Neŭŝatelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 22:
La urbo Neŭŝatelo situas ĉe la bordo de la [[Lago de Neŭŝatelo]] sur la suda deklivo de la montoĉeno Chaumont, kiu estas la suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso kaj etendiĝas de la montokresto en nordo ĝis al la lagobordo en sudo. Tra la urbo fluas la rivero [[Seyon]], kiu senakvigas la [[distrikto Val-de-Ruz|Valon de Ruz]]. La teritorio de la urbo kaj [[komunumo]] Neŭŝatelo ampleksas 1745 [[hektaro]]jn. Triono el ili estas kovritaj per konstruaĵoj. Krom la urbo Neŭŝatelo ankaŭ la antaŭe aŭtonomaj loĝlokoj ''Serrières'' kaj ''Chaumont'' apartenas al la komunumo. La aliaj du trionoj de la teritorio precipe konsistas el arbaroj kaj herbejoj. Ekde la jaro [[1512]] ankaŭ la arbaro ''Domaine forestier des Joux'' nordokcidente de ''Les Ponts-de-Martel'' apartenas al la urbo.
 
== Najbaraj komunumoj ==
Sude la teritorion limigas la ''[[Lago de Neŭŝatelo]]''. Najbaraj komunumoj estas [[Auvernier]] kaj [[Peseux]] okcidente, [[Valangin]], [[Val-de-Ruz]] norde, [[Enges]], [[Saint-Blaise NE|Saint-Blaise]] kaj [[Hauterive NE|Hauterive]] oriente.
 
== Trafiko ==
Kiel kantona ĉefurbo Neŭŝatelo ankaŭ estas grava trafiknodo. Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de [[Bielo]] al [[Yverdon-les-Bains]], kiu en Neŭŝatelo kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 10 de [[Berno]] al [[Pontarlier]]. La kantona ĉefvojo 1320 kondukas norden tra la montpasejo [[Vue-des-Alpes]] al [[La Chaux-de-Fonds]]. Tra la urbo pasas la grava trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Olten]] al [[Yverdon-les-Bains]]. Aliaj fervojlinioj kondukas al Pontarlier, La Chaux-de-Fonds kaj Berno. La franca rapida trajno [[TGV]] haltas en la neŭŝatela stacidomo. La urbo disponas pri tramlinio al Boudry kaj ampleksa loka trolejbus- kaj busreto. Krome ekzistas du [[funikularo]]j nome al Plan kaj de La Coudre al la monto [[Chaumont]].
 
Linio 51:
 
== Famaj personecoj ==
* [[Jean Piaget]], biologiisto kaj evolupsikologo, studis kaj doktoriĝis en la [[Universitato de Neŭŝatelo]].
* [[Edmond Privat]], ĵurnalisto, diplomato, esperanto-pioniro, estis de [[1945]] ĝis [[1959]] ordinara profesoro pri angla lingvo en la [[Universitato de Neŭŝatelo]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.neuchatelville.ch Oficiala retejo de la urbo (en franca, germana kaj angla lingvoj)]
* [http://www.fete-des-vendanges.ch/ Retpaĝo de la ''Fête des Vendanges'']
* [http://www.nifff.ch Retpaĝoj de la Neŭŝatela Internacia Festivalo de Fantaziaj Filmoj]
* [http://www.cdn.ch/ Retpaĝoj de la "centro Dürrenmatt"]
{{komunejokat|Neuchâtel|Neŭŝatelo}}
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Neŭŝatelo}}
 
{{LigoLeginda|fr}}
 
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]