Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
|specioj de subdivizio = Specioj
|subdivizio2 =
''[[Crypturellus]]''<br />
''[[Nothocercus]]''<br />
''[[Tinamus]]''<br />
''[[Rhynchotus]]''<br />
''[[Nothoprocta]]''<br />
''[[Nothura]]''<br />
''[[Taoniscus]]''<br />
''[[Eudromia]]''<br />
''[[Tinamotis]]''
|vikispecio = Tinamidae
Linio 41:
Tinamoj kaj ties ovoj havas multajn naturajn predantojn, el falkoj kaj vampiraj vespertoj al jaguaroj kaj gigantaj formikuloj. Ili estis ĉasataj ankaŭ etende de homoj kaj foje persekutataj kiel agrikultura plago. Tamen, la ĉefa minaco al ties populacioj devenas el [[habitatodetruo]] pro terklarigado kaj agrikultura disvolviĝo. Sep specioj estas listitaj kiel vundeblaj kaj aliaj sep kiel preskaŭ minacataj. Ili aperas en la mitologio de indiĝenoj ĉe ties teritorio. Ofte translokigitaj kaj facile breditaj en kaptiveco, ili neniam estis sukcese alhejmigitaj.
 
== Taksonomio kaj sistematiko ==
[[Dosiero:Giant moa.jpg|eta|La moaoj ''Dinornis robustus'' kaj ''Pachyornis elephantopus'', formortintaj kuzoj de la tinamoj el Novzelando]]
 
La [[familio (biologio)|familio]] de Tinamedoj enhavas ĉirkaŭ 47 [[specio]]jn en naŭ [[genro]]j. La du [[subfamilio]]j estas la [[Noturenoj]] (konataj ankaŭ kiel Rinkotenoj), nome la stepotinamoj, kaj la [[Tinamenoj]], la arbartinamoj.<ref name="Brown">Brown, Joseph W. (2005)</ref> "''Tinamedoj''" estis difinitaj tiele de Gauthier kaj de Queiroz (2001): "''Tinamedoj'' aludas al la kronklado elbranĉiginte el la plej ĵusa komuna praulo de ''Tetrao'' [''[[Tinamus]]''] ''major'' Gmelin 1789 kaj ĉiuj nunaj birdoj kunhavas pli ĵusan praulon kun tiu specio pli ol kun ''[[Struthio camelus]]'' Linnaeus 1758 kaj ''[[Vultur gryphus]]'' Linnaeus 1758."<ref>Gauthier, J. & de Queiroz, K. (2001)</ref> Ties simileco kun aliaj surgrunde loĝantaj birdoj kiaj la [[perdrikoj]] kaj la [[megapodo]]j estas rezulto de [[konverĝa evoluo|konverĝo]] kaj [[simpleziomorfo]] pli ol de [[Sinapomorfio|kunhavataj evoluaj novaĵoj]].
 
Devenintaj el [[Gondvano]], tinamoj rilatas al [[Strutoformaj]]. Kune kun la Strutoformaj birdoj la Tinamoformaj konsistigas la [[paleognatoj]]n (''Paleognathae'' - malnov-makzeluloj), kontraste al plejparto de modernaj birdoj en la branĉo de la neognatoj (''Neognathae'' - nov-makzeluloj). Ili estas el plej malnovaj birdogrupoj. Malkiel aliaj paleognatoj, tinamoj havas karinan [[sternumo]]n, sed kiel la aliaj paleognatoj ili havas distingan [[palato]]n.<ref name="Davies">Davies, S. J. J. F. (2003)</ref> Oni supozas, ke la Tinamoformaj separiĝis frue kiel montras ties reteno de karina sternumo.<ref name=Cabot>Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.</ref> La posedo ĉe tinamoj de polvolanugaj plumoj kaj [[uropiga glando|uropigaj glandoj]], kion la Strutoformaj ne havas, estas alia distinga karaktero inter ambaŭ ordoj.
 
La tinama familio montriĝis [[monofiletika]].<ref name = "Harshman"/> Filogenomikaj studoj identigis ĝin kiel [[frata grupo]] de aŭstralaziaj kaj oceanaj Strutoformaj (ekz. la [[kazuaroj]], [[emuoj]], kaj [[kivioj]]), dum la sudamerikaj [[reaoj]] kaj la afrika [[struto]] estus sinsekvaj ekstergrupoj.<ref name = "Harshman">Harshman, J, et al. (2008)</ref><ref>Hackett, S. J., et al. (2008)</ref> Priserĉado publikita en 2010 trovis, ke la plej prsokimaj Strutoformaj kuzoj de tinamoj estas la formortintaj [[moaoj]] el Novzelando, kaj ke la moaoj estas pli diste rilataj al emuoj kaj al kazuaroj ol oni antaŭsupozis.<ref name="Phillips">Phillips, ''et al.'' (2010)</ref>
 
=== Fosilia registraro ===
Flugokapablaj [[Litornitedoj]] el la [[Paleoceno]] kaj [[Eoceno]] ŝajne estis laŭstrukture la plej similaj prauloj de la tinamoj, kaj povus esti kaj ties prauloj kaj de la Strutoformaj, kvankam ties preciza rilataro ne klaras.<ref name=adw>{{cite web |url= http://animaldiversity.ummz.umich.edu/accounts/Tinamiformes/ |title=Tinamiformes (on-line) |accessdate=2013-06-15 |work=Animal Diversity Web |first=Laura |last=Howard |publisher=University of Michigan Museum of Zoology |year=2003 }}</ref><ref>{{cite journal |author=Phillips, Matthew J.; Gibb, Gillian C.; Crimp, Elizabeth A.; & Penny, David |year=2010 |title= Tinamous and Moa Flock Together: Mitochondrial Genome Sequence Analysis Reveals Independent Losses of Flight among Ratites |journal=Systematic Biology |volume=59 |issue=1 |pages=90–107 |url= http://sysbio.oxfordjournals.org/content/59/1/90.full |doi= 10.1093/sysbio/syp079 }}</ref> la plej frua certa fosilia materialo el Tinamoformaj datas el [[Mioceno]].<ref name=bertelli2005/>
 
Oni trovis kelkajn tinamajn fosiliojn en kuŝejoj de Santakruza epoko de 16–17 milionoj da jaroj de komenca al meza [[Mioceno]] kaj en la samtempa aŭ iom pli aĝa kuŝejo Pinturas, en la [[Santa Cruz (Argentino)|Santakruza Provinco]] de la [[Argentino|argentina]] [[Patagonio]], inklude tinaminedon, ''[[Crypturellus reai]]''.<ref name=chandler>{{cite journal |author=Chandler, Robert M. |year=2012 |title=A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina. |journal=Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology |volume=9 |issue=2 |pages=1–8 |url=http://www.palarch.nl/wp-content/Chandler_2012_A_New_Species_of_Tinamou_from_the_Early_Middle_Miocene_of_Argentina_TERQUA_Proceedings_2011_PJVP_9_2.pdf }}</ref> Asociaj fosilioj indikas, ke la loka [[Paleoekologio|paleomedio]] komence de tiu periodo estis karakterizita de humida, subtropika klimato, kun arbara vegetaĵaro, kiu iĝis pli sekaj kaj pli malferma laŭ la tempopaŝo. Kelka el la tinama fosilia materialo ŝajnas intermeza inter la du subfamilioj, sugeste ke la periodo koincidas kun la originoj de la [[Adapta radiado|radiado]] de Noturenoj al etendaj malfermaj habitatoj.<ref name=bertelli2005>{{cite journal |author=Bertelli, Sara & Chiappe, Luis M. |year=2005 |title=Earliest tinamous (Aves: Palaeognathae) from the Miocene of Argentina and their phylogenetic position |journal=Contributions in Science |volume=502 |issue= |pages=1–20 |publisher=Natural History Museum of Los Angeles County |url= http://www.nhm.org/site/sites/default/files/pdf/contrib_science/CS502.pdf }}</ref><ref name=cenizo/>
 
