000 naskoj).<ref>EG Raymond, DA Grimes: The Comparative Safety of Legal Induced Abortion and Childbirth in the United States. In: Obstetrics & Gynecology. 119, n-ro 2, parto 1, februaro 2012, p. 215–219</ref> Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.

Linio 63:
Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri abortigo. La [[duko|dukino]] Bülow von Dennewitz el [[Dresdeno]] estis unu el la unuaj batalantoj pri "naskiĝregulado". Post alveno de la [[kontraŭkoncipo|kontraŭkoncipa]] [[pilolo]] meze de la 20-a jarcento la diskutado rekomenciĝis ankaŭ ene de la feminisma movado, ĉar kontraŭe al antaŭaj epokoj tiam ekzistis sufiĉe sekuraj [[kontraŭkoncipilo]]j.

== Leĝa situacio ==
=== Tutmonde ===
[[Dosiero:Abortion Laws.svg|thumb|right|400px|Leĝa stato de la aborto mondvaste
blua: leĝe permesita je postulo (stato 2012)
verda, flava, bruna, oranĝa: leĝe malpermesita kun esceptoj en kazo de danĝero por la patrino, perfortigo, damaĝoj de la feto, soci-ekonomiaj indikoj kaj similaj
ruĝa: kontraŭleĝa sen esceptoj
viola: regione malsame
griza: mankas informoj]]
Laŭ taksado de la monda sanorganizaxjo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksiume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksiume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.<ref>[http://whqlibdoc.who.int/publications/2011/9789241501118_eng.pdf Publikaĵo de Monda Sanorganizaĵo: ''Unsafe abortion'' (malsekura aborto), pdf konsultita 2015-02-04]</ref> La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.

=== Aŭstrio ===
Principe la aborto en Aŭstrio estas malpermesata. Artikolo 97 de la aŭstra punleĝo tamen klarigas la esceptoj, dum kiuj aborto eblas. Nome la paragrafo tekstas, ke dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco aborto estas permesita senpune kaj sen deklaro de kialoj, se antaŭe okazis kuracista konsultado kaj konsilado. En la 18-a jarcento en la Aŭstra Imperio aborto estis punita per senkapigo. Post longaj politikaj luktoj sub socialdemokrata registaro en la jaro 1975 estis validigita la nuna trimonata temposolvo.

=== Germanio ===
En Germanio validas temposolvo. Principe aborto estas mortigo, sed paragrafo 218a de la germana punleĝaro indikas, ke dum la unuaj 14 semajnoj post la lasta menstruo la aborto estas permesita senpune. Tiu tempolimo validas por la kuracisto. Por la patrino la por puno valida tempolimo estas 22 semajnojn. Alineo 2 de la paragrafo 218 indikas, ke en kazo de danĝero por la sano de la patrino aborto estas permesita dum la tuta daŭro de la gravedeco. Historie en la 18-a jarcento aborto estis minacita de mortpuno. Post la unua mondmilito la abortaj leĝoj mildiĝis. En la nazia Tria Imperio la aborto denove estis strikte malpermesita. Dum la junulara ribelado de la 1960-aj jaroj kreskis la lukto kontraŭ la aborta paragrafo. En 1972 en la tiama GDR estis enkondukita dumtempa solvo, kiu permesis aborton dum la unuaj tri monatoj. En 1974 simila leĝo estis akceptita en FRG.

=== Svislando ===
Simile kiel en Aŭstrio en Svislando validas laŭ artikolo 119 de la Svisa Punleĝaro, ke aborto estas permesata dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco post kuracista konsultado kaj konsilado. La nuna leĝo ekvalidis post historia baloto la 1-an de oktobro 2012.<ref>[http://www.admin.ch/opc/de/classified-compilation/19370083/index.html Svisa punleĝaro. Retejo de la Svisa Federacio, konsultita 2015-02-04]</ref>

Linio 88:

{{havenda artikolo|Aborto}}

{{LigoLeginda|de}}

[[Kategorio:Puna juro]]
[[Kategorio:Medicino]]
[[Kategorio:Ginekologio kaj akuŝologio]]

{{LigoElstara|hr}}