Oni trovis noturenajn fosiliojn referenceblajn al ''Eudromia'' kaj ''Nothura'' en kuŝejo Cerro Azul (blua monteto) de fina [[Mioceno]] el [[La Pampa Provinco|Pampa regiono]] de centra-suda Argentino.<ref name=cenizo>{{cite journal |author=Cenizo, Marcus Martín; Tambussi, Claudia Patricia; & Montalvo, Claudia Inés|year=2012 |title=Late Miocene continental birds from the Cerro Azul Formation in the Pampean region (central-southern Argentina) |journal=Alcheringa: An Australasian Journal of Palaeontology |volume=36 |issue=1 |pages=47–68 |url=http://www.academia.edu/833016/Late_Miocene_continental_birds_from_the_Cerro_Azul_Formation_in_the_Pampean_region_central-southern_Argentina_}}</ref> Tinamoj priskribitaj el materialo de [[Plioceno]] estas ''Eudromia olsoni'' Tambussi & Tonni, 1985, ''Nothura parvulus'' Rovereto, 1914, kaj ''Nothura padulosa'' Mercerat, 1897.<ref name=adw/> La pliocenaj fosiliaj genroj ''Cayetornis'' Brodkorb kaj ''Tinamisornis'' Rovereto estis [[Sinonimo (taksonomio)|sinonimigitaj]] kun ''Nothura'' kaj ''Eudromia'' respektive.<ref>{{cite book |title=Avian Biology, Vol.8 |editor=Farmer, Donald |year=1985 |series= |publisher=Elsevier |location= |isbn=9780323157995 |page=107 |url= }}</ref> Oni trovis fosiliojn havantajn similecojn kun kelkaj nunaj genroj en kuŝejoj de [[Pleistoceno]].<ref name=chandler/>
 
=== Genra rilataro ===
 
[[Dosiero:Tinamus majorPCSL00504B.jpg|eta|Granda tinamo]]
Linio 105:
}}
 
=== Specioj en taksonomia ordo ===
{{Ĉefartikolo|Listo de Tinamedoj}}
 
Linio 111:
 
GENRO: Tinamo ''[[Tinamus]]''
* [[Blankagorĝa tinamo]], ''Tinamus guttatus''
* [[Griza tinamo]], ''Tinamus tao''
* [[Soleca tinamo]], ''Tinamus solitarius''
* [[Nigra tinamo]], ''Tinamus osgoodi''
* [[Granda tinamo]], ''Tinamus major''
GENRO: [[Notocerko]] ''Nothocercus''
* [[Montotinamo]], ''Nothocercus bonapartei''
* [[Ĉapelruĝa tinamo]], ''Nothocercus julius''
* [[Ĉapelnigra tinamo]], ''Nothocercus nigrocapillus''
GENRO: ''[[Crypturellus]]''
* [[Berlepsĉa tinamo]], ''Crypturellus berlepschi''
* [[Eta tinamo]], ''Crypturellus soui''
* [[Cindrotinamo]], ''Crypturellus cinereus''
* [[Tepuia tinamo]], ''Crypturellus ptaritepui''
* [[Bruna tinamo]], ''Crypturellus obsoletus''
* [[Krispa tinamo]], ''Crypturellus undulatus''
* [[Brovpala tinamo]], ''Crypturellus transfasciatus''
* [[Brazila tinamo]], ''Crypturellus strigulosus''
* [[Grizkrura tinamo]], ''Crypturellus duidae''
* [[Ruĝkrura tinamo]], ''Crypturellus erythropus''
* [[Magdalena tinamo]], ''Crypturellus erythropus saltuarius''
* [[Flavkrura tinamo]], ''Crypturellus noctivagus''
* [[Nigrakapa tinamo]], ''Crypturellus atrocapillus''
* [[Cinamotinamo]], ''Crypturellus cinnamomeus''
* [[Ardezbrusta tinamo]], ''Crypturellus boucardi''
* [[Ĉokotinamo]], ''Crypturellus kerriae''
* [[Jaspotinamo]], ''Crypturellus variegatus''
* [[Rusta tinamo]], ''Crypturellus brevirostris''
* [[Bartleta tinamo]], ''Crypturellus bartletti''
* [[Beketa tinamo]], ''Crypturellus parvirostris''
* [[Stritinamo]], ''Crypturellus casiquiare''
* [[Tataupa tinamo]], ''Crypturellus tataupa''
 
SUBFAMILIO: [[Noturenoj]] ''[[Nothurinae]]''
 
GENRO: ''[[Rhynchotus]]''
* [[Ruĝflugila tinamo]], ''Rhynchotus rufescens''
* [[Kolmakula tinamo]], ''Rhynchotus maculicollis''
GENRO: ''[[Nothoprocta]]''
* [[Takzanovskia tinamo]], ''Nothoprocta taczanowskii''
* [[Ornamtinamo]], ''Nothoprocta ornata''
* [[Ĉilia tinamo]], ''Nothoprocta perdicaria''
* [[Makistinamo]], ''Nothoprocta cinerascens''
* [[Anda tinamo]], ''Nothoprocta pentlandii''
* [[Kurbbeka tinamo]], ''Nothoprocta curvirostris''
GENRO: ''[[Nothura]]'' aŭ [[Noturoj]]
* [[Blankventra noturo]], ''Nothura boraquira''
* [[Eta noturo]], ''Nothura minor''
* [[Darvina noturo]], ''Nothura darwinii'' <ref>[[Monte-Arbedaro]]</ref>
* [[Makulnoturo]], ''Nothura maculosa''
* [[Ĉaka noturo]], ''Nothura chacoensis''
GENRO: ''[[Taoniscus]]''
* [[Nana tinamo]], ''Taoniscus nanus''
GENRO: ''[[Eudromia]]''
* [[Eleganta tinamo]], ''Eudromia elegans'' <ref>Monte-Arbedaro</ref>
* [[Krestotinamo]], ''Eudromia formosa''
GENRO: ''[[Tinamotis]]''
* [[Punaa tinamo]], ''Tinamotis pentlandii''
* [[Patagona tinamo]], ''Tinamotis ingoufi''
 
== Aspekto ==
[[Dosiero:TinamouSkull.jpg|eta|dekstra|Ventra vido de kranio de Ruĝflugila tinamo]]
Tinamoj estas diketaj, kompaktaj birdoj kun sveltaj koloj, malgrandaj kapoj kaj, kutime, mallongaj kurbecaj [[beko]]j, kvankam kelkaj havas longajn bekojn. Inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj.<ref name=trge>{{cite web |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/ecology.htm |title=Ecology |accessdate=2013-06-02 |work=Tinamou Research Group |first= |last= |publisher=University of Georgia |date= }}</ref> La plej malgranda specio, nome la [[Nana tinamo]], pezas ĉirkaŭ 43 g kun longo de 14.5&nbsp;cm.<ref name=Cabot/> Inoj de la plej granda nome [[Griza tinamo]], pezas ĝis 2&nbsp;kg kun longo de ĝis 49&nbsp;cm.<ref>{{cite web |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/brazil.htm |title=Ecology |accessdate=2013-06-02 |work=Tinamou Research Group |first= |last= |publisher=University of Georgia |date= }}</ref> Ties piedoj havas tri antaŭenajn fingrojn; malantaŭa fingro estas ĉu pli alta kaj retroira, aŭ forestas. La dorso de la [[Tarso (skeleto)|tarso]] estas kovrita per skvamoj, kies koloro povas helpi al identigo.<ref name=Sick>{{cite book|last=Sick|first=H.| year=1993|title=Birds in Brazil, a Natural History|publisher=Princeton University Press|location= Princeton, NJ}}</ref>
Linio 177:
Tinamoj havas aerhavajn [[skeleto]]jn kun [[Karino|sternuma karino]], 16–18 [[Kolvertebraro|kolvertebroj]], kaj fuziitaj [[torakaj vertebroj]].<ref name=adw/> Ili havas feblan [[Kardiovaskula sistemo|kardiovaskulan sistemon]], evidentigita de la verdeca nuanco en la haŭto. Ili havas ankaŭ relative plej malgrandajn korojn kaj pulmojn el ĉiuj birdoj, enhavantaj nur 1.6–3.1% el ties korpopezo, dum la ekvivalento en hejma [[koko]] estas 12%.<ref name=Cabot/> Spite ties malforta flugokablo, la procento de ties korpomaso rilate al [[muskolo]] estas 28.6–40%, kio estas simila al tiu de [[kolibro]]j.<ref name=Sick/> La [[uropiga glando]] estas malgranda kaj tufeca.<ref name=adw/> La masklo havas korktirilforman [[peniso]]n, simila al tiu de [[Strutoformaj]] kaj al la [[duonpeniso]] de kelkaj [[reptilio]]j. La ino havas malgrandan penisecan organon ĉe la [[kloako]] kiu iĝas pli granda dum la [[reprodukta sezono]].<ref name=Cabot/>
 
=== Plumaro ===
[[Dosiero:Crested Tinamou Bronx Zoo.JPG|eta|Eleganta tinamo – unu el la krestospecioj]]
La plumaro de la familio estas kamufla, kiel kutimas ĉe surgrundemaj birdoj, kun tipaj koloroj game tra malhelbruna, [[rufa]], [[sablokolora]], flaveca kaj griza. Plumaro kutime ne diferencas inter seksoj, sed ĉe kelkaj specioj inoj estas pli brilaj.<ref name="Davies" /> La arbarloĝantoj tendencas esti pli malhelaj kaj pli uniformaj, dum la stepaj specioj estas pli palaj kun pli da strieco aŭ makuleteco.<ref name=Cabot/> Tinamoj havas bone disvolviĝintan [[Lanugo|polvolanugon]]; tio kreskas kontinue kaj disiĝas pinte al polvo kiun la birdo ŝmiras tra la resto de la plumoj pere de [[Memaranĝado|pluma memaranĝado]]. Tio havigas al la plumaro brilan aspekton same kiel akvoprotektas ĝin. Ties vostoj estas mallongaj, foje kaŝe malantaŭ la kovriloj, kaj eble indikas kapablon oferi plumojn al predanto por eskapi kaze de kapto.<ref name=Cabot/> Kelkaj tinamoj havas [[kresto]]jn. Membroj de ''Eudromia'' havas la plej disvolvigitajn krestojn kaj, kaze de ekscitiĝo, ili direktas ilin antaŭen.<ref name=Cabot/>
 
=== Voĉo ===
{{listen|filename=Nothoprocta pentlandii - Andean Tinamou - XC112728.ogg|title=Anda tinamo (76s)|description=}}
{{listen|filename=Nothoprocta pentlandii - Andean Tinamou - XC112727.ogg|title=Anda tinamo (16s)|description=}}
Linio 193:
Alvokoj estas tipe aŭdataj plej ofte dum la [[reprodukta sezono]]. Tamen, la tempo de la tago povas diferenci inter specioj, ĉar kelkaj estas pli voĉemaj matene, aliaj vespere, kaj kelkaj estas pli voĉemaj dum la meztaga varmo. Kelkaj alvokas nokte el ties ripozejoj.<ref name=Sick/> Ofteco povas varii inter specioj kaj inter individuoj. Unu masklo de [[Makistinamo]] alvokis ĉiujn kelkajn minutojn el mateniĝo ĝis krepusko (ĉirkaŭ 500 alvokoj tage).<ref name=Cabot/> Kelkaj, ĉefe specioj de la genro ''Crypturellus'' uzas regulajn alvokejojn. Nur kelkaj havas alarmalvokojn.<ref name=Sick/>
 
== Distribuado kaj habitato ==
=== Teritorio ===
Tinamoj estas nure [[novtropiko|novtropikaj]] kaj ĉiu el la 47 specioj loĝas en Sudameriko, Meksiko, kaj Centrameriko. La teritorioj de la plej nordaj specioj etendas al [[Meksiko]] sed ne multe pl norde ol la [[Tropiko de Kankro]]. La Ĉilia tinamo estis enmetita en la [[Paskinsulo]].<ref>Jaramillo, A. (2008)</ref> La plej granda koncentro de specioj estas en la tropikoj, kaj ĉefe ĉe la [[Amazona Baseno]].<ref name=Cabot/> Norde ili tendencas esti arbaraj birdospecioj, dum sude ili preferas malfermajn habitatojn. Tinamoj formas la hegemonian grupon de surteremaj birdoj en Sudameriko, kie ili ege anstataŭas la [[Kokoformaj]]n ekologie, kaj neniu alia birdofamilio tie havas kompareblan diversecon, distribuadon, aŭ taŭgecon de habitataj adaptoj.<ref name=Cabot/> [[Reaoj]] troviĝas nur en malferma kamparo, [[mutuo]]j kaj [[kracedoj]] estas ĝenerale limigitaj al arbaroj, kaj la [[Fazanedoj|fazana familio]] estas reprezentata nur de kelkaj specioj en la nordo de la regiono.
 
Ili loĝas en ampleksa gamo de habitatoj. Membroj de la genroj ''Tinamus'', ''Nothocercus'', kaj ''Crypturellus'' loĝas en densaj arbaroj, ''Nothocercus'' preferas altajn altitudojn, kaj membroj de plej aliaj genroj en herbejoj, [[Punao (vegetaĵaro)|punao]], [[Montano (ekologio)|montararbaroj]], kaj [[savano]]. ''Tinamotis'' kaj ''Nothoprocta'' preferas altaltitudajn habitatojn,<ref name="Davies" /> ĝis 5,000 m,<ref name=Cabot/> dum la aliaj stepotinamoj havas ampleksan altitudan gamon. Tinamoj loĝas ĉe plej partoj de Suda kaj Centra Ameriko, same kiel ĉe tropikaj regionoj de Meksiko, kun la escepto de akvaj, neĝokovritaj kaj vere dezertaj habitatoj, kaj la plej suda pinto de [[Patagonio]].
 
=== Ekologio ===
[[Dosiero:NothuraDarwiniiSmit.jpg|eta|Darvina noturo okupas altaltitudajn herbejojn.]]
Kutimara kaj ekologia separado de tinamospecioj evidentiĝas, kie ties teritorioj koincidas, pro uzado de diferencaj manĝoresursoj kaj okupado de limigitaj mikrohabitatoj. Tiuj mikrohabitatoj ne estas ĉiam facile identigeblaj, kaj estas tre vundeblaj al mediaj ŝanĝoj. Kelkaj specioj, kiaj la [[Ruĝflugila tinamo]], uzas multajn habitatojn kiaj malfermaj [[savano]]j de [[Amazonio]] kaj sekaj valoj de [[Andoj]]. Simile la [[Bruna tinamo]] loĝas kaj en la [[Amazona Baseno]] kaj en la humidaj montararbaroj de la deklivaroj de Andoj.<ref name=Cabot/>
Linio 207:
Pliaj ekzemploj de tia diverseco troviĝas ĉe Andoj, kie malgranda [[subspecio]] de [[Darvina noturo]], nome ''Nothura darwinii boliviana'', loĝas en herbejoj de ĉirkaŭ 2,000 m super [[marnivelo]]. Tie loĝas ankaŭ la Ruĝflugila tinamo kiu preferas malferman grundon kun iome da [[arbustaro]], kaj la Anda tinamo kiu preferas densan vegetaĵaron ĉe rojoj. Ties habitato etendas supren tra arbaroj de ''Polylepis'' al [[Punao (vegetaĵaro)|punaaj herbejoj]]. En punao estas alia subspecio de Darvina noturo, nome ''Nothura darwinii agassizii'', kiu preferas [[herbotufo|herbotufajn herbejojn]]. Ankaŭ en punao estas la [[Ornamtinamo]] kiu ĉeestas rokajn deklivojn kaj klifojn kun arbustaro de ''Parastrephia lepidophylla'' aŭ ''tola''. Pli alte en punao estas la [[Punaa tinamo]], loĝanta ĝuste sub la [[neĝolinio]] ĉe 5,300 m same kiel en duondezertoj de suda [[Altiplano]].<ref name=Cabot/>
 
=== Movoj ===
[[Dosiero:CrypturusBoucardiSmit.jpg|eta|Ardezbrustaj tinamoj troviĝas en tropikaj arbaroj de malaltaj teroj]]
Tinamoj estas tre sedentaj birdoj. Arbarloĝantaj tinamoj moviĝas mallongdistance se klimataj kondiĉoj, kiaj intensa pluvo, inundo aŭ sekeco devigas al tio. Plej amazoniaj specioj moviĝas inter arbaroj de “varzea” kaj seka tero depende el la akvoniveloj. La [[Punaa tinamo]] okupas altajn bordojn de Andoj sed, dum malbona vetero, moviĝas suben al valaj grundoj.
Linio 213:
Arbaraj specioj, kiaj la Ardezbrusta tinamo, havas grandajn hejmajn teritoriojn tra kiuj ili moviĝas laŭ ŝajne hazardaj modeloj. La masklo de Makistinamo havas hejman teritorion de 20 ha, sed foje vagadas for al tiu de najbaroj. Inoj vagadas tra la teritorioj de multaj maskloj. La [[Ornamtinamo]] loĝas ĉefe supren en monteta punaa herbejo sed moviĝas ĉiumatene al subo de deklivoj por manĝi kaj trinki. Grenovoraj specioj moviĝas ĉiutage al grenkampoj kaj kelkaj, kiaj la Darvina noturo, restas en la kampoj ĝis ne restas tie manĝo. Sudaj specioj de malferma kamparo havas teritoriojn nur dum la reprodukta sezono kaj je aliaj epokoj ŝajne vagadas hazarde.<ref name=Cabot/>
 
== Kutimaro ==
Tinamoj formas unu el plej surteremaj grupoj de flugantaj birdoj, kiuj pasas praktike sian tutan tempon surgrunde. Ili piediras silente, paŭante ofte meze de paŝo. Kiam eventuala minaco estas detektita, tinamo tipe frostiĝas en unu aŭ du sintenoj, ĉu kaŭre aŭ havante kolon etende supren.<ref name=Cabot/> Se eble, ili evitas ekflugi per piedirado aŭ kurado for el danĝero same kiel per kaŝiĝo en densa vegetaĵaro. Ili povas poste paŭzi por observi la kaŭzon de sia alarmo el la kaŝejo.<ref name=Cabot/> Ili kasiĝas ankaŭ en [[nestotruo]]j.<ref name=Cabot/> Ties kamufla kutimaro permesis ilin survivi aŭ eĉ progresi en areoj kie [[Penelopenoj]] estis formortigitaj.
 
=== Flugo ===
Malkeil la rilataj [[Strutoformaj]], tinamoj povas flugi, kvankam malmulte kaj nevole, kaj preferas piediri aŭ kuri. Kaze de devigo al aero, ili faras tion nur por mallongaj distancoj kaj rapide. Ties malgrandaj flugiloj havigas al ili altan [[flugilŝarĝo]]n. Ili ekflugas per rapida kaj brueca flugilfrapado, ĝis ili akiras sufiĉan alton, poste glitas flanken, per eventuala plua eko de flugilfrapado.<ref name="Davies"/> Pro manko de [[vosto]] kiu funkciu kiel direktilo aŭ kontraŭpezilo, tinamoj estas rimarkinde mallertaj por direkti. Ili ofte frapas aĵojn dum klopodo ekflugi, foje kun teruraj konsekvencoj. Ili rare flugas pli ol 150 m kaj tipe faras tion subendeklive kiam la tereno permesas ĝin. Ili surteriĝas laŭ rekta sinteno kun suprenetenda kolo.<ref name=Cabot/> Kekaj specioj surteriĝas kure. La [[Makistinamo]] plenumas akran 90° turnon tuj antaŭ surteriĝo.<ref name=Cabot/>
 
=== Ripozado ===
[[Dosiero:Great Tinamou (Tinamus major) (4505572022).jpg|eta|Granda tinamo ripoze]]
Kvankam tinamoj estas [[Taga animalo|tagaj animaloj]], multaj specioj iĝas malpli aktivaj en la mezo de la tago. Ili ripozas aŭ manĝas dum tiu tagoperiodo, kaj dumnokte ili ĉesas ĉian aktivecon. Ili timas mallumon; ili ripozas nokte kaj oni scias, ke ili povas ripozi ankaŭ dum [[Suna eklipso|sunaj eklipsoj]]. Ripozo de la pli grandaj arbaraj specioj, kiaj tiuj de ''Tinamus'', okazas en arboj. Ili preferas horizontalajn branĉojn proksimume 2–5 m supergrunde, kaj elektas lokojn kun bona vidatingo kaj klaraj elirejoj. Por minimumi la penon ascendi al ties ripozejoj, en monteta tereno ili aliras el supre kaj, kaze de minaco, ili flugas malsupren por atingi plian distancon el la minaco.
Linio 225:
Tinamoj preferas dikajn branĉojn sur kiuj ripozi ĉar ili ne tenas la branĉon per siaj fingroj, sed restas sur ĝi havante falditaj la krurojn.<ref name=Cabot/> Ili reuzas la samajn lokojn kaj evitas feki proksime por eviti averti la ripozejon al predantoj. La plej malgrandaj arbaraj specioj, kun la stepotinamoj, ripozas surgrunde, foje ŝirme de arbusto. Ili ankaŭ uzas la saman lokon ripete; konataj ekzemploj estas la Eleganta kaj la Ornama tinamoj.
 
=== Sociemo ===
[[Dosiero:Tinamotis pentlandii.tif|eta|Punatinama grupo]]
Tinamoj, depende el la specio, povas esti solemaj aŭ sociemaj kaj ariĝi. Gregemo ankaŭ varias laŭsezone. Arbaraj specioj tendencas esti solemaj kaj povas alproksimiĝi al aliaj birdoj nur dum la [[reprodukta sezono]]. Kelkaj vivas kiel pariĝintaj paroj dum la tuta jaro. Stepaj aŭ herbejaj specioj tendencas vivi en grupoj, kvankam kun malmulta evidenta grupa interagado krom eventuala [[kontaktalvoko]]. Grupogrando povas varii laŭsezone; vintre, grupoj de Elegantaj tinamoj povas alproksimiĝi al 100 birdoj.<ref name=Cabot/>
Linio 231:
Kaj stepaj kaj arbaraj specioj estas [[Teritorio (animaloj)|teritoriemaj]], kvankam teritoriemo varias inter specioj el karaktera nur dum la reprodukta sezono, al esti teritoriema la tutan jaron. Dum defendo de siaj teritorioj el samspecianoj, tinamoj estas tre voĉemaj, kreante kakofonion de sonoj. Kiam oni avertas entrudulon, birdoj de sama sekso kontraŭas ĝin. Tio povas konduki al konflikto, kaj oni uzas piedojn kaj flugilojn por la atako. Kaj maskloj kaj inoj defendas siajn teritoriojn; tamen, ĉe ĉiu specio nur unu sekso estas agreseme teritoriema.
 
== Reproduktado ==
[[Dosiero:Crypturellus variegatus.jpg|eta|La Jaspotinamo havas nesimetrian seksan proporcio, kun pli da inoj ol maskloj.]]
Ĉe plej tinamaj specioj, maskloj praktikas samtempan [[poliginio]]n kaj la inoj sinsekvan [[poliandrio]]n.<ref name="Davies" /> Tio ne estas nevariebla; Ornamtinamoj formas stabilajn parojn, kaj la Makulnoturoj estas [[monogama]]j kiam junaj kaj poligamaj kiam aĝaj.<ref name=Cabot/> Estas pli grandaj nombroj da inoj ol de maskloj; ekzemple, la Jaspotinamo havas proporcion de inoj por masklo de 4:1.<ref name=Cabot/>
Linio 237:
La [[reprodukta sezono]] varias el specio al specio; tiuj kiuj loĝas en tropikaj arbaroj, kie estas malmulta sezona ŝanĝo, povas reproduktiĝi je iu ajn tempo, kvankam estas kutime preferata periodo. Ĉe areoj kun markata sezona fluktuo, tinamoj ĝenerale reproduktiĝas kaim manĝo estas plej abunda, kio kutime okazas somere.<ref name=Cabot/> Studoj montris, ke ne tagolongo estas kio determinas la ekon de la reproduktado, sed la kvanto de [[lumo]], tra nubokovro.<ref name=Sick/>
 
=== Pariĝado ===
La [[pariĝado]] startas per maskla voĉaverto pri siaj kapabloj per konstanta alvokado. Li klopodos allogi multajn inojn. Ĉe specioj de la genro ''Tinamus'' la masklo mallevas sian bruston al grundo, etendas sian kolon antaŭen, kaj ŝvelas sian dorson por ŝajniĝi pli granda ol normale. Kiam observite de supre, la tuto de la birda dorso estas videbla dum la subvostaj kovriloj estas ekspone, per sinteno simila al tiu uzata de la [[Reao]].<ref name=Cabot/> La ino skrapas per siaj piedoj en grundo kiel parto de la ritaro.<ref name=Sick/>
 
=== Nestumado ===
Tinamoj ĉiam nestumas surgrunde; en malfermaj areoj, ĉe [[arbusto]]; en [[arbustaro]], en densa [[herbotufo]]; en [[arbaro]], baze de arbotrunko inter interplektitaj [[radiko]]j. La [[Montotinamo]] estas unika je tio ke ĝi lokigas sian neston en kavo aŭ sub klina roko en kruta deklivo.<ref name=Cabot/> Multaj specioj ne konstruas nesto, kaj elektas ovodemetadi sur fajna tavolo de folioj. Aliaj specioj ja konstruas nestojn kaj faras tion detale. La nesto de la [[Ornamtinamo]] estas cirkla kaj farita el herbo sur herbara surfaco. La masklo de [[Makistinamo]] startas elskrapi neston tuj post [[kopulacio]]; oni povas konstrui kelkajn dum nur unu estos uzata.<ref name=Cabot/>
 
=== Ovodemetado ===
[[Dosiero:Tinamus guttatus eggs.JPG|eta|dekstre|250px|Ovoj de Blankagorĝa tinamo]]
[[Dosiero:Nothura maculosa eggs.JPG|eta|dekstre|250px|Ovoj de Makulnoturo]]
Linio 255:
La ovoj estas relative grandaj kompare al la maso de la ino, kvankam eĉ la plej grandaj birdoj produktas ovojn tre similajn laŭ grando al plej malgrandaj el la specioj. Ties formoj estas ĉu sferecaj aŭ elipsaj; la du pintoj estas similaj laŭforme, kaj malfacile distingeblaj. La ŝeloj estas sufiĉe fajnaj por vidi ene la [[embrio]]n.
 
=== Kovado ===
<!--[[Dosiero:CrypturellusSoui.jpg|eta|Ĵus eloviĝinta Eta tinamo]]-->
[[Kovado]] daŭras ĉirkaŭ 16 tagoj ĉe la genro ''[[Crypturellus]]'', kiu enhavas la plej malgrandajn speciojn, kaj 19–20 tagojn ĉe ''[[Tinamus]]'' kaj ''[[Eudromia]]''.<ref name=Cabot/> Dum tiu periodo la masklo estas tipe silenta; se alvoki, ĉiam for el nesto. Dum kovado, li lasas la neston por manĝi, kaj povas esti for dum 45 minutoj al kvin horoj, kovrinte la ovojn antaŭ foriri.<ref name=Cabot/> Dum kovado, li estas ĉefe senmova kaj preta ne moviĝi, eĉ el eventuala danĝero. Eblas ke homa observanto alproksimiĝas kaj tuŝas la kovantan masklon sen ricevi klaran reagon. Kelkaj specioj ebeniĝas kontraŭ la grundo, etendas sian kolon, kaj levas sian dorson al aero. Tiu sinteno ŝajnigas ilin [[planto]]; tamen, se ĝi malsukcesas, la ovoj iĝas videblaj el malantaŭe.<ref name=Cabot/>
Linio 261:
Se la masklo alarmiĝas sufiĉe por elnestiĝi, li klopodos [[trompoceremonio]]n. Tio kutime inkludas falsan vundomontron, simila al tiu de la [[Kripluvio]]. Por fari tion, li saltetas sur unu kruro kaj ŝajnigas, ke klopodas ekflugi, ĉiam falonte. Li plenumas tiun ceremonion se eloviĝo ankoraŭ ne okazis aŭ la idoj estas tro junaj por flugi. Oni konsideras ĝenerale, ke la tinamoj ne estas tiom efikaj per trompoceremonio kiel aliaj birdoj.<ref name=Cabot/>
 
=== Idoj ===
[[Dosiero:YoungCrypturellus undulatus.jpg|eta|Juna Krispotinamo en kaptiveco]]
Idoj eloviĝas samtempe havante densan lanugon. Ties koloro estas blanka, griza aŭ flava, kun malhelaj punktoj kiu helpas al kamuflado.<ref name=Cabot/> La junuloj estas [[frumatura]]j, kaj povas kuri preskaŭ tuj post eloviĝo. Tuj post eloviĝo ankaŭ okazas, ke la masklo lasas la neston kaj alvokas la idojn al li per milda [[kontaktalvoko]]. Kaze de minaco, li frostiĝas kaj klopodas kaŝi la idojn sub siaj flugiloj aŭ ventro. Estis dokumentitaj kazoj de inoj idozorgantaj; oni supozas, ke tio okazas kiam la masklo estis mortigita.<ref name=Sick/> Junuloj povas manĝi per si mem post kelkaj tagoj, sed la masklo alportos manĝon kaj faligos ĝin surgrunde antaŭ ili. La idoj havas altan dekomencan mortindicon. Tamen, post kelkaj tagoj ili jam ĉasas insektojn kaj post nur 1–3 semajnoj, ili povas flugi al branĉoj unu metron el grundo.<ref name=Cabot/> Ili estas memsufiĉaj post 20 tagoj.<ref name="Davies" />
Linio 269:
Post tio la masklo, se ankoraŭ estas reprodukta sezono, serĉos alian inon kaj komencos la ciklo denove. Studoj montris, ke 54–62% el reproduktaj inoj de Makulnoturoj estas unujaraj birdoj.
 
== Manĝado ==
 
=== Manĝoj ===
Tinamoj estas oportunemaj manĝantoj kaj manĝas ampleksan gamon de manĝoj, kvankam ĉiu specio varias en proporcia dieta formado. Tinamogenroj povas esti dividataj en tri grupoj baze sur la vegetala kompono de ties dietoj. ''Tinamus'', ''Nothocercus'' kaj ''Crypturellus'' fokusiĝas al karnecaj fruktoj. ''Nothura'', ''Nothoprocta'' kaj ''Eudromia'', kuj enhavas birdojn de malferma kamparo, manĝas ĉefe semojn kaj alian mildan vegetalan materialon. Altaltitudaj genroj loĝantaj en akraj medioj, kiaj ''Tinamotis'', manĝas plej el la planto, sed ne ĝuste la sukoplenajn partojn.<ref name=Cabot/>
 
Plej specioj manĝas mikson de plantaj kaj animalaj produktoj, kvankam kelkaj estas ĉefe [[herbovorulo]]j kaj aliaj ĉefe [[insektomanĝulo]]j aŭ [[karnomanĝuloj]]. Dieto povas ankaŭ varii laŭsezone; Ruĝflugilaj tinamoj manĝas ĉefe animalan manĝon somere kaj plantan materialon vintre. Idoj manĝas pli da insektoj ol ties gepatroj, probable pro kreska neceso.
 
Konsumita planta materialo inkludas frukton (ĉu falitan aŭ surarbe), semojn, verdajn burĝonojn, freŝajn foliojn, florojn, mildajn tigojn, radikojn, kaj tuberojn. Multe el animala manĝo konsistas el insektoj, kiaj [[formiko]]j, [[termito]]j, [[skarabo]]j, [[saltulo]]j, [[larvo]]j de [[hemiptero]]j, kaj [[lepidoptero]]j, same kiel [[gastropodo]]j, [[molusko]]j, [[vermo]]j, kaj malgrandaj [[vertebrulo]]j, kiaj [[amfibio]]j kaj [[reptilio]]j. Plej grandaj specioj manĝas malgrandajn [[mamulo]]jn.<ref name=Cabot/>
 
=== Manĝometodoj ===
Oni manĝas ĉefe el grundo sed ankaŭ el la planto. La birdoj povas salteti por frukto aŭ, kiel ĉe specioj de ''[[Crypturellus]]'', saltegi ĝis unu metron alte por insektoj. La ĉefa manĝotekniko estas malrapida piedirado havante mallevitan kapon, plukante sur grundo kaj rigardante supren foje.<ref name=Cabot/> Malgrandaj animaloj estas manĝataj kompletaj, pli gramdaj estas frapitaj kontraŭ la grundo aŭ plukitaj. Oni uzas plie bekojn ol piedojn por priserĉadi mortintan foliaron<ref name=Cabot/> kaj eniras tragrunde 2 al 3&nbsp;cm profunde.<ref name=EoB/><ref name="Davies" />
 
Plej oftaj elfosantoj estas specioj de la genroj ''Rhynchotus'', ''Nothura'' kaj ''Nothoprocta'', kiuj estas birdoj de malferma kamparo. Ili havas siajn naztruojn baze de la bekoj, karaktero supozita adaptaĵo al elfosado. Kiel ĉe plej birdoj, ili englutas ŝtoneterojn por helpi siajn [[maĉstomako]]jn en digesto. Kelkaj specioj sekvas [[armeformiko]]jn, manĝante el la tumulto kreita. Aliaj manĝas en akompano de [[Tamnofiledoj|formikuloj]], [[formikariedoj]], kaj [[furnariedoj]]. Ĉefe specioj de ''Nothura'' sekvas gregaron kaj manĝas la [[iksodo]]jn kiuj falas el ili same kiel la insektojn movigitajn pro la gregopasado.<ref name=Cabot/>
 
=== Trinkado ===
Plej tinamospecioj postulas akvon, kaj kelkaj eĉ bezonas bonan fonton ene de sia hejma teritorio. [[Soleca tinamo]] povas elteni etendan periodon sen akvo manĝante pli da sukoplenaj plantoj. Tamen, specioj kiuj loĝas en aridaj aŭ duonaridaj klimatoj rare bezonas aldonan akvon al tiu englutita kun sia dieto. Kiam tinamoj trinkas, malkiel plej aliaj birdoj, ili faras tion per suĉado kaj englutado, anstataŭ levi sian kapon por lasi la graviton fari la taskon.<ref name=Cabot/>
 
== Sano kaj mortindico ==
 
=== Higieno ===
Tinamoj estas entuziasmaj banantoj. Dum forta pluvo ili povas resti rektaj havante sian bekon indike al ĉielo permesante la pluvon lavi ilin.<ref name=Sick/> Ili [[polvobano|polvobaniĝas]] je regulaj intertempoj, kaj oni scias, ke ili polvobaniĝas ofte ankaŭ por kolorigi sin je sama koloro de la grundo. Ili ankaŭ sunbaniĝas, kaj faras tion ripoze sur unu kruro havante unu etendan flugilon. [[Fekado]] por tinamo estas komplika tasko ĉar ĝi devas apartigi la densan plumaron kiu ĉirkaŭas la [[Kloako (biologio)|kloakon]] por eviti ties malpurigon. Kaptivaj tinamoj fekas unufoje tage.<ref name=Cabot/>
 
=== Parazitoj ===
[[Dosiero:Eira barbara.jpg|eta|Iraraoj predas en tropikaj arbaroj tinamojn]]
Estas ĉirkaŭ 240 specioj de [[Malofago|birdolaŭsoj]] kiuj infestas tinamojn, el kiuj unu individuo estis registrita kiel gastiganto de naŭ specioj. Sangoparazitoj estas [[Hipoboscedoj|laŭsmuŝoj]], [[hirudo]]j, [[nematodoj]], [[cestodo]]j, [[dazipo|dazipaj]] [[iksodo]]j, [[akaro]]j, kaj [[trematodo]]j. La [[Darvina noturo]] povas porti [[plasmodio|malarian plasmodion]].<ref name=Sick/>
 
=== Predantoj ===
Tinamopredantoj estas [[felisedoj|katoj]], [[vulpo]]j, [[lavurso]]j, [[musteloj]], [[irarao]]j, kaj [[didelfedoj]]. Legendoj parolas pri [[jaguaro]]j kiuj imitas la tinamajn alvokojn por trompi kaj kapti ilin.<ref name=Cabot/><ref name=Sick/> Nestoj estas vundeblaj de [[serpento]]j, [[simio]]j kaj didelfedoj. Oni vidis iam [[Mirmekofago|gigantan formikulon]] en la insulo [[Marajó]] ĉe la elfluo de rivero [[Amazono]] rompanta tinamovojn. Oni vidis ankaŭ [[Mikrasturoj|mikrasturon]] kaj [[Oranĝecbrusta falko|oranĝecbrustan falkon]] ĉasantaj ilin, kaj [[vampirvesperto]]j suĉas ties sangon.<ref name=Sick/>
 
== Rilato kun homoj ==
 
=== Mitologio ===
Tinamoj setliĝis en la [[folkloro]] kaj legendaro de la [[Indianoj|indiĝenaj popoloj de Suda kaj Centra Ameriko]]. Arbaraj triboj de [[Brazilo]] kaj [[Kolombio]] kredas, ke la [[jaguaro]] imitas la alvokon de la [[Granda tinamo]] por allogi kaj kapti ĝin. Rakonto de la [[Guahiboj]] rakontas pri juna homo veturanta per [[kanuo]] kiu klopodis lokigi alvokantan tinamon. Kiam li alproksimiĝis al la bordo li suspektis pri la maltimideco de la alvoko kaj reeniris ĝuste kiam jaguaro ekeliris el la vegetaĵaro.
 
Linio 307:
Brazila legendo klarigas la separon de la [[Ruĝflugila tinamo]] kaj la [[Krispa tinamo]]. La historio startas el kiam ambaŭ birdoj estis nesepareblaj, ĉar ili faris ĉion kune. Unu tagon ili kverelis kaj disiĝis. La Krispa tinamo iris al la plej profunda malhelo de la arbaro, kaj la Ruĝflugila tinamo por iĝi diferenca iris al la herbejaj ebenaĵoj. Unu tagon, la Krispa tinamo tristiĝis kaj sentis sin sola, iris al la arbarbordo kaj alvokis sian malnovan amikon "ĉu ni kuniĝu?" dum la Ruĝflugila tinamo respondas "kun mi, neniam denove". Tiu historio klarigus kiam ili tiom ofte estas aŭdataj sed rare vidataj.
 
=== Reenmeto kaj translokigo ===
[[Dosiero:NothoproctaCoquimbicaKeulemans.jpg|eta|Ĉiliaj tinamoj estis enmetitaj en Paskinsulo]]
Dum la [[20a jarcento]] estis nombraj klopodoj enmeti aŭ reenmeti tinamojn en diversaj partoj de la mondo. La Ruĝflugila tinamo estis reenmetita en la subŝtaton [[Rio-de-Ĵanejrio]], Brazilo, kie ties natura populacio estis ĉasata ĝis la [[formorto]] komence de la 20a jarcento. En [[Francio]], [[Germanio]], kaj [[Hungario]] malsukcese oni klopodis enmeti ilin en ties kamparo.
Linio 313:
Estis ankaŭ kelkaj malsukcesaj klopodoj enmeti tinamojn en [[Usono]]. En [[Oregono]], inter 1966–1974, 473 Ornamtinamoj kaj 110 Ruĝflugilaj tinamoj estis alportitaj. En 1966 kaj 1971, Florido enmetis 128 Makulnoturojn. En 1969, 47 kaj 136 Makulnoturoj estis enmetitaj en [[Alabamo]] kaj [[Teksaso]]. En 1970 [[Koloradio]] kaj [[Oklahomo]] enmetis 164 kaj 100 Darvinajn noturojn respektive. En 1971, [[Nebrasko]] alportis 256 Elegantajn tinamojn, kaj [[Kalifornio]] enmetis 217 en 1969, kaj 1200 inter 1971 kaj 1977. La enmeto en 1885 de Ĉilia tinamo en [[Paskinsulo]] estis sukcesa, kvankam la populacio ne prosperis ekde kiam la [[Ĉimango]] estis enmetita en 1928.
 
=== Alhejmigo kaj birdobredado ===
[[Dosiero:Crypturellus parvirostris.JPG|eta|La Beketa tinamo estis konsiderata taŭga kandidato por alhejmigo]]
Neniu tinama specio estis sukcese alhejmigita ĝis nun, spite ties kapablo por bone reproduktiĝi en kaptiveco. La Ruĝflugila tinamo estis bredita en farmoj en [[Francio]], [[Granda Britio]], [[Belgio]], kaj [[Danio]]. Ili, kun kelkaj specioj de la genro ''Crypturellus'', estas bredataj en [[Rio Grande do Sul]] por pliigi ties nombrojn por ĉasado. Povas okazi [[Hibrido (biologio)|Hibridiĝo]].
Linio 319:
Multaj sudamerikaj [[bestoĝardeno]]j havas tinamojn, same kiel kelkaj privataj bienoj. Ekzemploj de kaptiva bredado estas la Beketa tinamo en [[Minas Gerais]] kaj la Ruĝflugila tinamo en Rio Grande do Sul. La Beketa tinamo montriĝis preta por alhejmigo ĉar la birdoj povas fari 3–4 ovodemetadojn jare kaj estas rezistaj al malsanoj kiujn suferas alhejmigitaj kokoj.<ref name=Sick/>
 
=== Plagoj ===
Kelkaj specioj adaptiĝis al agrikulturaj sistemoj kaj iras al grenkampoj post la rikolto por profiti la restaĵojn; sed ili ankaŭ eniras la kampojn dum la kreskosezono, kaj kolerigas la agrikulturistojn. Kelkaj, ĉefe la [[Ornamtinamo|Ornama]] kaj la [[Anda tinamo]]j, elfosas tuberojn kiaj [[terpomo]]j, dum la Ruĝflugila tinamo kreas similajn problemojn en plantejoj de arakidoj. Tamen kelkaj membroj de ''Nothoprocta'' predas plagajn insektojn sen damaĝi la rikolton. Makulnoturoj estis dokumentitaj manĝantaj herbojn kaj, el 28 animaloj kiuj estis registritaj manĝantaj, 26 estis konsiderataj plagoj.<ref name=Cabot/>
 
=== Studado ===
La Tinamiformaj estas unu el malplej studitaj ordoj de birdoj spite la fakton ke tinamoj montras rarajn kaj malmulte komprenitajn kutimarajn modelojn. Ili havas masklan patran idozorgadon kiu ne ĉiam asociiĝas kun [[poliandrio]] aŭ seksrola invertado. Ties varia pariĝsistemoj kaj diversaj habitatoj povas, tra komparaj studoj, klarigi kiel ekologiaj diferencoj tuŝas pariĝajn strategiojn. Ĉe kelkaj specioj, inoj kunlaboras por arigi ovarojn por diferencaj maskloj. Tamen, metodologiaj malfaciloj malhelpis kutimaran studaron, ĉefe ĉe arbarloĝantaj specioj, kaj ties sekretema kutimaro kaj kamufla koloraro malfaciligis sekvi ilin por kontinua observado.<ref>{{cite journal |author=Brennan, Patricia L.R. |year=2004 |title=Techniques for studying the behavioural ecology of forest-dwelling tinamous (Tinamidae) |journal=Orntitologia Neotropical |volume=15 (Suppl.) |issue= |pages=329–337 |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/pdf/Brennan2004.pdf }}</ref> Nur en 2003 oni organizis la unuan sciencan konferencon pri tinamoj ĉe la 7a Novtropika Ornitologia Kongreso, ĉe la [[Nacia Parko Pujehue]], [[Ĉilio]].<ref>{{cite web |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/index.html |title=Conservation |accessdate=2013-06-03 |work=Tinamou Research Group |first= |last= |publisher=University of Georgia |date= }}</ref>
 
== Statuso kaj konservado ==
[[Dosiero:Tinamus solitarius.jpg|eta|La Soleca tinamo estas listita laŭ CITES]]
{{Ĉefartikolo|Listo de Tinamoformaj laŭ populacio}}
Linio 332:
Ĉefaj minacoj estas [[habitata fragmentado]] kaj detruado.<ref name="Davies" /> Kvankam ili estas ĉasataj tra siaj teritorioj, ili ĝenerale havas malmulte aŭ nur surlokan efikon sur la populacioj de plej disvastigataj kaj komunaj specioj.<ref name="Davies" /> Pesticidoj estas problemo tra herbejoj kaj farmoj.<ref name=Sick/> La [[Internacia Unio por la Konservo de Naturo]] klasigas sep tinamospeciojn kiel [[vundebla specio|vundeblaj]] kaj sep kiel [[preskaŭ minacata]].<ref>IUCN (2012) [http://www.iucnredlist.org/documents/summarystatistics/2012_2_RL_Stats_Table_4a.pdf Table 4a: Red List Category summary for all animal classes and orders] accessed 6th Feb 2013</ref> La Soleca tinamo estas listita laŭ Apendico I de [[CITES]].<ref name=trgc>{{cite web |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/conservation.htm |title=Conservation |accessdate=2013-06-02 |work=Tinamou Research Group |first= |last= |publisher=University of Georgia |date= }}</ref>
 
=== Terklarigado ===
[[Dosiero:Taoniscus.jpg|eta|La Nanaj tinamoj estis akre tuŝitaj de paŝteja administrado]]
La ĉefa minaco por la arbaraj tinamoj estas [[senarbarigo]]. Novtropikaj arbaroj estas tre tuŝitaj, fare de grandaj kampoj [[Arbarklarigado|klarigitaj]] por rikolto, paŝtejoj aŭ [[plantejo]]j por [[lignoproduktado]]. Multo de tiu tero estas malriĉa laŭ nutraĵoj, kaj tiele ĝi estas abandonata post kelkaj jaroj por nove klarigita tero. Arbarspecioj estas sekve devigitaj adaptiĝi, relokiĝi aŭ formortiĝi.<ref name=Cabot/> Same kiel ĉe arbaroj, plej tipoj de habitatoj en Meza kaj Suda Ameriko, krom altaj [[Andoj]] kaj [[Patagonio]], estas sub minaco. Estas polemiko pri la vegetaĵara historio kun spekulado ĉu kio estas nune altaltitudaj herbejoj en Andoj estis iam [[elfarbaro]].<ref name=Cabot/>
Linio 340:
La Soleca tinamo, limigita al la atlantikaj arbaroj de [[Brazilo]], [[Paragvajo]] kaj [[Argentino]], estas minacata pro [[habitatodetruo]] kaj [[ĉasado]].<ref name=Cabot/> Ĉe la [[pluvarbaro]]j de norda Sudameriko, restas nur malpli ol 10,000 Nigraj tinamoj. La teritorio de la Tepuia tinamo estas limigitaj al kelkaj [[altebenaĵo]]j de [[pluvarbaro]]j de [[Venezuelo]], kio faras ĝin tre vundebla al iu ajn minaco.<ref name=Cabot/>
 
=== Ĉasado ===
[[Dosiero:CODORNA-AMARELA (Nothura maculosa).jpg|eta|Makulnoturoj estas ankoraŭ etende ĉasataj]]
Tinamoj estis popularaj [[Ĉasbestoj|ĉasbirdoj]] dum multaj jaroj en Suda kaj Centra Ameriko, tiom multe ke la nombroj de kelkaj specioj malpliiĝis. La stepobirdoj estas pli popularaj por ĉasado ĉar ili povas esti pelitaj al ekflugo, pli ol la arbarbirdoj kiuj kuras por kovriĝi kaj kaŝiĝi. Fine de la 19a kaj komence de la [[20a jarcento]]j ĉasado estis responsa por amasmortigado ene de tiu familio, kaj la Eleganta tinamo kaj la Makulnoturo estas popularaj celoj. En 1921, Argentino premis al kontrolo de komerca ĉasado de kelkaj birdospecioj, kiaj la tinamoj.
Linio 377:
{{Birdoj}}
{{Leginda|2014|01|09}}
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Tinamedoj]]
Linio 385 ⟶ 383:
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]]
[[Kategorio:Neotropisa faŭno]]
 
{{LigoElstara|hr}}
{{LigoElstara|ru}}